adverbo, prezenco, volativo, kondicionalo, ktp

88 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jan 7, 2022, 4:31:07 AM1/7/22
to la bona lingvo

Ni jam havas:

  • adjektiv·o [fun] ~ a·vort·o, ec·o·vort·o
  • substantiv·o [fun] ~ o·vort·o, nom·vort·o
  • futur·o ~ os·temp·o, est·ont·a temp·o.

Kial ne aldoni: 

  • adverbo ~ e-vort·o
  • prezenco ~ as-vort·o, as-temp·o, est·ant·a temp·o [FK]
  • preterito ~ is-vort·o, is-temp·o, estint·a temp·o [FK]
  • infinitivo ~ i-vort·o, i-mod·o, sendifin·a mod·o [FK]
  • volativo ~ u-vort·o, u-mod·o, ordon·a mod·o [FK]
  • kondicionalo, fiktivo (en gramatika senco) ~ us-vort·o , us-mod·o, kondiĉ·a mod·o [FK]

[FK referencas vortuzon en la Fundamenta Krestomatio]

Kaj... eble... ?!?!?!?!

  • akuzativo ~ n(o)-vorto, n(o)-kazo

Notu, ke ekzistas iom da malsamopinio pri la uzo de modo (ĉar ĝi ankaŭ signifas stilon de vestaĵoj), modalo, kaj moduso (preferata de ReVo sed ne aperanta en PIV). Tial mi preferas uzi la vorton "vorto", sed se ne, modo estas la plej tradicie uzata formo en Esperanto.

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2022, 7:14:11 AM1/7/22
to la-bona...@googlegroups.com
Jes.
Mi aldonus la imperativon.

Amike salutas Leo


Op 7/01/2022 om 10:31 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/41158086-e43e-4d6e-8456-92074224dc8an%40googlegroups.com.


Virusvrij. www.avg.com

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2022, 7:25:56 AM1/7/22
to la-bona...@googlegroups.com
Eble...... la nominativo,
sed la priskribo estas pli malsimpla.

Amike salutas Leo


Op 7/01/2022 om 10:31 schreef noammohr:
Kaj... eble... ?!?!?!?!


Virusvrij. www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2022, 7:35:46 AM1/7/22
to la-bona...@googlegroups.com
dankon al ĉiuj skribintoj dum la lastaj tagoj. mi sekvas kun streĉo la diskuton pri atavismo kaj konservas ĉion. la plej plaĉa propono, kiun mi vidis, estas pra-trajteco, por unu el la signifoj.

tre interesaj estas la proponoj pri klarigaj vortoj pri la gramatikaj terminoj. mi gvidas kurson en la reto por progresantaj azianoj kaj mi mem estis devigata evoluigi mian propran gramatikan terminaron, por ĉesi turmenti ilin per 'prepozicio', 'kondicionalo, 'komplemento, ktp.  Multaj miaj solvoj egalas aŭ similas al la proponoj de Noam. iom konataj, de la plej kleraj, estas la treminaro de PMEG, kiu tamen havas la problemon esti iom sensignifa por ne esperantistoj. a-vorto estas vorto finiĝanta per -a, sed tio ne klarigas pri la signifo de la vorto. se mi dirus ke en la hungara estas k-vortoj, vortoj finiĝantaj per k, vi ankoraŭ ne kaptus la signifon de tiuj vortoj. Ĉiuokaze estas temo nepre alfrontinda. Eble Noam povas diri al ni kiel  oni diras en la ĉina 'atavismo' kaj konceptojn gramatikajn iom similajn al la gramatikaj konceptoj de Esperanto.

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2022, 7:41:51 AM1/7/22
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ankaŭ:
prepozicio ~ rol-vort(-et)-o (uzata de Bertilo Wennergren)

Amike salutas Leo


Op 7/01/2022 om 10:31 schreef noammohr:

Ni jam havas:

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/41158086-e43e-4d6e-8456-92074224dc8an%40googlegroups.com.


Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Jan 8, 2022, 1:30:03 AM1/8/22
to la bona lingvo
Tri komentoj:

1. "e-vorto" ktp estas klare pli facile lernebla ol "adverbo" ktp, sed iuj plendas, ke tio ne taŭgas ĉar estas strange diri ke "hodiaŭ", "tiom", kaj adverboj en aliaj lingvoj estas e-vortoj. Laŭ mi, tio ne estas problemo, ĉar e-vorto ne estas e-hava vorto. Sed por tiuj kiuj plendas, eble alternativo "e-eca vorto" ktp trankviligus la hezitojn.

2. Oni diras ke u-modo estas volativo en esperanto, kaj ekzistas teorian diferencon inter volativo kaj imperativo. Sed praktike, oni uzas u-modon por imperativo. Kion fari pri tio? Ni ne volas forviŝi la teknikajn lingvosciencajn diferencojn inter vortoj. Aparete, Bertilo Wennergren uzas la esprimon "vola modo", eble por distingi volativon de la ordena imperativo?

3. Pri ĉina/japanaj tradukoj de la ĉi-supraj kaj aliaj gramatikaj vortoj:
  • adjektivo 形容词 priskrib-vorto
  • substantivo 名词 nom-vorto
  • verbo 动词 mov-vorto
  • adverbo 副词 akcesor-vorto
  • prezenco 现在时 nun-tempo
  • preterito 过去式 pasintec-tempo
  • futuro 将来时 estontec-tempo
  • infinitivo 不定词/式 nedetermin-vorto/modo (ambaŭ elektoj estas uzataj)
  • volitivo (mi ne trovas ĉi tiun vorton en mia vortaro)
  • imperativo 祈使 ne facile tradukebla. La unua karaktero signifas "preĝi, petegi", la dua "diri al iu fari ion, igi iun fari ion".
  • kondicionalo 条件式 kondiĉ-modo
  • akuzativo 宾格 gast-kazo
  • nominativo 
    • ĉine 主格 gastigant-kazo, 对格 al-kazo, 受格 ricev/akcept-kazo
    • japane 対格 kontraŭ-kazo
  • subjekto 主语 gastigant-lingv(aĵ)o
  • objekto 
    • ĉine 宾语 gast-lingv(aĵ)o aŭ 受詞 ricev/akcept-vorto
    • japane 目的語 cel-lingv(aĵ)o
  • prepozicio
    • ĉine 介词 enkonduk-vorto
    • japane 接置詞 met-vorto
  • participo 分词 (分 havas variajn sencojn: aparta, apartigi, disdoni, distingi)-vorto
  • komplemento 
    • ĉine 补语 La unua karaktero signifas "provizi ion mankantan, plenigi, ripari", la dua "lingv(aĵ)o"
    • japane 補部 suplemento
  • konjunkcio
    • ĉine 连词 lig-vorto
    • japane 接続詞 konekt-vorto
  • imperfekto 未完成时 finot-tempo
  • perfekto 完成体 finit-aspekto

Françoise NOIREAU

unread,
Jan 8, 2022, 4:10:43 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Mi aprecas la partoprenon de Noam. Li estos tre valora ĉi tie!

Pri la verbo-modo volitivo, mi ne komprenas "volativo". Neniam rimarkis tiun formon antaŭe.

Amike,



Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2022, 4:54:49 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
Fransoazo skribis:

Pri la verbo-modo volitivo, mi ne komprenas "volativo". Neniam rimarkis tiun formon antaŭe.

En la itala, kaj en la franca mi supozas, oni realigas ĝin per la subjunktivo: je veux que tu fasses, voglio che tu faccia.

amike

renato

Françoise NOIREAU

unread,
Jan 8, 2022, 4:56:57 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
aŭ imperativo...


Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2022, 4:58:53 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
aŭ imperativo...

jes, kmpreneble.

amike

renato

Françoise NOIREAU

unread,
Jan 8, 2022, 5:06:22 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
Sed, Renato, mia demando koncernas la uzon de volativo kaj ne volitivo.


Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2022, 5:23:09 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, noam! via mesaĝo estas vera trezoro, kiun mi konservos kun la familiaj juveloj kaj diskutos kun mia ĉina lernantino el Tajvano por alveni al iu decido pri la terminaro en mia 'azia' reta kurso kaj en la bona lingvo.  kiam mi estos digestinta la aferon mi lanĉos la diskuton, ĉi tie pri ĉiu unuopa termino.

amike

renato

pj...@laposte.net

unread,
Jan 8, 2022, 5:39:49 AM1/8/22
to Renato Corsetti, la-bona...@googlegroups.com
Rimarketo :
Pri verbo, anstataŭ mov'vort'o, same kiel en japana kaj ĉina, estus pli taŭga por Esperanto precizigi:
manifestiĝ-vorto, t. e. : ag aŭ stat-vorto. (trans' aŭ ne trans'ira vorto) . 
Amike, Pjer. 


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : sam. 8 janv. 2022 à 11:23
À : la-bona...@googlegroups.com
Objet : Re: (la bona lingvo) adverbo, prezenco, volativo, kondicionalo, ktp

lowenstein, anna

unread,
Jan 8, 2022, 6:19:30 AM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla oni normale klarigas verbojn dirante ke ili estas "ag-vortoj". Ili priskribas agadon de iu speco - ankaŭ simple stari estas formo de agado.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2022, 1:09:48 PM1/8/22
to la-bona...@googlegroups.com
Sed, Renato, mia demando koncernas la uzon de volativo kaj ne volitivo.
 
Laŭ mi nur provo enkonduki la signifan peceton 'vola'
 

noammohr

unread,
Jan 8, 2022, 11:19:24 PM1/8/22
to la bona lingvo
"volativo" estis tajperaro. Devas esti "volitivo". Pardonu min pro la konfuzo.

On Friday, January 7, 2022 at 8:41:51 PM UTC+8 Leo De Cooman wrote:

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2022, 4:04:22 PM1/11/22
to °listo 'lbl'
adverbo estas Fundamenta radiko kaj ĝi restu netuŝita dum a ĉielo estos supre kaj la tero malsupre, sed por miaj ĉinaj lernantoj, se mi volas facilan samsignifaĵon, kion mi uzu.
- e-vorto/e-eca vorto
adjekto/adjekta vorto
- maniero-vorto [ĝi indikas la manieron en kiu oni faras ion aŭ la rimedon, aŭ la lokon]
kion vi preferas?

amike

renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 11, 2022, 4:27:38 PM1/11/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/01/2022 om 22:04 schreef Renato Corsetti:

adverbo estas Fundamenta radiko kaj ĝi restu netuŝita dum a ĉielo estos supre kaj la tero malsupre, sed por miaj ĉinaj lernantoj, se mi volas facilan samsignifaĵon, kion mi uzu.
- e-vorto/e-eca vorto
adjekto/adjekta vorto
- maniero-vorto [ĝi indikas la manieron en kiu oni faras ion aŭ la rimedon, aŭ la lokon]
kion vi preferas?

Ŝajnas al mi, ke la lasta estas la plej facile komprenebla: manier-vorto
Por kompreni la aliajn, oni jam antaŭe sciu, kion signifas la radiko e, aŭ la noficiala radiko "adjekt"

Amike salutas Leo


Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Jan 11, 2022, 11:21:58 PM1/11/22
to la bona lingvo
Eblo: adverbo -> kiel-vorto, adjektivo -> kia-vorto, substantivo -> kio-vorto

noammohr

unread,
Jan 12, 2022, 1:31:23 AM1/12/22
to la bona lingvo
Alia eblo: 
  • adverbo = verb-priskriba vorto
  • adjektivo = substantiv-priskriba vorto

pj...@laposte.net

unread,
Jan 12, 2022, 3:27:52 AM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com, noammohr
Jes ja, tio estas la plej bona difino. Fakte via antaŭa propono: kiel-vorto ne taŭgas, necesus precizigi : ie, iel, ien, iam-vorto
Amike, Pjer


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : noammohr <noam...@gmail.com>
Date : mer. 12 janv. 2022 à 07:31
À : la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) Re: adverbo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2022, 4:24:29 AM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com, noammohr
tamen, ŝajnas al mi, ke kiel-vorto bone funkcius. mi forgesis mencii la ĉinan akcesor-vorto, kiu eble en la formo aldon-vorto estus uzebla.
amike
renato



--

Françoise NOIREAU

unread,
Jan 12, 2022, 4:43:59 AM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com, noammohr
Saluton,

Laŭ mi "kiel-vorto" estas la plej klara.
Sed kial ne meti plurajn difinojn?

Amike,
Fransoazo Oazo 

+33 609 120 374 



pj...@laposte.net

unread,
Jan 12, 2022, 4:48:21 AM1/12/22
to Renato Corsetti, la-bona...@googlegroups.com, noammohr
Eble tiuokaze sub la formo verb'akcesor'o por adverbo, ĉu ne? 
Amike, Pjer. 


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : mer. 12 janv. 2022 à 10:24
À : la-bona...@googlegroups.com
Cc : noammohr <noam...@gmail.com>
Objet : Re: Re : (la bona lingvo) Re: adverbo

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2022, 4:54:25 AM1/12/22
to pj...@laposte.net, la-bona...@googlegroups.com, noammohr
jes, pjer, sed komprenu, ke ĉinoj ne estas rusoj kaj ili bezonas vorton elparoleblan. se ili devas elparoli rbakc  en verbakcesoro, ili simple rezignas.

amike

renato

pj...@laposte.net

unread,
Jan 12, 2022, 6:17:01 AM1/12/22
to Renato Corsetti, la-bona...@googlegroups.com, noammohr
Ja, mi komprenas, tiuokaze iu franco povus esprimi : "schtroumph alors !" = "Nu fek !" "tio estas vera problemo !" 😉


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : mer. 12 janv. 2022 à 10:54
À : pj...@laposte.net
Cc : la-bona...@googlegroups.com, noammohr <noam...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2022, 11:39:58 AM1/12/22
to °listo 'lbl'
ĉiam konsidere de la Fundamenteco kiel ni povas ankaŭ nomi la substantivon:

substantivo ~ o-vorto,  名词 nom-vorto

mi mem uzas 'nom-vorto' kun miaj aziaj lernantoj.

amike

renato

JFB-Mikro.fr

unread,
Jan 12, 2022, 2:19:10 PM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com
Mie, mi uzas nomovorto, sed ankaŭ : tempovorto (kiel la germanoj), ĉetempovorto kaj kvalitvorto.
Ĝis,
Jofo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


--

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2022, 3:21:13 PM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, efektive tempovorton por verbo ni konsideros enla mesaĝolinio por verbo.

la geramana vikipedio proponas eliajn variaĵon por substntivo: Das Substantiv, deutsch auch HauptwortDingwortGegenstandwort oder Namenwort, [ĉefvorto, aĵovorto, objektovorto kaj nomvorto].

amike

renato

pj...@laposte.net

unread,
Jan 12, 2022, 3:32:00 PM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Oni difinas verbojn sen difini ties uzon de tempo, ekz. : am'i. Do pli taŭgus : temp'em'vorto, kun la plenvortoj : am'as, amis,... am'u. Ĉu ne? 
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : mer. 12 janv. 2022 à 21:21
À : la-bona...@googlegroups.com
Objet : Re: (la bona lingvo) substantivo

Leo De Cooman

unread,
Jan 12, 2022, 4:20:22 PM1/12/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 12/01/2022 om 17:39 schreef Renato Corsetti:

substantivo ~ o-vorto,  名词 nom-vorto

mi mem uzas 'nom-vorto' kun miaj aziaj lernantoj.


En la nederlanda miatempe ni diris "zelfstandig naamwoord" (memstara nomvorto) por substantivo
dum ni diris "bijvoeglijk naamwoord" (aldonebla nomvorto) por adjektivo
La antaŭa generacio diris "hoedanigheidswoord" (ec-nomvorto) por adjektivo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2022, 12:44:11 PM1/13/22
to °listo 'lbl'
kiun simplan formon vi preferas?
动词 mov-vorto, ag-vorto, tempo-vorto, ag-kaj-stat-vorto?

amike

renato


On Friday, January 7, 2022 at 8:41:51 PM UTC+8 Leo De Cooman wrote:
Eble ankaŭ:
prepozicio ~ rol-vort(-et)-o (uzata de Bertilo Wennergren)

Amike salutas Leo


Op 7/01/2022 om 10:31 schreef noammohr:

Ni jam havas:

  • adjektiv·o [fun] ~ a·vort·o, ec·o·vort·o
  • substantiv·o [fun] ~ o·vort·o, nom·vort·o
  • futur·o ~ os·temp·o, est·ont·a temp·o.

Kial ne aldoni: 

  • adverbo ~ e-vort·o
  • prezenco ~ as-vort·o, as-temp·o, est·ant·a temp·o [FK]
  • preterito ~ is-vort·o, is-temp·o, estint·a temp·o [FK]
  • infinitivo ~ i-vort·o, i-mod·o, sendifin·a mod·o [FK]
  • volativo ~ u-vort·o, u-mod·o, ordon·a mod·o [FK]
  • kondicionalo, fiktivo (en gramatika senco) ~ us-vort·o , us-mod·o, kondiĉ·a mod·o [FK]

[FK referencas vortuzon en la Fundamenta Krestomatio]

Kaj... eble... ?!?!?!?!

  • akuzativo ~ n(o)-vorto, n(o)-kazo

Notu, ke ekzistas iom da malsamopinio pri la uzo de modo (ĉar ĝi ankaŭ signifas stilon de vestaĵoj), modalo, kaj moduso (preferata de ReVo sed ne aperanta en PIV). Tial mi preferas uzi la vorton "vorto", sed se ne, modo estas la plej tradicie uzata formo en Esperanto.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

pj...@laposte.net

unread,
Jan 13, 2022, 1:06:43 PM1/13/22
to Renato Corsetti, °listo 'lbl'
Kiel mi jam diris, mi preferas :
ag aŭ stat vorto (eble aŭ pli taŭgas ol kaj) 
Fakte eĉ se oni povas pensi, ke okazas ia movo kiam temas pri verbo kun iĝ kaj oni povas opinii, kiel diris Anna, ke stari estas ia ago (tute ne movo) , tio tute male okazas kun kuŝi, esti, stati, resti. Kompreneble kun tia verbo neniu mov' okazas. 
Amike, pjer


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : jeu. 13 janv. 2022 à 18:44
À : °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) verbo

clavius vinicius

unread,
Jan 13, 2022, 1:09:13 PM1/13/22
to la-bona...@googlegroups.com

pj...@laposte.net

unread,
Jan 13, 2022, 1:24:57 PM1/13/22
to 'pjer@laposte.net' via la bona lingvo, Renato Corsetti
Pardonu, mi forgesis precizigi ke, ne nur neniu movo okazas, sed ankaŭ neniu ago okazas kun verboj kiel : kuŝi, esti, stati, resti... 
Do la difino : ag vorto, neglektus la netransiraj verboj. Pro tio, nur taŭgas la propono : 
ag aŭ stat vorto. 
Pjer.


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : "'pj...@laposte.net' via la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Date : jeu. 13 janv. 2022 à 19:06
À : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>, °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : Re : (la bona lingvo) verbo

noammohr

unread,
Jan 13, 2022, 11:01:54 PM1/13/22
to la bona lingvo
Mi preferas ag-vorto aŭ far-vorto. Eble influita de anglalingvana kutimo uzi la terminon "action word".

La problemo kun "stat-vorto" estas ke, en la frazo "Mi estas feliĉa", tute ne klaras ke la stat-vorto estas "estas", kaj ne "feliĉa".

Se oni demandas, "Kion vi faras?" kaj mi respondas, "Mi estas", tio estas iom stranga, sed je mi malpli konfuza ol la koncepto de "stat-vorto". (Simile pri: "Kio estas la ago? La ago estas estado.")

(Agi/fari estas pli bone ol movi pro verboj "pensi, ami...", ol tempo pro tempovortoj "tiam, nun, jaro...", pro sentempaj verboj "estus, esti", kaj pro ĉinaj verboj kiuj ne havas tempon -- tempo ne estas kerna signifo de la koncepto!)

Leo De Cooman

unread,
Jan 14, 2022, 5:54:29 AM1/14/22
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝis nun mi nur legis la mesaĝojn pri ĉi tiu temo, ne reagis.
Mi volas nur diri, ke ni en la nederlanda ĉiam uzis la vorton "werkwoord" (laŭvorte "labor-vorto", sed "ag-vorto" ŝajnas al mi jam pli taŭga ol "labor-vorto")

Nun mi scivolas, ĉu "okaz-o-vorto" ne taŭgus por "ag- kaj stato vorto"?
ekzemple en la frazo "Pluvas" la verbo diras, ke io okazas. En "Li estas malsana", la verbo priskribas, kio okazas pri Kruko. Eĉ en "Kruko kuŝas en la lito", la verbo priskribas okazon.

Amike salutas Leo


Op 14/01/2022 om 5:01 schreef noammohr:

pj...@laposte.net

unread,
Jan 14, 2022, 7:02:04 AM1/14/22
to Leo De Cooman, la-bona...@googlegroups.com
Bona ideo Leo, fakte en : "li restas... do verŝajne li ne movas, li ne agas, tamen la priskribo klare informas, ke io okazas al li, same en via ekzemplo sen subjekto : pluvas, ankaŭ en : gravas! Estas vere ... 
Amike, Pjer. 


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
Date : ven. 14 janv. 2022 à 11:54
À : la-bona...@googlegroups.com
Objet : Re: (la bona lingvo) Re: verbo

Tirifto

unread,
Jan 14, 2022, 9:18:11 AM1/14/22
to la-bona...@googlegroups.com
On Fri, 14 Jan 2022 13:02:01 +0100
"'pj...@laposte.net' via la bona lingvo"
<la-bona...@googlegroups.com> wrote:

> Bona ideo Leo, fakte en : "li restas... do ver__ajne li ne movas, li
> ne agas, tamen la priskribo klare informas, ke io okazas al li, same
> en via ekzemplo sen subjekto : pluvas, anka__ en : gravas! Estas
> vere ...__ Amike, Pjer.__

Mi konsentas; al mi »okazovorto« ŝajnas tute bona. Eble ni eĉ povus
mallongigi al »okazvorto«? (Mi ne certas, kiom facile aliuloj povas
ĝin elparoli.)

Ĉion bonan
// Tirifto

> -------- Message original --------
> De__: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
> Date__: ven. 14 janv. 2022 __ 11:54
> ____: la-bona...@googlegroups.com
> Objet__: Re: (la bona lingvo) Re: verbo
> __is nun mi nur legis la mesa__ojn pri __i tiu temo, ne reagis.
> > Mi volas nur diri, ke ni en la nederlanda __iam uzis la vorton
> > "werkwoord" (la__vorte "labor-vorto", sed "ag-vorto" __ajnas al mi
> > jam pli ta__ga ol "labor-vorto")
> >
> > Nun mi scivolas, __u "okaz-o-vorto" ne ta__gus por "ag- kaj stato
> > vorto"? ekzemple en la frazo "Pluvas" la verbo diras, ke io okazas.
> > En "Li estas malsana", la verbo priskribas, kio okazas pri Kruko.
> > E__ en "Kruko ku__as en la lito", la verbo priskribas okazon.
> >
> > Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 14, 2022, 10:13:16 AM1/14/22
to 'pjer@laposte.net' via la bona lingvo
Oni jam scias ke en Esperanto estas du modeloj de verboj:
- la agverboj
- kaj la statoverboj.
Sed la ĉefa rolo estas tiu de la agverboj
JoKo.IT

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2022, 3:42:56 PM1/15/22
to °listo 'lbl'
  • prezenco 现在时 nun-tempo, nuna tempo
  • preterito 过去式 pasintec-tempo, ataŭa tempo
  • futuro 将来时 estontec-tempo, posta tempo
Ĉu estas aliaj proponoj?

amike

renato

pj...@laposte.net

unread,
Jan 15, 2022, 4:03:34 PM1/15/22
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Ĉu utilus precizigi, ke oni uzas presencon ankaŭ por la ĉiam tempo, senpreciziga tempo? Ekz. Laŭ la universala deklaro de la homrajtoj :  la homoj est'as liberaj kaj egalaj.... eĉ se en la nuna tempo (krizo)  tio ne estas vere konstatebla! 
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>
Date : sam. 15 janv. 2022 à 21:42
À : °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) tempoj de la verbo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Tirifto

unread,
Jan 15, 2022, 5:22:20 PM1/15/22
to la-bona...@googlegroups.com
On Sat, 15 Jan 2022 20:42:39 +0000
Renato Corsetti <ren...@esperanto.org> wrote:

> - prezenco 现在时 nun-tempo, nuna tempo
> - preterito 过去式 pasintec-tempo, ataŭa tempo
> - futuro 将来时 estontec-tempo, posta tempo
>
> Ĉu estas aliaj proponoj?

Mi ne memoras, ĉu ili formale proponiĝis ĉi tie, sed mi ja
kutime preferas ĉi tiujn nomojn:

• as-tempo
• is-tempo
• os-tempo

> amike
>
> renato

Samtiel
// Tirifto

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2022, 7:40:29 AM1/16/22
to la-bona...@googlegroups.com
Tirifto:

>    - prezenco 现在时 nun-tempo, nuna tempo
>    - preterito 过去式 pasintec-tempo, ataŭa tempo
>    - futuro 将来时 estontec-tempo, posta tempo
>
> Ĉu estas aliaj proponoj?

Mi ne memoras, ĉu ili formale proponiĝis ĉi tie, sed mi ja
kutime preferas ĉi tiujn nomojn:

 • as-tempo
 • is-tempo
 • os-tempo

En ordo, ni konsideru ankaŭ ilin kaj estas provoj ankaŭ pri inta, anta kaj onta tempoj.

Amike

Renato

noammohr

unread,
Jan 16, 2022, 7:57:28 AM1/16/22
to la bona lingvo
Jes, mi repetu mian proponon de la komenca retmesaĝo:

  • prezenco ~ as-vorto, as-tempo, estanta tempo
  • preterito ~ is-vorto, is-tempo, estinta tempo
  • futur·o ~ os-vorto, os·tempo, estonta tempo

noammohr

unread,
Jan 16, 2022, 10:19:02 PM1/16/22
to la bona lingvo
Mi ankaŭ taksas "okazvorto"-n taŭga. Sed se oni aldonas intervokalon, eble "okazivorto" eĉ pli taŭgas ol "okazovorto".

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2022, 4:25:34 PM1/17/22
to °listo 'lbl'
Noam skribis:
akuzativo 宾格 gast-kazo
  • nominativo 
    • ĉine 主格 gastigant-kazo, 对格 al-kazo, 受格 ricev/akcept-kazo
    • japane 対格 kontraŭ-kazo
  • subjekto 主语 gastigant-lingv(aĵ)o
  • objekto 
    • ĉine 宾语 gast-lingv(aĵ)o aŭ 受詞 ricev/akcept-vorto
    • japane 目的語 cel-lingv(aĵ)o

mi ne bone komprenas, kiu estas la ĉina ideo malantaŭ la figura uzo de gast-kaj gastigant-

pli facile mi komprenas 

akuzativo = ricev-vorto, celvorto, laŭ la japana,

pri nominativo mi simple dirus baza vorto.

amike

renato

noammohr

unread,
Jan 18, 2022, 12:56:53 AM1/18/22
to la bona lingvo
Kvankam ŝajne ne sekvinda, mi povas klarigi pri la ĉina uzo de gast- kaj gastigant-. Tiuj vortoj en la ĉina havas pli larĝan sencon ol en Esperanto. Ekzemple, gastiganto povas signifi posedanto de vendejo ("komercisto"), aŭ povas referenci Dion ("Sinjoro"), kaj ĝenerale indikas mastron kaj ĉefecon. Simile, gasto povas signifi "vizitanto" aŭ "kliento". Tiuj larĝajn sencoj eble devenas de historio en kiu hoteloj ankaŭ estis manĝejoj kaj drinkejoj (nune oni plej ofte nomas hotelojn "drinkejoj" eĉ se ili ne havas drinkaĵojn). Oni ankaŭ vidas tiun parton en gastigant-vida/gast-vida, t.e. subjektiva/objektiva; la unua estas la vidpunkto de tiu kiu loĝas en la domo, la dua estas la vidpunkto de eksteraj vizitantoj.

Do, oni povas pripensi subjekton "ĉefa vorto" aŭ "posedanta vorto", kaj pripensi la akuzativon "klienta vorto" ĉar en la ĉina, tiuj du vortoj estas malaj aŭ komplementaj. Kaj el tio, nominativo estas "subjekta kazo", kaj akuzativo estas "objekta kazo".

Pri subjekto kaj objekto, alia eblo estas uzi participon kiel eble "farantaĵo" kaj "farataĵo". Sed mi havas neniun problemon pri "cel-vorto". Ĝi eble pli taŭgas en la senco de direkto "ien en la skatolon".

Fine, mi rimarku ke subjekto kaj objekto ne devas esti vortojn, ili povas esti frazojn aŭ verbojn, kiel "Ludi kun leonoj estas danĝere" aŭ "Mi taksas danĝere ludi kun leonoj", do ni estu zorgeme nomante ĉiujn ĉi XXX-vorto.

pj...@laposte.net

unread,
Jan 18, 2022, 3:48:03 AM1/18/22
to la-bona...@googlegroups.com, noammohr
Jes Noammohr, eĉ antaŭ legi tiun lastan mesaĝon, kiu iom klarigos mian ideon, mi deziris proponi:
Ĉar en Eo (far)ant'o havas tre ĝeneralan sencon, kiel gastiganto en la ĉina
Substantivo : (far)ant'vort'o
Objekto         : (far)at'vort'o
Nominativo  : (far)ant'kaz'o
Akuzativo     : (far)at'kaz'o
Eĉ far' estas ne deviga laŭ mi. 
Rimarko, (la elekto de Z. pri la participoj : ant/at, int/it..., kvankam iu komentinto de la Fundamento opiniis, ke estus pli bone ordigi male : at/ant, it...) estas tute logika : en iu frazo n estas entenata en la subjekto mem kaj objekto ricevas ĝin pro la faro de la subjekto. 
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : noammohr <noam...@gmail.com>
Date : mar. 18 janv. 2022 à 06:56
À : la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) Re: nominativo kaj akuzstivo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2022, 7:48:02 AM1/18/22
to la-bona...@googlegroups.com, noammohr
dankon, pjer! nun ni havas plurajn proponojn por nominativo/akuzativo:

nominativo: baza vorto, faranto-kazo, anto-kazo, ĉine 主格 gastigant-kazo, 对格 al-kazo, 受格 ricev/akcept-kazo, japane 対格 kontraŭ-kazo
akuzativo: ricev-vorto, celvorto, laŭ la japana, farat-kazo, at-kazo

ni povas elekti.

amike

renato

noammohr

unread,
Mar 8, 2026, 12:09:11 AM (12 days ago) Mar 8
to la bona lingvo
Ni nun havas:
  • adverbo ~ evorto
Sed iuj plendas, ke vortoj kiel "hodiaŭ", "tiel", kaj "jam" ne estas e-vortoj. PMEG nomas ilin "e-(vort)ecaj vortetoj". (Mi mem ne komprenas, kial "ankoraŭ" estas "vorteto" kaj ne vorto.) 

Ĉu ni aldonu la simpligon "e-(vort)ecaj vortoj"?

Tiu ankaŭ nomas vortojn kiel "tiu" "a-vorteca vorteto", do ne povas simile aldoni al "adjektivo ~ avorto, ecovorto" la simpligon "a-(vort)eca vort(et)o"

On Wednesday, January 12, 2022 at 4:48:21 AM UTC-5 Pjer wrote:
Eble tiuokaze sub la formo verb'akcesor'o por adverbo, ĉu ne? 
Amike, Pjer. 


Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Renato Corsetti <ren...@esperanto.org>

Date : mer. 12 janv. 2022 à 10:24
À : la-bona...@googlegroups.com
Cc : noammohr <noam...@gmail.com>
Objet : Re: Re : (la bona lingvo) Re: adverbo
tamen, ŝajnas al mi, ke kiel-vorto bone funkcius. mi forgesis mencii la ĉinan akcesor-vorto, kiu eble en la formo aldon-vorto estus uzebla.
amike
renato

El mié, 12 ene 2022 a la(s) 08:27, 'pj...@laposte.net' via la bona lingvo (la-bona...@googlegroups.com) escribió:
Jes ja, tio estas la plej bona difino. Fakte via antaŭa propono: kiel-vorto ne taŭgas, necesus precizigi : ie, iel, ien, iam-vorto
Amike, Pjer

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : noammohr <noam...@gmail.com>
Date : mer. 12 janv. 2022 à 07:31

À : la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) Re: adverbo
Alia eblo: 
  • adverbo = verb-priskriba vorto
  • adjektivo = substantiv-priskriba vorto

On Wednesday, January 12, 2022 at 12:21:58 PM UTC+8 noammohr wrote:
Eblo: adverbo -> kiel-vorto, adjektivo -> kia-vorto, substantivo -> kio-vorto
On Wednesday, January 12, 2022 at 5:04:22 AM UTC+8 renato corsetti wrote:
adverbo estas Fundamenta radiko kaj ĝi restu netuŝita dum a ĉielo estos supre kaj la tero malsupre, sed por miaj ĉinaj lernantoj, se mi volas facilan samsignifaĵon, kion mi uzu.
- e-vorto/e-eca vorto
adjekto/adjekta vorto
- maniero-vorto [ĝi indikas la manieron en kiu oni faras ion aŭ la rimedon, aŭ la lokon]
kion vi preferas?

amike

renato
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Mar 9, 2026, 9:03:29 AM (11 days ago) Mar 9
to la-bona...@googlegroups.com

La afero iĝas eĉ pli malsimpla, kiam oni legas en PIV 2020, ke "ne" estas partikulo (kia ulo?), "jes" estas morfemo (kia emo?).... Mi ankaŭ rimarkis, ke la vortaristoj laboras super tiu problemo en test.PIV

Cetere la propono "e-(vort)ecaj vortoj" plaĉas al mi.

Amike salutas Leo


Op 8/03/2026 om 06:09 schreef noammohr:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages