Noam Mohr schreef op 13-06-2026 01:21:
> On Fri, Jun 12, 2026 at 9:53 AM Ronaldo N <
ro-...@dds.nl> wrote:
>
>> Mi pensas ke la alternativoj donitaj ĉi tie - escepte de
>> "kontraŭvente" - neniom helpas la komprenon.
>> Mi ne spertas pri velado, sed kiom mi scias ne eblas veli *rekte*
>> kontraú la vento.
>
> Ankaŭ mi ne spertas pri velado,
tiukaze pli bonas atendi homojn kiuj jes spertas prie..
> sed laŭ miaj esploroj, oni povas
> turni la ŝipon rekte kontraŭ la vento, kaj turni la velon paralele
> kun la vento, ke la vento ne puŝas ĝin. Tio estas lofi. Nederlande,
> "_oploeven"_. Angle, "_luffing_ [5]". (Sed la angla vorto havas duan
> signifon "_killen"_.)
Miaimprese, ne, tio ne estas dua signifo nek ekvivalento de "oploeven".
Oploeven signifas turni la ŝipon tiudirekten ke la vento PLI malhelpas
la iradon, preni direkton kiu estas PLI kontraú la vento, sed neniam
REKTE kontraú la vento. Se mi bone memoras necesas angulon de minimume
45 gradoj kun tio por iri tien kien oni volas kontraú la vento.
> Pri la direktoj lofo kaj mallofo/leo, en la
> nederlanda vidu Loefzijde en lijzijde
Tiuj vortoj jam klaras, precipe se la vento venas de la flanko de la
ŝipo, plimalpli. Se la vento venas de babordo, babordo estas lofo kaj
tribordo estas leo
>
>> Vortoj kiaj "deventa" kaj "alventa" simple ŝajnas sen-sencaj.
> veturi lee estas veturi en la direkto kun la vento,
Miaimprese, tiel ne estas
> kaj veturi lofe estas veturi en la direkto kontraŭ la vento
miaimprese, ankaú ne
>> La laúlitera traduko de "ventodirekto" al la nederlanda eĉ ne
>> postulas venton
Iuj triboj aústraliaj ne havas vortojn por (mal)dekstro, sed ili uzas
"windrichtingen" : nordo, oriento, sudokcidento
ĝis, Ronaldo N