bodiĉeko

4 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jun 20, 2026, 12:53:57 AM (14 days ago) Jun 20
to La Bona Lingvo (nova)
En la sporto de glacihokeo, mi proponas:
  • bodiĉeko → perkorpa ludo
Mi prenas la vorton kaj la proponon de La Sporta Lingvo en Esperanto, kiu diras: 
  • "perkorpa ludo (vulg.: bodiĉeko), t.e. kuri aŭ salti kontraŭ la kontraŭulon aŭ neregule ekpuŝi lin"



Atentu: Bonvolu aliĝi al https://groups.io/g/bona-lingvo. Kiam vi ĉiuj estos aliĝintaj, ni komencos diskuti tie anstataŭ tie ĉi.

Ronaldo N

unread,
Jun 21, 2026, 2:04:37 PM (12 days ago) Jun 21
to La Bona Lingvo (nova)


Op zaterdag 20 juni 2026 om 06:53:57 UTC+2 schreef noam...@gmail.com:
En la sporto de glacihokeo, mi proponas:
  • bodiĉeko → perkorpa ludo

ne temas pri aparta ludo, ĉu?

 
Mi prenas la vorton kaj la proponon de La Sporta Lingvo en Esperanto, kiu diras: 
  • "perkorpa ludo (vulg.: bodiĉeko), t.e. kuri aŭ salti kontraŭ la kontraŭulon aŭ neregule ekpuŝi lin"

kial "ek" ?  kaj kion signifas "neregule" ĉi tie?

                                                                                  ĝis, Ronaldo N   

Gabriel Beecham

unread,
Jun 21, 2026, 2:49:10 PM (12 days ago) Jun 21
to labona...@googlegroups.com
Evidente tiu vorto «bodiĉeko» venas de la angla «body check», kiu estas glacihokea termino.

Laŭ mia kompreno, ĝi signifas ekpuŝi onian kontraŭulon uzante la trunkon (do ekz. per la ŝultro aŭ la kokso, ne per la membroj). Se la kontraŭulo tiumomente regas la hokediskon, tio povas esti laŭregula ago en glacihokeo. (Ĝia celo estas apartigi de la hokedisko onian kontraŭulon).

Ĉu estus pli klare nomi tion «pertrunka ekpuŝo»?

Amike

Gabriel 

--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/bb345a8d-5814-4bd5-a429-7982e9700b81n%40googlegroups.com.

noam...@gmail.com

unread,
Jun 21, 2026, 10:33:14 PM (12 days ago) Jun 21
to La Bona Lingvo (nova)
Mi trovas la vorton "perkorpa ludo" nenie ajn en la reto. Do mi proponas anstataŭe "perkorpa bato". Laŭ la propono de Gabriel, "korpa (ek)puŝo" ankaŭ eblas. Sed "trunka" estas iom stranga por mi.

Laŭ AI, multaj lingvoj uzas la angalan vorton body check (ekz. la germana, la ĉeĥa, la japana, la hinda/bengala/urdua, la indonezia). En aliaj lingvoj:
  • la franca: Mise en échec - ŝakigita
  • la rusa: Силовой прием potenca ago
  • la sveda: tackling (prenita de la angla)
  • la vjetnama: Cản người bằng thân thể - blokado kun la korpo
  • la hispana: Carga con el cuerpo - ŝarĝo kun la korpo
  • la araba: إعاقة بالجسم korpa kontrolo / فحص الجسم fizika blokado
  • la ĉina: 身体阻挡 korpa blokado / 身体撞击 korpa bato


lowenstein, anna

unread,
Jun 22, 2026, 10:47:57 AM (11 days ago) Jun 22
to labona...@googlegroups.com
Bodiĉeko: kiel eksterordinara kaj ridinda vorto! Oni havas la impreson, ke la homo, kiu elpensis ĝin, tute ne komprenas kiel oni kreas vortojn en Esperanto..

Mi ne komprenas pri kio temas. Ĉu tio estas kiel en rugbeo aŭ usona piedpilkado, kiam membro de unu teamo rajtas fizike ĵeti sin kontraŭ membro de la kontraŭa teamo, kiu en tiu momento tenas la pilkon? Tion en la angla oni nomas "tackle". Ŝajnas al mi, ke eble en Esperanto oni nomas tion "ataki". 

Nun mi trovas la terminon en la angla Vikipedio https://en.wikipedia.org/wiki/Checking_(ice_hockey) Eble oni povus traduki tion per "bloki", kiel iu jam proponis.

Sed ĉu ĉi tiu diskuto estas tute teoria, aŭ ĉu la vorto efektive aperis en iu kunteksto? Ne ŝajnas al mi utile diskuti tiajn terminojn eksterkuntekste. Ludanto de hokeo povus pli bone informi nin, kiel nomi tian movon, kaj povus esti ke veraj ludantoj jam havas sian terminon. Ili pli bone ol ni povos taksi, kiel esprimi tian movon.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-...@dds.nl

unread,
Jun 22, 2026, 11:16:18 AM (11 days ago) Jun 22
to labona...@googlegroups.com
lowenstein, anna schreef op 22-06-2026 16:47:
> Bodiĉeko: kiel eksterordinara kaj ridinda vorto! Oni havas la
> impreson, ke la homo, kiu elpensis ĝin, tute ne komprenas kiel oni
> kreas vortojn en Esperanto..

garantite. Temas pri paúsaĵo den la angla

>
> Mi ne komprenas pri kio temas. Ĉu tio estas kiel en rugbeo aŭ usona
> piedpilkado, kiam membro de unu teamo rajtas fizike ĵeti sin kontraŭ
> membro de la kontraŭa teamo,

Se mi bone komprenas, jes

> kiu en tiu momento tenas la pilkon? Tion
> en la angla oni nomas "tackle". Ŝajnas al mi, ke eble en Esperanto
> oni nomas tion "ataki".

tiu vorto havas tro larĝan signifon


>> On Sunday, June 21, 2026 at 2:49:10 PM UTC-4 Gabriel Beecham
>> wrote:
>>
>> Evidente tiu vorto «bodiĉeko» venas de la angla «body check»,
>> kiu estas glacihokea termino.
>>
>> Laŭ mia kompreno, ĝi signifas ekpuŝi onian kontraŭulon uzante la
>> trunkon (do ekz. per la ŝultro aŭ la kokso, ne per la membroj). Se
>> la kontraŭulo tiumomente regas la hokediskon, tio povas esti
>> laŭregula ago en glacihokeo. (Ĝia celo estas apartigi de la
>> hokedisko onian kontraŭulon).
>>
>> Ĉu estus pli klare nomi tion «pertrunka ekpuŝo»?

Mi rediras: mi ne vidas kialon uzi la prefikson "ek"

kaj la vorto "trunko" povus esti misinterpretata


ĝis, Ronaldo N

noam...@gmail.com

unread,
Jun 25, 2026, 12:58:06 AM (9 days ago) Jun 25
to La Bona Lingvo (nova)
On Monday, June 22, 2026 at 10:47:57 AM UTC-4 anna lowenstein wrote:
Bodiĉeko: kiel eksterordinara kaj ridinda vorto! Oni havas la impreson, ke la homo, kiu elpensis ĝin, tute ne komprenas kiel oni kreas vortojn en Esperanto..

Mi ne komprenas pri kio temas. Ĉu tio estas kiel en rugbeo aŭ usona piedpilkado, kiam membro de unu teamo rajtas fizike ĵeti sin kontraŭ membro de la kontraŭa teamo, kiu en tiu momento tenas la pilkon? Tion en la angla oni nomas "tackle". Ŝajnas al mi, ke eble en Esperanto oni nomas tion "ataki". 

Nun mi trovas la terminon en la angla Vikipedio https://en.wikipedia.org/wiki/Checking_(ice_hockey) Eble oni povus traduki tion per "bloki", kiel iu jam proponis.

Sed ĉu ĉi tiu diskuto estas tute teoria, aŭ ĉu la vorto efektive aperis en iu kunteksto? Ne ŝajnas al mi utile diskuti tiajn terminojn eksterkuntekste. Ludanto de hokeo povus pli bone informi nin, kiel nomi tian movon, kaj povus esti ke veraj ludantoj jam havas sian terminon. Ili pli bone ol ni povos taksi, kiel esprimi tian movon.


Mi ne trovas uzon de la vorto. Mi nur vidis la rekomendon en tiu fonto pri sporto, kaj volas doni pli bonan alternativon al tiuj, kiuj tentiĝas uzi ĝin. Sed oni ja povas argumenti, ke tia vorto ne estas traktinda.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages