speleo

2 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jun 13, 2026, 1:06:07 AMJun 13
to La Bona Lingvo (nova)
Ni jam havas:
  • speleologio → kavernoscienco
  • speleologo → kavernosciencisto
Mi plu proponas:
En la Tekstaro, mi trovas la vorton nur en recenzo de Ekoturisma vortaro, kritikante la inkluzivon de la vorto:
  • 405 petro, 497 speleo — nomoj evitindaj, ĉar en naciaj lingvoj ĉiam kaj en Esperanto 115 jarojn (antaŭ la Nova PIV) la vortoj ne ekzistis kiel apartaj, sed nur ligitaj kun la grekdevena -log[i] (legō = mi parolas ← “elektas” vortojn): petrologio, speleologio. La disigo de la kompaktaj vortoj fare de la reviziintoj de PIV estas faro malaprobinda, konflikta kun la internacia scienca uzanco. Petro estu plu rokaĵo, speleo estu groto. Ĉe “speleo” okazas kurioza kaj terminologie damaĝa sinonimeco: 1 groto = malvasta natura kaverno; 2 kaverno = natura subtera kavo; 3 speleo = natura subtera kaverno kaj groto. Neniu racia kialo, plana motivo, internacia modelo pravigas la apartigon. Esperanto tiel fariĝas stranga aŭtonoma lingva fenomeno.




Atentu: Bonvolu aliĝi al https://groups.io/g/bona-lingvo. Kiam vi ĉiuj estos aliĝintaj, ni komencos diskuti tie anstataŭ tie ĉi.

lowenstein, anna

unread,
Jun 13, 2026, 4:36:00 AMJun 13
to labona...@googlegroups.com
Certe, mi konsentas kun vi, ke la vorto "speleo" ne havas sencon. Mi miras pro la vorto "uzanco" en la citaĵo el la Tekstaro, sed mi vidas, ke tio jam estas en nia retejo.

Anna

--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/9535c3b5-2edf-4957-ba46-468af9941775n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages