Conspectus 8

3 views
Skip to first unread message

Bradius V. Maurus III

unread,
Oct 11, 2006, 12:12:50 PM10/11/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Karaj Tim kaj chiuj,

Jen la malneto de Conspectus rerum Latinus 8.

Samideane,

Bradio V. Moro III

Conspectus rerum Latinus 8/2006

11 Oct 2006, 13:21

KONSILIO PRI TRANSPORTO, TELEKOMUNIKO KAJ ENERGIO, LA 12-AN DE OKTOBRO 2006

La Konsilio pri Transporto, Telekomuniko kaj Energio jauxdon la 12-an de
Oktobro kunsidos en Luksemburgio. Tie oni pridiskutos proponitan legxon
pri la sekureco de civila aertransportado, kaj la satelitan
navig-sistemon Galileon. Proponite estas ke oni decidu pri la
komunikajxo de la Komitato kiu respondecas pri la progreso de la
programo Galileo. Krome la Konsilio havos politikan diskuton pri la
provizora pritakso de la blanka libreto pri transporta politiko.
Prezidos Susanna Huovinen, Ministro pri Transporto kaj Komuniko.

Malfermita sesio de la kunveno de la Konsilio, kiu okazos je 10:15
(GMT+2), kaj gazetara konferenco, kiu okazos proksimume je 15:00 (GMT+2)
estas planitaj, kaj estos rigardeblaj rekte per interreto aux per arkiva
dosiero elsxutebla cxe eu2006.fi.

www.eu2006.fi/calendar/vko41/1147702633868/


PINTKUNVENO EU – HINDUJO EN HELSINKO LA 13-AN DE OKTOBRO 2006

Vendredon la 13-an de Oktobro en Helsinko pintkunveno EU – Hindujo
okazos. Tiu aparte celos plifortigon de la strategian aliancon de la
Euxropa Unio kaj Hindujo, laux la agadplano inter la du partoprenantoj
akceptita en Septembro 2005 en Nov-Delio. La delegitojojn de la Euxropa
Unio estros Cxefministro Matti Vanhanen, kaj la delegitojn de Hindujo
estros Cxefministro Manmohan Singh.

La gazetara konferenco, kiu estas planita por 13:20 (GMT+2) estos
rigardebla rekte per interreto aux per arkiva dosiero elsxutebla cxe
eu2006.fi.

www.eu2006.fi/calendar/vko41/1155816517532/


SXTATESTROJ AUX REGISTARESTROJ KUNVENOS NEOFICIALE EN LA URBO LAHTI LA
20-AN DE OKTOBRO

Sxtatestroj aux registarestroj kunvenos neoficiale en la urbo Lahti la
20-an de Oktobro. Inform-pagxoj en kiuj jxurnalistoj informigxos pri la
arangxoj pretigitaj por la propra uzado, kiel pri logxado kaj
transportado, estas en eu2006.fi.

La neoficiala kunveno eklaboros dum tagmangxo, en kiu diskutigxos
politiko pri ekstera energio. Post la tagmangxo estos libera tempo por
la mallonga diskutado de aliaj temoj, kiel pri kontrauxlegxa enmigrado.
La precipa temo de la posttagmeza sesio estos la neceso plifortigi
konkurencpovon, precipe per politiko pri novigado. Post la kunveno estos
vespermangxo, kiun cxeestos Vladimir Putin, Prezidento de Rusujo.

Jen la tempoplano de la gazetaraj konferencoj kiuj estas planitaj por la
20-a de Oktobro: 11:30 (GMT+3) (neoficiala tripartia pintkonferenco pri
socialaj aferoj); 17:30 (GMT+3) (neoficiala kunveno de sxtatestroj aux
registarestroj); 21:30 (GMT+3) (laborvespermangxo kun Rusuja Prezidento
Vladimimir Putin). Gazetaraj konferencoj estos rigardeblaj rekte per
interreto aux per arkiva dosiero elsxutebla cxe eu2006.fi.

www.eu2006.fi/calendar/vko42/1129707161527/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 18-an
de Oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/
Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston
kanslia – Statsrådets kansli).
CONSPECTUS RERUM LATINUS


Gabriel Beecham

unread,
Oct 11, 2006, 1:10:58 PM10/11/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Tre bona traduko, Bradio! Mi rimarkas nur kelkajn etajxojn plibonigendajn:

>malfermita sesio
malferma sesio?

>delegitojojn
delegitojn

>Sxtatestroj aux registarestroj
Cxu "Sxtatestroj kaj registarestroj" estus pli bona?

>neoficiale/neoficiala
neformale/neformala

>kiel pri kontrauxlegxa enmigrado.
kiel de kontrauxlegxa enmigrado

>Vladimimir Putin
Vladimir Putin

Gxis,
Gabriel


Send instant messages to your online friends http://uk.messenger.yahoo.com

Bradius V. Maurus III

unread,
Oct 11, 2006, 2:02:56 PM10/11/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Kara Gabriel,

Gabriel Beecham wrote:

>Tre bona traduko, Bradio! Mi rimarkas nur kelkajn etajxojn plibonigendajn:
>
> >malfermita sesio
>malferma sesio?
>
>

Eble vi pravas.

> >delegitojojn
>delegitojn
>
>
Vere!

> >Sxtatestroj aux registarestroj
>Cxu "Sxtatestroj kaj registarestroj" estus pli bona?
>
>
>

La Latina kaj la Angla havas "au". La Franclingva ja havas "kaj". Char
mi tradukis el la Latina kaj konstatis ke unu nacilingvan version ja
ankau havas tiun sencon, mi supozis ke mia traduko estas preferinda.
Char estas lau mia kompreno la eblo por unu au (kaj?) la alia speco de
altrangulo reprezenti ties landon, mi supozas ke ambau konjunkcioj havus
sencon.

> >neoficiale/neoficiala
> neformale/neformala
>
>
>
Denove mi sekvis la Latinan. La nacilingvajn versiojn kiujn mi komsultis
ja havis, kiel vi preferas "neformale/a, kiel vi preferas.

> >kiel pri kontrauxlegxa enmigrado.
>kiel de kontrauxlegxa enmigrado
>
>
>

Mi konsentas.

> >Vladimimir Putin
>Vladimir Putin
>
>

Vi pravas!

Tim Morley

unread,
Oct 11, 2006, 8:16:32 PM10/11/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Dankon al Bradius pro la rapida kaj altkvalita traduko, kaj al
Gabriel pro la korektoj.

Jen unu plia. Bradius skribis:


"Vendredon la 13-an de Oktobro en Helsinko pintkunveno EU –
Hindujo okazos. Tiu aparte celos plifortigon de la strategian

aliancon de la Eŭropa Unio kaj Hindujo..."
Mi proponas:
"Vendredon la 13-an de oktobro en Helsinko pintkunveno EU-Hindujo
okazos. Tio aparte celos plifortigon de la strategia alianco de
Eŭropa Unio kaj Hindujo..."
-- mi minuskligas "oktobro"n
-- mi forigas spacetojn de "EU - Hindujo"
-- mi diras "tio" anstataŭ "tiu", ĉar "tiu" ŝajnas al mi tro
specifa -- ĉu eble estas Hindujo, kiu celas la plifortigon? Kun
"tio", estas malpli da dubo, ke oni ja referencas la pintkunveno
inter EU kaj Hindujo
-- mi forigas la -n de "strategian aliancon"
-- mi forigas "la" antaŭ "Eŭropa Unio"

Krom tio, mi kopiis la tekston senŝanĝe. Dankon pro tiu faciligo de
mia rolo!


Tim

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFLYll4qQfaYPSZYwRAj/EAKDUg8/TIOnhtYRiwmILw3krkUodlQCgij+F
yv0NRhgJq6lprz1g2rdv1Tc=
=ld44
-----END PGP SIGNATURE-----

István Ertl

unread,
Oct 12, 2006, 6:03:05 AM10/12/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Jen miaj proponoj en alligajxo, Word-dosiero kun Track Changes kaj du komentoj.

Amike
István

CONSPECTUS.doc

Brian...@cec.eu.int

unread,
Oct 12, 2006, 11:45:49 AM10/12/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
La plibonigojn de István mi ghenerale aprobas - sed la menciitajn 'komentojn' mi ne sukcesas vidi.
Jen nur kelkaj pliaj komentoj miaj:
- la Konsilio tiutema havu prefere en la titolo 'telekomunikado'n
- la kunsido efektive okazis en la urbo Luksemburgo (kaj ne en Diekirch, Echternach au Vianden), do ne utilas la formo 'Luksemburgio'
- shajnas al mi, ke la "regularo pri la sekureco de civila aertransportado" celas efektive specifan leghdonan akton, ne simplan aron da reguloj, do ghi nomighu 'reglamento', t.e. europunia akto rekte aplikebla en chiuj membroshtatoj
- mi volas emfazi, ke la ligvorto 'kaj' pli taugas ol 'au' inter shtatestroj kaj registarestroj: en chiu tia kunsido cheestas kaj unu speco kaj la alia
- dum 'novigado' ne tute kontentigas por 'innovatio', mi dubas, ke 'ennovigo' estas pli bona, char mi ne scias, kiel analizi la vorton
- mi ne vidas fortan motivon por skribi 'Ruslando' anstatau 'Rusujo' (-io), sed chiuokaze estas preferinde nomi Putin-on prezidento ruslanda/uja kaj ne rusa

Amike salutas
Brian

István Ertl

unread,
Oct 12, 2006, 3:25:06 PM10/12/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Karaj,

2006/10/12, Brian...@cec.eu.int <Brian...@cec.eu.int>:


>
> La plibonigojn de István mi ghenerale aprobas - sed la menciitajn 'komentojn' mi ne sukcesas vidi.

ankaux mi ne plu :-)
unu temis pri la preferindeco de Ruslando kompare al Rusio/Rusujo, sed
tio ja estas prefero tute subjektiva.
La alian mi ecx ne memoras.


> - dum 'novigado' ne tute kontentigas por 'innovatio', mi dubas, ke 'ennovigo' estas pli bona, char mi ne scias, kiel analizi la vorton

ha, nun mi konsciigxas ke, dum mia tro hasta korektlegado, mi tiel
sxangxis la Zamenhofan "'ennovajxo". Sed prefere ambaux estu
forgesitaj, pro arkaikeco kaj neanalizebleco.

> - mi ne vidas fortan motivon por skribi 'Ruslando' anstatau 'Rusujo' (-io),

al mi cxe multetnaj landoj, kia Ruslando, pli placxas la formo kun
"lando" - sed mi konscias mian preferon ne aparte bone defendebla :-)

sed chiuokaze estas preferinde nomi Putin-on prezidento ruslanda/uja kaj ne rusa

jes

amike
Istvan

Tim Morley

unread,
Oct 12, 2006, 5:26:00 PM10/12/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Koran dankon, kiel ĉiam, al Brian kaj István pro la korektoj kaj
plibonigoj. Mi enmetis ĉiun el ili en la tekston.


Tim


On 12 Oct 2006, at 16:45, <Brian...@cec.eu.int>
<Brian...@cec.eu.int> wrote:

> La plibonigojn de István mi ghenerale aprobas - sed la menciitajn
> 'komentojn' mi ne sukcesas vidi.
> Jen nur kelkaj pliaj komentoj miaj:

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFLrLs4qQfaYPSZYwRApLmAJ42K/0zt5XY1QOcDwtRB45MbKtiUQCfd4x9
AGiaIDTiwzdb6vtdpOuIvbY=
=QcZU
-----END PGP SIGNATURE-----

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages