transversa → tratranĉa, transtranĉa
--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/a87ddf13-9299-4670-a4d5-a77bd6cd5aa9n%40googlegroups.com.
Saluton,Laŭ mi nek la nuna rekomendo nek la nova propono vere trafas.Ĉiuj kvar formoj - tratranĉa, transtranĉa, traira, transira - enhavas agon (tranĉon aŭ iron), dum «transversa» priskribas nur orientiĝon. Transversa trabo nenion tranĉas, kaj la strioj de tigra felo nenien iras. Neniu el ili esprimas la angulon: oni ja povas tratranĉi ion diagonale, aŭ laŭlonge. Krome, «transira» jam havas alian sencon (transira periodo, transira registaro, transirejo), do la propono estigus plursencecon.La kerno de «transversa» estas orientiĝo rilate al ĉefa akso, kaj la orta angulo estas la normo - en faka uzo eĉ deviga. Notinde, la difino mem de PIV 2020 ("oblikve la ĉefan direkton") kontraŭdiras siajn proprajn ekzemplojn: se transversa estus oblikva, la transversa muskolo ne distingiĝus de la oblikva.Por la ĉiutaga lingvo mi do preferus, laŭ la senco:– laŭlarĝa (jam en PIV mem, kaj bele paras kun laŭlonga)– kruc-: du fostoj kun kructrabo– orta, kiam ĝuste la 90° gravas: vibrado orta al la disvastiĝo– aŭ simple verba reformulado: trabo kuŝas trans la du fostojLa figurasencaj ekzemploj bezonas tute aliajn vortumojn: interlernejaj projektoj, transtendara pozicio.En la faka lingvo tamen mi konsilus konservi «transversa» senŝanĝe. Ĝi apartenas al fermita triopo - transversa, sagitala, frontala - kiu difinas la tri ebenojn de la korpo. Se oni anstataŭigas unu membron per kunmetaĵo, la paradigmo rompiĝas. Same pri la transversaj abdomenaj muskoloj, kiuj kontrastas kun la oblikvaj kaj rektaj muskoloj.Fine indas memori, ke "transversa strato" estas zamenhofa, kaj do ne postmilita neologismo, sed malnova elemento.