mezokarpo, epikarpo, endokarpo

5 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jun 15, 2026, 11:13:58 PMJun 15
to La Bona Lingvo (nova)
Ni jam havas:
  • perikarpo → fruktoĉirkaŭfermaĵo, fruktoĉirkaŭvando
Mi proponas la partojn de perikarpo (de frukto):
pericarp.jpg
  • endokarpo → interna perikarpo/fruktoĉirkaŭfermaĵo/fruktoĉirkaŭvando
  • mezokarpo → meza perikarpo/fruktoĉirkaŭfermaĵo/fruktoĉirkaŭvando
  • epikarpo → ekstera perikarpo/fruktoĉirkaŭfermaĵo/fruktoĉirkaŭvando
Ĉu tro longaj?

En Vikipedio, la artikolo donas:
  • perikarpo → ĉirkaŭfrukto
  • endokarpo → enfrukto
  • mezokarpo → mezfrukto
  • epikarpo → eksterfrukto
Tiuj ĉi vortoj ŝajnas al mi pli malprecizaj. Ekzemple, eksterfrukto estas frukto, ne parto de frukto; kaj se ĝi estas fruktparto, ĉu la mezo ne estas la semo? Se tiuj nomoj estas tamen konsiderindaj, ĉar la simpligoj de perikarpo estas longaj.


lowenstein, anna

unread,
Jun 16, 2026, 5:22:13 AMJun 16
to labona...@googlegroups.com
En Vikipedio mi trovas jenan informon:

Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:

  • eksterfrukto, la plej ekstera parto, kolora epidermo;
  • mezfrukto, la meza parto, ofte karna;
  • enfrukto, la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.
Laŭ mia kompreno, "ĉirkaŭfrukto" estas la perikarpo.

En la angla Vikipedio estas pli detala informo pri la tri tavoloj: https://en.wikipedia.org/wiki/Fruit_(plant_structure)#Pericarp_layers

Tiuj estas teknikaj terminoj, kiujn oni ne bezonas en la ĉiutaga parolado. Supozeble uzas ilin nur botanikistoj. Mi proponas, ke ni tamen retenu la terminon "perikarpo". Tamen oni ne bezonas la variajojn kun grekaj prefiksoj. Mi proponas:
epikarpo --> ekstera perikarpo
mezokarpo --> meza perikarpo
endokarpo --> ena perikarpo.

Se oni uzus "ĉirkaŭfrukto" anstataŭ "perikarpo", tio povus kaŭzi konfuzon. Tio, kion oni normale nomas "frukto" povus esti la ekstera kaj meza perikarpo, aŭ la meza kaj ena perikarpo. Fakte la "ĉirkaŭfrukto" mem estas la manĝebla parto. Do laŭ mi estas preferinde teni la teknikan terminon "perikarpo", kaj nur eviti havi apartan radikon por ĉiu parto de la perikarpo.

Anna
 

--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/e7d219d7-9743-4643-a31d-bd1ff2462498n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jun 16, 2026, 1:21:14 PMJun 16
to labona...@googlegroups.com
Saluton. 
Tiuj terminoj estas fakaj. 
Pro la ordianra publiko jam ekzistas 
Ŝelo, karno, kaj semo
senŝeligi
Senigi je la ŝelo: senŝeligi abionsenŝeligi terpomojn, pirojn, nuksojn.

semŝelo. La kovranta tavolo de semo. Sin. tegumento(j).

Amike 
Rodrigo





--
Att.  Dr.  RODRIGO A. RAMIREZ Z.

El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.

lowenstein, anna

unread,
Jun 17, 2026, 3:46:34 AMJun 17
to labona...@googlegroups.com
Mi konsentas, ke por normalaj celoj sufiĉas la vortoj "ŝelo", "karno" kaj "semo" aŭ "kerno". "Perikarpo", "epikarpo" ktp. estas teknikaj, fakaj terminoj, kiu ne estas rekte anstataŭigeblaj per la ĉiutagaj vortoj. Ni bezonus la konsilon de botanikisto por esti certaj, sed laŭ mia impreso, oni ja bezonas la terminon "perikarpo". Tio, kion oni ja povas anstataŭigi, estas la subterminoj "epikarpo, mezokarpo, endokarpo".

Anna

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages