duet-o (1o) verko, duo (ludantaro)
tercet-o (1o) verko kaj ludantaro
kvartet-o (z) verko kaj ludantaro
Mi ŝatus aldoni:
tercet-o = tri-tet-o
Ankaŭ la rekomendo povus esti tri-et-o, laŭ la modelo de du-et-o.
Iel ajn, estus bona proponi sugestojn por ke tio iĝu iom pli regula.
Kaj -tet- jam aperas por nombroj pli altaj. Mi ne scias ĉu kuraĝi ankaŭ
proponi:
duet-o = du-tet-o
Amike, Eduardo.
> duet-o = du-tet-o
Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:
duopo = duo da kunaj ludantoj/kantantoj
duopajho = verko por duopo
triopo = trio da kunaj ludantoj/kantantoj
triopajho = verko por triopo
k.t.p.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:
>
> duopo = duo da kunaj ludantoj/kantantoj
> duopajho = verko por duopo
Aa, tio ankaŭ estas bona, tio ek akceptus unuopo kaj unuopaĵo kaj
unuopisto (anstataŭ solisto).
Sed kredeble mi ne estas tiom ĝisosta :), nur ĝenis min ke "du" estas
rekonebla en dueto, kaj "kvar" en kvarteto, sed (diskuteble) ne "tri" en
terceto.
> triopo = trio da kunaj ludantoj/kantantoj
> triopajho = verko por triopo
>
> k.t.p.
Bertilo, ĉu vi tion sugestas por la listo de vortoj? Forgesu mian
proponon do, tiu estas pli aŭdaca, ĝisosta.
Eble la aĵ oni povus anstataŭigi per alia radiko, iom pli muzika (sed mi
ne scias kiu, eble kompon-aĵ.
Amike, Eduardo.
tercet-o = tri-op-o, tri-op-kompon-aĵ-o (aŭ komponaĵo por triopo)
Se oni tion akceptas, verŝajne duo, dueto kaj kvarteto sekvus.
du-o = du-op-kompon-aĵ-o
duet-o = duop-o
kvartet-o = kvar-op-o, kvar-op-kompon-aĵ-o (aŭ komponaĵo por kvaropo)
Amike, Eduardo.
Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:
Cxe-okaze: la tripersona organiza komitato de la tria universala kongreso
nomigxis "la Trio por la Tria":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Trio_por_la_Tria
samkiel tiu de la kvara UK nomigxis "la Kvaro por la Kvara":
http://esperantio.narod.ru/lingve/zajxoj/parolo4.htm (en tiu okazo la
esprimo farigxis zamenhofa, cxar gxi estis uzita dum la festparolado, cetere
tre interesa kaj grandparte aktuala).
Amike
Antonio De Salvo
Ĉu esence vi deziras ke post la vortoj: du-op-o, tri-op-o kaj kvar-op-o estu la variaĵoj du-o, tri-o kaj kvar-o?"la Trio por la Tria": "la Kvaro por la Kvara":
Antonio:
>"la Trio por la Tria":
>"la Kvaro por la Kvara":
Renato:
>Ĉu esence vi deziras ke post la vortoj: du-op-o, tri-op-o kaj kvar-op-o estu la variaĵoj du-o, tri-o kaj kvar-o?
Mi simple atentigis pri tiu ebleco (Guglo listigas preskaux dek mil esperantlingvajn pagxojn kun “kvaro”; kaj versxajne tre pli multe da ili oni trovus cxe “trio”, ekde la zamenhofa proverbo “trio placxas al Dio”), sed mi nenion postulas; faru laux via bontrovo.
Persone, mi uzas duopo, triopo, kvaropo, kvinopo ktp (interkrampe: “kvinopo” estas ankaux aro el 5 galaksioj).
Gxis
Antonio
Bone, mi aldonas ilin.Mi simple atentigis pri tiu ebleco. . .
Ni havas liniojn:
do ankaŭ:
duteto ~ duopo, duo, (pri verko:) duopaĵo
triteto ~ triopo, trio, (pri verko:) triopaĵo
kvinteto ~ kvinopo, kvino, (pri verko:) kvinopaĵo
sesteto ~ sesopo, seso, (pri verko:) sesopaĵo
septeto [2oa] ~ sepopo, sepo, (pri verko:) sepopaĵo
okteto ~ okopo, oko, okopaĵo
(Mi ne scias kial nur "septeto" estas oficiala.)