Vortaro por vi.

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2009, 1:26:47 PM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj amikoj,
mi metis mian programeton por traserĉi la kapvortojn de PIV (ambaŭ: la malnova kaj la nova PIV) en mian retejon
La programo funkcios nur sub la mastruma sistemo WINDOWS (ĉe mi Windows XP, sed verŝajne ankaŭ sub aliaj versioj de Windows).
Elŝutu ĝin de tie. Post malzipo vi vidos dosierujon (eble du), en kiu estas du dosieroj:
1. esp-nl-UTF8.txt , kiu enhavas la datumojn: kapvortojn, vinjetojn, la tradukojn en la nederlandan, kaj kelkajn kromajn detalojn, kiujn mi ja poste klarigos.
2. la traserĉa programo mem: Kapvortaro_por_interreto.exe
 
Mi havas la programon en mia komputilo ĉiam alirebla. Kiam mi ekzemple dubas, ĉu verbo estas transitiva, mi rulas la programon, tajpas almenaŭ la komencliterojn en la tekstujeton maldekstre malsupre kaj klakas sur "vortkomenco". Laŭ la vinjetoj mi vidas TR = transitiva, NTR = netransitiva.
Alia ekzemplo: se mi volas scii, kiuj kapvortoj enhavas "log", mi enigas "log" en la tekstujon kaj klakas sur "vortero".
Se mi serĉas vorton, kies nederlandan tradukon mi scias, mi enigas parton de la nederlanda vorto kaj klakas sur "en traduko"... Kompreneble, se mi enigas la nederlandan vorton por "malbona", la komputilo ne trovos ĝin, ĉar enestas nur kapvortoj. La uzanto estas supozata scipovi Esperanton.
Antaŭ multaj jaroj mi faris pli kompletan programon per Visual Basic, sed neniam sukcesis transsendi ĝin al aliaj personoj.
Por plej multaj celoj tiu ĉi pli simpla programeto farita per REALbasic sufiĉas.
Substrekitaj vortoj estas oficialaj (fundamentaj aŭ oficialigitaj) la numero de la oficialiga aldono estas inter la vinjetoj.
Kunmetoj troviĝas post la vinjetoj.
Se vi deziras ŝanĝi la datumojn (ekzemple anstataŭi la nederlandan), vi simple malfermu la tekstan dosieron kaj ŝanĝu la vorton, SED LASU LA LEGOSIGNOJN KAJ SPECIALAJN SIGNOJN, kia @.
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages