holdingo (PIV)

3 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 2, 2012, 9:09:19 AM4/2/12
to ED-LBLdiskutlisto
> financa kompanio, plurnacia financentrepreno

ĉu? J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 9:46:18 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

> financa kompanio, plurnacia financentrepreno

ĉu?
Mi dirus "financa kompanio", ĉar estas ankaŭ multaj financaj kompanioj apartenantaj nur al unu lando.

Amike

Renato 


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Apr 2, 2012, 10:27:02 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ne.
Holdingo estas ja financa kompanio, sed tio ne suficxas por klarigi pri kio temas; fakte, holdingo (kvazaux patrina kompanio) havas la specifan rolon regi aliajn (ne financajn, sed operacajn) kompaniojn.
Krome, holdingo ne necese estas plurnacia (eble Rinaldo misas kun "multinazionale").
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: lunedì 2 aprile 2012 15:09
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) holdingo (PIV)

> financa kompanio, plurnacia financentrepreno

ĉu? J-K Rinaldo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2012, 11:35:39 AM4/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>   Holdingo estas ja financa kompanio, sed tio ne suficxas por klarigi pri kio temas; fakte, holdingo (kvazaux patrina kompanio) havas la specifan rolon regi aliajn (ne financajn, sed operacajn) kompaniojn.
Ĉu "reg-kompanio"?

Amike

Renato


J-K Rinaldo

unread,
Apr 2, 2012, 11:45:26 AM4/2/12
to la bona lingvo
On 2 Apr, 16:27, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it> wrote:
> ... fakte, holdingo (kvazaux patrina kompanio) havas la specifan rolon
> regi aliajn (ne financajn, sed operacajn) kompaniojn.

financ-rega/-kontrola kompanio

Tamen la priskriba BL-vojo foje maltaŭgas pro la ĉiam pli komplika
vivo de la nuntempo... oni imagu ja en scienc-teknikaj kampoj!
Kaj, pene trovinte la solvon, eĉ pli pene estas kompreni fare de kiuj
legas.
J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Apr 3, 2012, 4:00:48 AM4/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana ekzistas apud la duon-anglismo "Holding-Gesellschaft"
ankaŭ la samsenca esprimo "Dachgesellschaft", laŭvorte
"tegmentsocieto". Tio laŭ mi estas sufiĉe bona metaforo. Surbaze de
ĝi, mi proponas la Esperantigon "tegmenta firmao". Eble anstataŭe pli
taŭgus "tegmenta kompanio"; mi ne sufiĉe fakas pri la afero por juĝi
pri la diferenco inter tiuj du eblaj alternativoj. Kion opinias la
aliaj?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 3, 2012, 6:06:54 AM4/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos

:  "tegmenta firmao". Eble anstataŭe pli taŭgus "tegmenta kompanio"; mi ne sufiĉe fakas pri la afero por juĝi pri la diferenco inter tiuj du eblaj alternativoj. Kion opinias la aliaj?

Mi nur rigardis en PIV kaj mia imprso estas ke "kompanio" estas duoblaĵo de "firmao" pli plaĉe sona al okcidentaj oreloj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages