Saluton al cxiuj
Respondante al samideano Tim, mi pardonpetas, ke mi
ne estis precipe klara en mia reago.
Nome, mi reagis al komento kaj reago de samideano
Hans-Christoph Schroeter pri la latina teksto:
"... partes agebant...". Lia rimarko bonegas. Li
samtempe sprite demandas: "Quales partes agebant?
Sunt ministri histriones?".
Tiu frazeologismo "partes agere -
rolo(j)n ludi" oni uzis en la latina preskau cxiam en la teatro.
Sed
la demando "Sunt ministri histriones? -
Cxu la ministroj estas aktoroj? latinlingva ne gxustas.
Oni
devas diri: "Num ministri histriones
sunt?"
Jozefo