Fwd: Traduko de Conspectus rerum Latinus 15

2 views
Skip to first unread message

Tim Morley

unread,
Dec 2, 2006, 5:59:55 AM12/2/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Jen la traduko de István, pro kiu mi kore dankas, kun peto, ke oni zorge kontrollegu ĝin. La teksto ĉi suba estas same kiel tiu nun afiŝita sur la retejo.

Dankon al ĉiuj kunlaborantoj.


Tim


Begin forwarded message:

From: "István Ertl" <istva...@gmail.com>
Date: 2 December 2006 07:29:11 GMT
To: "Tim Morley" <t_mo...@argonet.co.uk>
Subject: Re: Traduko de Conspectus rerum Latinus 15

Jen la traduko. Tamen, estus tre bonvene ke aliaj gxin tre zorge
provlegu, cxar mi jam de semajnoj ne sekvas nian komunan laboradon kaj
tial en mia traduko ieble malrespektis konvenciojn jam formigxintajn.

Amike
Istvan

CONSPECTUS RERUM LATINUS 15/2006

KONSILIO PRI LABORO, SOCIA POLITIKO, SANO KAJ KONSUMADO (EPSCO) EN
BRUSELO LA 30-AN DE NOVEMBRO KAJ LA 1-AN DE DECEMBRO
La konsilio EPSCO, kunvenonta la 30-an de novembro kaj la 1-an de
decembro en Bruselo, traktos pri la starigo de Euxropa Fondajxo pri
Tutmondigo kaj provos trovi politikan konsenton pri la Komunuma
Sanprogramo.
La konsilio ankaux alprenos konkludojn pri : konsiderado de
san-aspektoj en cxiuj politikoj, la strategio de EU por redukti
alkohol-rilatajn damagxojn, la pritakso de la rezultoj de la Pekina
Agadplatformo, kaj pri seksa egaleco. Krome estos prezentita raporto
de la prezidio pri la transportebleco de pensiaj rajtoj, kaj
traktigxos la verda dokumento pri laborjuro.
La konsilion prezidos Tarja Filatov, ministrino pri laboro, Liisa
Hyssälä, ministrino pri sano kaj sociaj servoj, kaj Tuula Haatainen,
ministrino pri sociaj aferoj kaj sano.
La publikaj kunsidoj okazos cx. 10.00 (GMT+1) jxauxde kaj cx. 9.30
(GMT+1) vendrede. Gazetaraj konferencoj estos arangxitaj cx. 14.30
(GMT+1) jxauxde kaj cx. 18.00 (GMT+1) vendrede. Same la publikaj
kunsidoj kiel la gazetaraj konferencoj estos interrete spekteblaj, cxu
samtempe cxu poste en la arkivejo, cxe www.eu2006.fi.

Venontan semajnon:
NEFORMALA MINISTRA KUNVENO : EUXROPA KUNLABORO PRI PROFESIA EDUKADO
KAJ TREJNADO, HELSINKO, 4-5. DECEMBRO
La ministroj respondecaj pri profesia edukado kaj trejnado
renkontigxos por neformala ministra kunveno en Helsinko la 4-an kaj
5-an de decembro, sub gvido de Antti Kalliomäki, ministro pri edukado
kaj scienco.
En la kunveno oni diskutos la lokon de profesia edukado kaj trejnado
en Euxropo kaj difinos celojn porla cxi-terena euxropa kunlaboro en la
venontaj du jaroj. Kunlaboro en la kampo de profesia edukado kaj
trejnado estas parto de la Kopenhaga procezo, responda al la Bolonja
procezo rilate superan edukadon.
Okaze de la kunveno ministro Antti Kalliomäki kaj komisionano Ján
Figel' premios dek sukcesajn projektojn subtenintajn la celojn de la
Kopenhaga procezo dank' al financado el la EU-programo Leonardo da
Vinci.

CONSPECTUS RERUM LATINUS
La venonta numero de CONSPECTUS RERUM LATINUS aperos
lundon, la 4-an de decembro.




2006/12/2, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Resaluton István.

Ĉu vi trovis la tempon fari tiun tradukon? Mi ŝatus afiŝi ĝin sur
la blogo.

Antaŭdankon.


Tim


On 29 Nov 2006, at 06:17, István Ertl wrote:

> Bone, mi faros.
>
> Amike
> Istvan
>
> 2006/11/29, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:
>> Saluton István.
>>
>> Jam longa tempo pasis post la pasinta fojo kiam mi ĝenis vin per
>> tradukopeto
>>  ;o)  do mi nun denove plagetas vin. Ĉu hazarde vi havos la tempon
>> (kaj la
>> motivon) traduki la morgaŭan novan numeron de Conspectus rerum
>> Latinus, mi
>> petas?
>>
>> Restas nur kvar semajnoj de la finna prezidanteco kaj ili eble ne
>> eldonos
>> numeron dum la lasta feria semajno, do estas tre eble, ke tiu ĉi
>> estos mia
>> lasta peto kadre de tiu ĉi projekto.  :o)
>>
>> Antaŭdankon pro via eventuala helpo.
>>
>> Amike salutas
>>
>>
>> Tim
>>
>>
>>
>> On 28 Nov 2006, at 01:12, Gabriel Beecham wrote:
>>
>>
>> Saluton al cxiuj,
>>
>> Tre bedauxrinde mi ankoraux ne estas ektradukinta la 12-an numeron de
>> Conspectus, pro alproksimigxantaj intervjuoj kiuj min studegigas.
>> Se iu
>> el vi povas aux volas gxin traduki cxisemajne, vi sentu sin libera
>> tion
>> fari - mi ne povos gxin prizorgi antaux ol la 6-a de decembro (pli
>> malpli). Sed kompreneble oni cxefe koncentrigxu je la pli lastaj
>> bultenoj :-)
>>
>> Gxis baldaux,
>> Gabriel
>>
>> Send instant messages to your online friends http://
>>
>>
>> --~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
>> Vi ricevis tiun  i mesa on  ar vi estas ano de la grupo
>> LatinAlEsperanto.
>> Por sendi mesa on al la grupo, sendu retmesa on al
>> Por malaboni, sendu retmesa on al
>> Por pli da informoj kaj agorda oj, vidu
>> -~----------~----~----~----~------~----~------~--~---
>>
>>
>>
>>

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFcNzq4qQfaYPSZYwRAiipAKD5yxPRHK0wn6tZGfJr/LPpRtJ46QCgtjcj
oVo7KPega3ZJEcdXLFjGIzs=
=PGX3
-----END PGP SIGNATURE-----


PGP.sig

Brian...@ec.europa.eu

unread,
Dec 2, 2006, 1:45:00 PM12/2/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Por zorga kontrolo mi ne tuj prenas tempon, sed jen unu-du eroj:
 
> traktigxos la verda dokumento pri laborjuro
Temas vershajne pri 'Verda Libro' (kun majuskloj)
 
> Same la publikaj kunsidoj kiel la gazetaraj konferencoj
Prefere: Kaj la publikaj kunsidoj kaj la gazetaraj...
 
> EDUKADO KAJ TREJNADO
Por mi trejnado estas sporta afero. Chi-kuntekste mi kutimas paroli pri 'klerigado' au 'lernigado'.
 
 
Kore salutas
Brian

István Ertl

unread,
Dec 2, 2006, 2:00:52 PM12/2/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
2006/12/2, Brian...@ec.europa.eu <Brian...@ec.europa.eu>:

>
> Por zorga kontrolo mi ne tuj prenas tempon, sed jen unu-du eroj:
>
> > traktigxos la verda dokumento pri laborjuro
> Temas vershajne pri 'Verda Libro' (kun majuskloj)

dankon, tutcerte!

>
>
> > Same la publikaj kunsidoj kiel la gazetaraj konferencoj
> Prefere: Kaj la publikaj kunsidoj kaj la gazetaraj...

povas esti

>
> > EDUKADO KAJ TREJNADO
> Por mi trejnado estas sporta afero. Chi-kuntekste mi kutimas paroli pri
> 'klerigado' au 'lernigado'.

tamen laux PIV mia uzo estas en ordo...

Amike
Istvan

Tim Morley

unread,
Dec 2, 2006, 2:27:41 PM12/2/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 2 Dec 2006, at 18:45, <Brian...@ec.europa.eu> skribis:

> Por mi trejnado estas sporta afero. Chi-kuntekste mi kutimas paroli
> pri 'klerigado' au 'lernigado'.

Mi kutimas aŭdi "trejnado de instruistoj" k.s.


Tim

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFcdOy4qQfaYPSZYwRAkGVAJ9hRmTheLIED8fJSPnwzrQElbgMTQCgxCYX
DDWUmdxlqbh9PM27VSGuOBs=
=Vz7Y
-----END PGP SIGNATURE-----

Tim Morley

unread,
Dec 2, 2006, 2:51:15 PM12/2/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Dankon kiel ĉiam pro la helpo, Brian.


Tim
PGP.sig
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages