~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Kara Ferdinand,
ni estas defendantoj de la Fundamento, sed kelkaj el ni havas iom apartajn ideojn.
| La reformismo estas danĝera kaj estas nepre denuncinda.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Por eviti la komencliteron ŭ (kio efektive aldonus novan elementon al la fonetika sistemo de Esperanto), mi proponas "uato", donante plenan valoron al la litero U.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Mi ankoraŭ vidas neniun kialon rompi ĉi-kaze la establitan praktikon de Esperantigi per V la anglan W (kaj la hispanan konsonantan U, kiu konsistigas la saman sonon) kiam tiu sono troviĝas en nomo: Vaŝintono, Viomingo, Valtero, Paragvajo, Gvamo, Gvajano, Gvatemalo, k.t.p.
Do la evidenta elekto, laŭ nia jama kutimo, estas "vato".
Feĉjo
Ŭ estas tre gravaj ekemento en la aziaj lingvoj, aparte en la ĉina lingvo ĉe la diftongoj aŭ tritongoj. Ofte ŭ aperas je la komenco de la vorto. La ĉina pinjin-sistemo uzas w se la vorto komenciĝas kun ŭ, ekzemple:
wa ofte esperantigita al va kiel Tajvan por Taiwan, Wang (Ŭang) estas kutima familia nomo
wai ofte esperantigita al ŭai
wei ofte esperantigita al ŭe aŭ ŭej. Ŭej estas la ĉina dinastio antaŭ Tang.
wo ofte esperantigita al vo. Vong (Wong) estas ĉina familia nomo Wang en kantona dialekto
wu ofte esperantigita al vu. Vu (Wu) estas ĉina familia nomo.
yu ofte esperantigita al ju. Ju (Yu) estas jado en la ĉina.
yua Yuan kiel mongola dinastio en Ĉinio estas ankoraŭ ne esperantigita.
yue Monato en la ĉina estas yue, ofte esperantigita kiel jŭe.
Ĉina registaro oponas la esperantigo de ĉinaj geografa kaj personaj nomoj, kiel la artikoloj kiuj aperas en “El Popola Ĉinio“ aŭ Ĉina Radio Internacia“. Tio signifas la uzo de w, x ,y , z estas neevitebla.
Absoluta neuzo de w aperas malfacile ankaŭ en jenaj okazoj:
· W por kemia elemento “voframo” kaj V por kemia elemento “Vanado” estas antaŭe decidita. Ĉu oni povus esperantigi la simbolon W al Vo?
· 1×10−24 laŭ la SI simbolo estas y (nomiĝas yocto). Ĉu oni esperantigus ĝin per j (jokto)?
· SI-Nomoj por grandaj nombroj enhava exa (1015) kaj yotta (1024).Kiel oni povus eviti la uzon de x kaj y?
· Feliĉe Ikso-radioj estas la sama kiel Rentgenaj Radioj. Ĉŭ oni ne rajtas skribi X-radioj por Iks-radioj?
Abengo
--
|
Ĉina registaro oponas la esperantigo de ĉinaj geografa
kaj personaj nomoj, kiel la artikoloj kiuj aperas en “El
Popola Ĉinio“ aŭ Ĉina Radio Internacia“. Tio
signifas la uzo de w, x ,y , z
estas neevitebla.
Ni ne nepre devas
obei la postulojn de la ĉina registaro kaj uzi la litero "w",
kiu ne ekzistas en la alfabeto de Esperanto.
| · W por kemia elemento “voframo” kaj V por kemia elemento “Vanado” estas antaŭe decidita. Ĉu oni povus esperantigi la simbolon W al Vo?
· 1×10−24 laŭ la SI simbolo estas y (nomiĝas yocto). Ĉu oni esperantigus ĝin per j (jokto)?
· SI-Nomoj por grandaj nombroj enhava exa (1015) kaj yotta (1024).Kiel oni povus eviti la uzon de x kaj y?
· Feliĉe Ikso-radioj estas la sama kiel Rentgenaj Radioj. Ĉŭ oni ne rajtas skribi X-radioj por Iks-radioj?
Pri
tio eble iu pli teknike sperta ol mi povas reagi.
Amike
Renato
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Dankon, Anna pro via respondo.
Mi miras kiel ŭ ne povas esti la unua elemento de diftongo? Mankas ĉapelita a en Esperanto por montri ke ua estas diftongo. Oni evitas ofte la problemon per va. Ŭonbulismo estas konata kaj akceptita kiel korea (nun ankaŭ internacia) religio fondita de Sotesano (vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo )
En NPIV estas ŭa! Kiel onomatoeo, imitanta la krion aŭ la bojon de hundo.
Ankaŭ J ne estas nur la dua elemento de diftongo, ankaŭ povas esti la unua elemento de la vorto. Jino kaj jango jam fariĝas esperantaj vortoj, kiuj estis akceptitaj de PIV. Oni skribas jinon aŭ jangon ŝajne el la Pinyin aŭ la angla. Laŭ la ĉina Pinyin-sistemo la alfabeto i ne povas esti la unua elemento de la vorto. Yin (aŭ jin) fakte estas la same kiel in, kaj yang ne povas esti skribita kiel iang, pro iang montras du vokalojn, ne montras diftongon.
Via amike
Abengo
| Kiel oni prononcas ĉisuprajn vortojn : antaŭe aŭ antaŭe ? hodiaŭa aŭ hodiaŭa ? anstataŭo aŭ anstataŭo ?
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com