- toreado → bovbatalludo
- toreisto, toreadoro → bovbatalisto
- matadoro ~ bovbatalisto, bovmortigisto
Unue, ni ŝajne forgesis:
- torei → bovbatali, batali bovon
Due, ŝajnas al mi malĝuste, ke matadoro havas la saman simpligon kiel toreisto, kaj mi proponas forigi "bovbatalisto" kiel simpligon de "matadoro". Laŭ mia kompreno, matadoro estas tipo de bovbatalisto. "Matador" en la hispana signifas "mortigisto".
Trie, mi plu proponas:
Ĉar en la hispana, "picador" signifas "pikisto".
Oni povas vidi
la antaŭajn proponojn ĉi tie. Mi mem kredas, ke "bovmortiga spektaklo" estas pli bona nomo ol "bovbatalludo", ĉar la batalo estas nur ŝajna, sed mi konfesas, ke mi ne estas senpartia pri la temo.