'geografio' estas fundamenta kaj tial ne povas esti malrekomendita. 'geografo' estas oficialigita en la sepa OA. Ĝi povas esti malrekomendita surbaze de la diagnozo, ke la AdE malprave oficialigis ĝin. Oni konsilas anstataŭigi ĝin per terpriskribisto. Laŭ mi ne estas logike forlasi la eblon geografiisto. Johan 13:00, 21. Okt 2010 (UTC)
En SSV estas skribita grejso --> sabloŝtonaro. En la-bona-lingvo mi ne trovis diskuton. Lau PIV ĝi havas tri signifojn. Lau mia kompreno tio, kion ghi priskribas per sablopetro, sabloŝtono estas malmola, kohera, eble mi diru: ŝtonaĵo (kvankam 'petro' ankau povas esti nafto au - vulkana - gaso, almenau lau PIV). Ŝtonaro ne tre plaĉas al mi. Aliaj lau-PIVaj signifoj estas: ceramikaĵo el grejso, ekzemple grejsa kahelo, la tria: grejsa artajho. Mi pensas, ke ne oportunas diri (logike lau SSV): sabloŝtonara artajho, sabloŝtonara kahelo char a) temas pri pli-malpli faka lingvo b) persono kiu achetas ekz. grejsajn kahelojn ne necese scias (bezonas scii), ke tiu materialo estas el sabloŝtonoj. Tial mi proponas: grejso 1. (ŝtonaĵo) = sabloŝtonaĵo 2. (produkto el sabloŝtonaĵo) --> grejsa (artaĵo/kahelo/.......) Johan 14:30, 21. Okt 2010 (UTC)
Ĉar oni parolas pri trudherbo, mi konkludas, ke herbo estas sufiche ghenerala familio de kreskaĵoj. Mia gazono, pardonu: razeno estas herbotapiŝo, sed tiu herbo estas greso (nederlandlingve: gras) kaj entenas nur du aŭ eble tri specojn de herbo, kiuj ĉiuj nomatas en mia lingvo 'gras', almenau ne tritiko, terpomo, absinto, bazilio, kalendulo aŭ plantago (kiujn PIV mencias kiel herboj). Nur la dua signifo de 'herbo' en PIV estas 'greso'. Mallonge mi ne ŝatas nomi mian razenon laŭ la ordo (?) de herboj, sed laŭ la familio de gresoj. Mi petas novan diskutadon pri tio. Johan 14:40, 21. Okt 2010 (UTC)
La-bona-lingvo metis ĝemelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo. 'bourbo' al mi estas stranga esprimo. Ĉar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo, sed lasis ambaŭ pro seksa ne-neŭtraleco, mi metis 'gefraturbo'.
Tiu vorto estas referencata en la difino de gento. Kiel difini ĝin ? Fremda vorto ?
Sub tiu vorto staras glisilo. Ĉu la alternativo donita estas taŭga ?
La traduko de goldeno, kiel donita en SSV ne povas esti serioza propono. Mi proponas anstataŭe 'ora bongustulo', sed de mia edzino mi lernis, ke en la serba/makedona oni rigardas delicious kiel pure propra nomo: Златен Делишес (zlaten delišes). Do alia ebleco estus esperantigo al deliŝo, do 'ora deliŝo'. Ĉu ne 'deliŝo' estas 'fremda vorto' (regulo 15a) ? Fakte ankaŭ 'goldeno' estas rezulto de esperantigo, sed mi alte preferas la esperantigon 'deliŝo' (sama akcentsilabo) ol 'goldeno' (alia akcentsilabo).
Besta dorso ? La difino donita estas malantaŭa parto de besta dorso. Besta postdorso ?
La-bona-lingvo donas kiel alternativon de 'gamo' kaj tonaro kaj toneraro. 'Tonaro' mi bone komprenas, toneraro ne. Vidu tono. ? 09:30, 11. Nov 2010 (UTC)
La-bona-lingvo donas grimp·o·fram·o → grimp·o·stang·o·j, sed ĉe framo la
rekomendo ne estas klara:
fram·o [9oa] ~→ kadr·o, kadr·ec·a trab·ar·o.
ReVo donas tre oportunan distingon inter framo kaj kadro kaj ambaŭ vortoj
estas oficialaj. Mi proponas tute akcepti 'framo' (eble ĝi estas ankaŭ
internacia vorto).
Tiel oni devas akcepti ankaŭ 'grimpoframo'. Aŭ ĉu la
diskutintoj opiniis ke la celata aparato ne havasa framon, ĉar ĝia nura
konsistaĵo estas tiuj stangoj ? Bedaŭrinde mi ne trovis diskuton en
la-bona...@googlegroups.com. Por mia difino de grimpostangoj vidu stangoj. ?
10:06, 11. Nov 2010 (UTC)
----- Original Message -----From: Marcos CramerTo: Johan DerksSent: Sunday, November 14, 2010 11:56 AMSubject: Re: laborado pri g-
Mi finis, espereble en kontentiga maniero, la literon g.Vi eble kontrolu kaj mi daurigos kun gh.
Mi kontrolis malgrandan specimenon de artikoloj pri kiuj ekzistas SSV-rekomendoj, nome tiujn kiuj rilatas al la unuaj kvin SSV-linioj komenciĝantaj per "gl":
glac·o → spegul·vitr·o
glac·o·viŝ·il·o → vitr·o·viŝ·il·o
glace·a → bril·polur·it·a
glaĉer·o → glaci·river·o
glatis·o → glaci·o, glaci·tavol·o
Plene kontenta mi nur estis pri via traktado de "glaĉero" kaj "glacoviŝilo". Rilate al la aliaj tri, mi faris kelkajn redaktojn, kiujn vi povas vidi ĉe la listo de lastaj ŝanĝoj: vortaro.wikkii.com/vikio/index.php?title=Speciala:RecentChanges
Precipe temas pri mia antaŭa rekomendo, ke malrekomendatan vorton ni ne difinu ĉe tiu vorto mem, sed ĉe la alternativo, al kiu ni plusendas. Se vi ne tute certas kion mi intencas per ĉi tiu rekomendo, vi povas ankoraŭfoje demandi min pri la necertaĵoj, por ke mi povu plene klarigi la aferon.
Ĉar en ĉi tiu hazarde elektita specimeno esti ankoraŭ pluraj tiaj plibonigindaĵoj, mi supozas ke estas ankoraŭ multaj pli en la resto de la litero G. Vi kompreneble povas jam komenci ankaŭ la literon Ĝ, sed mi certe tre ĝojus se vi ankoraŭ provus plibonigi la literon G en tia maniero, kiel indikas miaj ĵusaj redaktoj kaj la ĉi-supre menciita rekomendo.
Amike,
Marcos
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
----- Original Message -----From: Renato CorsettiCc: Johan Derks ; Marcos CramerSent: Sunday, November 14, 2010 3:48 PMSubject: (la bona lingvo) laborado pri g-Johan plusendis al ĉi tiu listo mesaĝon interŝanĝatan kun Marcos rilate al la revizio de la litero "g" de la vortaro de Marcos.
Mi rimarkas, ke en ĝi estas pluraj kritikoj al linioj en niaj listoj. Mi reemfazas, ke ĉe ni la diskuto neniam estas komplete fermita, kaj ĉiam povas esti remalfermita. Oni faru tion per mesaĝo pri unuopa linio.
amike
Renato-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Johan:
Ø Ni bezonas restrukturigon de la kunordigado inter la-bona-lingvo kaj Bonlingva Vortaro.
Se mi bone komprenas, vi volas ke ni rediskutu pri la vortoj en la listo en http://vortaro.wikkii.com/vikio/index.php?title=Vortaro:Problemoj_kun_la_rekomendoj_de_SSV .
Se estas tiel, bonvolu sendi ilin unuope (unu mesaĝo-unu vorto) al ĉi tiu listo. Marcos mem en la fino decidos, kion meti en la vortaron.
Amike
Renato
Ne estas nur tio.
Mi opinias, ke la instrukcioj de "Komenca labormetodo" estu shanghitaj.
Ili estas ne-kompletaj kaj Problemoj kun la rekomendoj de SSV malaperu, por
ke ne ekestu longa vico de ne-solvitaj problemoj.
Tio havas la avantaghon, ke la laborado super Bonlingva Vortaro povas pli
kontentigi la laboranton, char shli ricevas konfirmon au kritikon.
Samtempe la laborantoj en la-bona-lingvo estas daure rememorigataj ke
precizeco pri la 'fina' linio estas grava por ebligi taugan laboron al la
'vortaristo'.
Mi pretas mem verki novan version de Problemoj kun la rekomendoj de SSV, se
Marcos akceptas. Post tio mi reprenu la laboradon en Bonlingva Vortaro.
Amike,
Johan