transversa

15 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jul 30, 2026, 7:52:00 AMJul 30
to La Bona Lingvo (nova)
Ni jam havas:
  • transversa → tratranĉa, transtranĉa

En Fejsbuko, iu proponas aldoni "traira, transira". Kion vi pensas?

Jen ekzemplaj uzoj:
  • ...oni ne puŝu sian kapon je la akre eĝaj transversaj ferotraboj.
  • La starigo de transversaj projektoj al tutaĵo de lernejaj establoj de la reto respegulas la realecon de la mobilizado de la rimedoj...
  • ...impresa kun ĝia ĉefa digo sepcent okdek metrojn longa kaj ĝia transversa digo ducent sesdek metrojn longa
  • ...ebligu okupi transversan pozicion en la centro de la politika spektro kiu ĵus rearanĝiĝis
  • Malantaŭe estas du fostoj kun transversa trabeto...

Gabriel Beecham

unread,
Aug 1, 2026, 3:55:51 AM (12 days ago) Aug 1
to labona...@googlegroups.com
Saluton,

Laŭ mi nek la nuna rekomendo nek la nova propono vere trafas.

Ĉiuj kvar formoj - tratranĉa, transtranĉa, traira, transira - enhavas agon (tranĉon aŭ iron), dum «transversa» priskribas nur orientiĝon. Transversa trabo nenion tranĉas, kaj la strioj de tigra felo nenien iras. Neniu el ili esprimas la angulon: oni ja povas tratranĉi ion diagonale, aŭ laŭlonge. Krome, «transira» jam havas alian sencon (transira periodo, transira registaro, transirejo), do la propono estigus plursencecon.

La kerno de «transversa» estas orientiĝo rilate al ĉefa akso, kaj la orta angulo estas la normo - en faka uzo eĉ deviga. Notinde, la difino mem de PIV 2020 ("oblikve la ĉefan direkton") kontraŭdiras siajn proprajn ekzemplojn: se transversa estus oblikva, la transversa muskolo ne distingiĝus de la oblikva.

Por la ĉiutaga lingvo mi do preferus, laŭ la senco:

– laŭlarĝa (jam en PIV mem, kaj bele paras kun laŭlonga)
– kruc-: du fostoj kun kructrabo
– orta, kiam ĝuste la 90° gravas: vibrado orta al la disvastiĝo
– aŭ simple verba reformulado: trabo kuŝas trans la du fostoj

La figurasencaj ekzemploj bezonas tute aliajn vortumojn: interlernejaj projektoj, transtendara pozicio.

En la faka lingvo tamen mi konsilus konservi «transversa» senŝanĝe. Ĝi apartenas al fermita triopo - transversa, sagitala, frontala - kiu difinas la tri ebenojn de la korpo. Se oni anstataŭigas unu membron per kunmetaĵo, la paradigmo rompiĝas. Same pri la transversaj abdomenaj muskoloj, kiuj kontrastas kun la oblikvaj kaj rektaj muskoloj.

Fine indas memori, ke "transversa strato" estas zamenhofa, kaj do ne postmilita neologismo, sed malnova elemento.

Amike,
Gabriel

--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/a87ddf13-9299-4670-a4d5-a77bd6cd5aa9n%40googlegroups.com.

noam...@gmail.com

unread,
Aug 3, 2026, 1:30:28 AM (10 days ago) Aug 3
to La Bona Lingvo (nova)
Vi pravas, ke "tranversa" estas plej ofte (sed ne ĉiam) en orta direkto. Kaj mi ŝatas la proponojn "kruc-" kaj "orta" (ekz krucstrato/orta strato), kaj foje "laŭlarĝa" ja taŭgas (ekz laŭlarĝa trabo de ponto/ŝipo). Tamen mi ne vidas problemon en la uzo de tratranĉa/transtranĉa pri projekto aŭ pozicio.

Pri muskoloj, ĉu orta povas taŭgi por transversaj muskoloj?

Pri la faka signifo, ni jam havas:
  • frontala → frunta, antaŭa
Unue, tio estas malĝusta, ĉu ne? Tio devus esti "fronta". 
Due, ĉu vi kontraŭas tiun rekomendon?

Ni ne jam simpligis "sagitala", sed mi proponus "saga", ĉar tio estas la signifo de "sagitala" laŭ la latina, kaj ankaŭ la signifo de la vorto en la araba سهمي (saga), kaj ĉina/japana 矢状 (sagforma), do tio estas kaj tre internacia kaj simila al la konata eŭropa kuracoscienca fakvorto "sagitta". Do la propono estus:
  • frontala → fronta
  • sagitala → saga
  • transversa → tratranĉa
Ĉu?


On Saturday, August 1, 2026 at 3:55:51 AM UTC-4 Gabriel Beecham wrote:
Saluton,

Laŭ mi nek la nuna rekomendo nek la nova propono vere trafas.

Ĉiuj kvar formoj - tratranĉa, transtranĉa, traira, transira - enhavas agon (tranĉon aŭ iron), dum «transversa» priskribas nur orientiĝon. Transversa trabo nenion tranĉas, kaj la strioj de tigra felo nenien iras. Neniu el ili esprimas la angulon: oni ja povas tratranĉi ion diagonale, aŭ laŭlonge. Krome, «transira» jam havas alian sencon (transira periodo, transira registaro, transirejo), do la propono estigus plursencecon.

La kerno de «transversa» estas orientiĝo rilate al ĉefa akso, kaj la orta angulo estas la normo - en faka uzo eĉ deviga. Notinde, la difino mem de PIV 2020 ("oblikve la ĉefan direkton") kontraŭdiras siajn proprajn ekzemplojn: se transversa estus oblikva, la transversa muskolo ne distingiĝus de la oblikva.

Por la ĉiutaga lingvo mi do preferus, laŭ la senco:

– laŭlarĝa (jam en PIV mem, kaj bele paras kun laŭlonga)
– kruc-: du fostoj kun kructrabo
– orta, kiam ĝuste la 90° gravas: vibrado orta al la disvastiĝo
– aŭ simple verba reformulado: trabo kuŝas trans la du fostoj

La figurasencaj ekzemploj bezonas tute aliajn vortumojn: interlernejaj projektoj, transtendara pozicio.

En la faka lingvo tamen mi konsilus konservi «transversa» senŝanĝe. Ĝi apartenas al fermita triopo - transversa, sagitala, frontala - kiu difinas la tri ebenojn de la korpo. Se oni anstataŭigas unu membron per kunmetaĵo, la paradigmo rompiĝas. Same pri la transversaj abdomenaj muskoloj, kiuj kontrastas kun la oblikvaj kaj rektaj muskoloj.

Fine indas memori, ke "transversa strato" estas zamenhofa, kaj do ne postmilita neologismo, sed malnova elemento.

Prave, sed ial ne oficialigita.

noam...@gmail.com

unread,
Aug 3, 2026, 7:43:39 PM (10 days ago) Aug 3
to La Bona Lingvo (nova)
Mi vidis en la angla Vikipedio, ke la korpaj ebenoj havas alternativajn nomojn uzeblajn en Esperanto, ĉu ne?
  • sagitala → longituda
  • transversa → horizonta
Kion vi pensas pri tiuj ĉi? Jen bildo por montri, pri kio temas.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages