tandemo

1 view
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jun 14, 2026, 10:20:31 PMJun 14
to La Bona Lingvo (nova)
Sekvante la antaŭan diskuton pri "tandemo", mi rimarkis, ke ReVo havas alian signifon de "tandemo": "Tia aranĝo de maŝino, ke du samspecaj partoj kunlaboras" kun ekzemploj:
  • tandema helikoptero (kun du samgrandaj helicoj);
  • tandem aviadilo (kun du samgrandaj flugilparoj);
  • tandema hidraŭlika cilindro (hidraŭlika motoro konsistanta el du aŭ pluraj hidraŭlikaj cilindroj firme kunigitaj vice kaj samakse unu post la alia)
Mi kredas, ke la signifo ne estas ĝusta, ke ĝi signifas specife "du kun unu antaŭ la alia". Do, helikoptero kun kaj dekstra kaj maldektra helicoj ne estas tandema.

La nunaj simpligoj ne rekte taŭgas por tia uzo. Por memorigi vin, ni nun havas:

  • (pri biciklo) → duopa biciklo, dupersona biciklo, duhoma biciklo, porpara biciklo
  • (pri ĉevaltirita veturilo) → kaleŝo tirata de du ĉevaloj vicigitaj unu post la alia
  • (pri homoj) → duopo, paro

Ĉu eble aldona "vice" aŭ "serie" povas ĝeneraligi la proponon, laŭ ĉi tiu ŝablono:
  • (biciklo) → vice/serie duopa biciklo, vice/serie dupersona biciklo, vice/serie duhoma biciklo, vice/serie porpara biciklo:
  • (ĉevaltirita veturilo) → vice/serie duĉevala kaleŝo, vice/serie ĉevalpara kaleŝo
  • (helikoptero) → vice/serie duhelica helikoptero, vice/serie helicpara helikoptero
  • (cilindro) → vice/serie ducilindra hidraŭlika motoro, vice/serie cilindropara hidraŭlika motoro
  • (aviadilo) → vice/serie duflugila aviadilo
(Mi ne povas uzi la formon "para" kun flugiloj, ĉar ordinara aviadilo havas flugilparon.)

Ni povas meti "vice/serie" en krampoj, ke ĝi estu uzota laŭbezone.

Kion vi pensas?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages