mulato, mestizo, metiso

2 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jun 18, 2026, 7:38:26 PMJun 18
to La Bona Lingvo (nova)
Ni jam havas:
  • mulato ~ duonblankulo, duonnigra homo, miksrasulo
  • mestizo → duonindiano
Mi ne komprenas, kial mestizo sed ne mulato estas malrekomendita. Mi ne komprenas, kial mulato sed ne mestizo estas duonblankulo aŭ miksrasulo. Kaj mi konscias, ke la simpligoj havas pli vastan signifon ol la simpligitaj vortoj.

Mi proponas:
  • mulato → (blanknigra) miks(ras)ulo
  • mestizo → (blankindiana) miks(ras)ulo
  • metiso → (en la senco de mestizo) (blankindiana) miks(ras)ulo, (en la senco de mulato) (blanknigra) miks(ras)ulo
Nu, metiso estas la nomo de specifa popolo, kaj tio ne estas simpliginda, sed en PIV kaj en la tekstaro oni foje misuzas la vorton kun tiuj ĉi signifoj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages