(la bona lingvo) rezultoj el www.esp-evoluo.org

31 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 26, 2012, 6:18:44 AM6/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
 
Jen la lasta listo de vortoj kiuj komencighas je a, kiujn mi esploris per www.esp-evoluo.org en la lastaj semajnoj.
 
Mi konsilas al la legantoj trarigardi la gradojn de internacieco.
 
Antauaj listoj de rezultoj de la mezurado de gradoj de internacieco estis
je lundo, la 26an de marto, merkredo la 25an de aprilo, mardo, la 22an de majo kaj vendredo, la 15an de junio.
 
Temas pri la vortoj inter ascendi kaj avio en Simplaj Samsignifaj Vortoj.
 
Tiuj kiuj shatas havi la kompletan listonde vortoj je a (lau individuaj lingvoj: "raporto pri SSV-vortoj je -a (majo 2012a)", 13,2 MB)
au pli koncizan liston ("abandoni - avio.doc", 430 kb), skribu al mi.
 
Chi-sube mi mencias el ili nur tiujn kiuj estas malrekomendataj sed plenumas la kondichon,
ke minimume ses el ok "gravaj civilizitaj Europaj lingvoj" (lau la ideo de Zamenhof fine de la 19a jarcento:
angla, germana, pola, rusa, franca, hispana, itala, portugala)
enhavas ghin en simila formo.
 

asimil·i [2oa]~ en·sorb·i, en·pren·i, al·propr·ig·i, mal·fremd·ig·i, igi laŭa, intern·ig·i, unu·ec·ig·i, simil·ig·i

asteroid·o → planed·et·o

astrolog·o ~ stel·diven·ist·o, stel·aŭgur·ist·o, astr·o·diven·ist·o
astrologi·o ~ stel·diven·o, stel·aŭgur·ad·o, astr·o·diven·ad·o

astronaŭt·o ~ kosm·o·vojaĝ·ist·o

astronaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·ad·o; kosm·o·vojaĝ·scienc·o

astronom·o [1oa] → astr·o·scienc·ist·o
astronomi·o [1oa] → astr·o·scienc·o

ateism·o [2oa] ~ sen·di·ism·o, di·ne·ism·o

ateist·o [3oa] ~ ne·kred·ant·o, di·ne·ant·o, sen·di·ul·o

atelier·o → labor·grup·o, man·labor·ej·o
ateljer·o → labor·grup·o, man·labor·ej·o

atlas·o [8oa] ~ (en la signifo de maparo) map·ar·o;
atrakci·o → al·log·aĵ·o

atraktiv·a → al·log·a

aŭgust·o [fun] ~ la 8·a monato

aŭrikl·o → orel·konk·o

aŭspici·o [zam] → sub·ten·o

aŭtarki·o → politik·a sen·depend·ec·o, mem·reg·ad·o

aŭtentik·a [1oa]~ ver·a, ver·ec·a, ver·aĵ·a

aŭtist·o (en la senco de persono aŭtisma) → aŭtism·ul·o, mem·centr·ul·o, en·ferm·ul·o

aŭtodidakt·e [zam]→ mem·lern·e, mem·instru·e
aŭtodidakt·o [zam] → mem·instru·it·o, mem·lern·ant·o

aŭtokrat·o [2oa] ~ sol·reg·ist·o, sol·reg·ant·o

aŭtokrati·o [3oa] ~ sol·reg·o, sol·reg·ad·o, sol·reg·ec·o

aŭtokton·o → pra·loĝ·ant·o, indiĝen·o

avan·gard·o → (en la armea signifo) antaŭ·taĉment·o, antaŭ·ir·ant·o·j; (en la artisma signifo) pionir·o

 

La moto (au devizo?) de mia prelego en Hanojo dum la kunveno de Tutmondeca Esperanto estos "arsenalo au armilejo"?

 

Johan Derks

ascendi - avio.doc

Andrea Fontana

unread,
Jun 26, 2012, 8:13:28 PM6/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan
karaj ĉiuj,
krom la fakto ke mi neniam malkonsilus oficialigitajn vortojn, mi ĉiukaze atentigas ke la alineo:


ateist·o [3oa] ~ ne·kred·ant·o, di·ne·ant·o, sen·di·ul·o

estas evidente erara, ĉar nekredanto ne estas la sama koncepto kiel ateisto, sed ĝi estas aŭ pli ĝenerala koncepto (kiu inkluzivas kaj ateistojn kaj agnostikulojn) aŭ, laŭ alia konceptado de kio vere estas ateismo, ĝi povas samsignifi kiel la sola vorto agnostikulo.
Krome, sendiulo ne estas bona traduko de ateisto. Pli bonas sendiisto, ĉar temas pri subtenanto de sendiismo, ne simple pri ulo kiu malhavas dion...
Ĉiukaze ja temas pri oficialigita vorto...

Anĉjo

Il giorno martedì 26 giugno 2012 12:18:44 UTC+2, Johan Derks ha scritto:


Johan Derks

unread,
Jun 27, 2012, 2:55:55 AM6/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Andrea,
 
La vorton "ateisto" la bonlingvuloj ne malrekomendas, nek "ateismo".
En la rangolisto de europa internacieco la du vortoj havas elcenton de 93% kaj 100%.
En la rangolisto de tutmondeca internacieco 56% kaj 57% (mezurita lau virtuala akademia valoro).
 
 
Johan
 
----- Original Message -----
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 27, 2012, 7:21:29 AM6/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan (al Andrea):
La vorton "ateisto" la bonlingvuloj ne malrekomendas, nek "ateismo".
Tute prave. En la linio pri ateismo estas la signo ~, kiu estas legebla tiel: "Se vi volas pluuzi vian eŭropan esprimon, bonvolu pluuzi ĝin ĝis la morto. Sed sciu, ke vi ankaŭ povas trovi pli travideblajn esprimojn kaj pli tutmonde kompreneblaj."

Pri la "agnostikuloj" la fakto estas ke "ateistoj" en pluraj eŭropaj socioj kaŝis sin sub pli neŭtralaj vortoj: "humanistoj" en Britujo, "liberpensuloj" en Francujo, "agnostikuloj" en Italujo kaj mi ne scias pri la aliaj landoj. Do, la tuta kampo estas plena je kaptiloj.

Amike

Renato
 
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Andrea Fontana

unread,
Jun 28, 2012, 5:26:59 AM6/28/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Johah, Renato, dankon!
Mi pardonpetas pri mia forgeso pri la singeto, kiu signifas nemalrekomendo.
Bone.
Tamen mi nepre respondu al Renato.

Diras Renato:

Pri la "agnostikuloj" la fakto estas ke "ateistoj" en pluraj eŭropaj socioj kaŝis sin sub pli neŭtralaj vortoj: "humanistoj" en Britujo, "liberpensuloj" en Francujo, "agnostikuloj" en Italujo kaj mi ne scias pri la aliaj landoj. Do, la tuta kampo estas plena je kaptiloj.

Mi respondas:
tute ne, kara Renato. Tio ĉi estas problemo pri semantiko: agnostikismo tute ne estas ateismo.
Nenia misa antaŭjuĝo aŭ grava nescio pri agnostikismo povas pravigi tion, ke oni kredas aŭ kredigas ke agnostikismo estas malkuraĝa ateismo aŭ kaŝa ateismi aŭ io simila.
Malscio aŭ fiideologia trompemo ne ŝanĝas la diferencon inter signifoj de konceptoj...
Ĉiuj, kiuj bone regas la anglan, povas profiti de bona klarigo pri kio estas agnostikismo legante la bonan artikolon ĉi-rilatan en Vikipedio.
Do, mi insistas: la alineo estas fakte erara.
La vorto "nekredanto" tute ne donas la signifon de "ateisto". Ĝi tre pli bone priskribas aŭ kaj ateistojn kaj agnostikulojn kune, aŭ - laŭ alia intepreto, kiun cetere mi aprobas - ĝi priskribas nur agnostikulojn, ĉar ateistoj ja kredas ion metafizikan nepruveblan: tio estas la malesto de Dio.
La diferenco inter agnsotikismo kaj ateismo, ĉefe, rilatas la helenan koncepton " epoke' ", kiu estas aplikebla nur al agnostikismo, kaj nur " epoke' " povas iel rilati kun la elekto strikte ne kredi.

Amike
Anĉjo

Renato Corsetti

unread,
Jun 28, 2012, 6:16:37 AM6/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
|   Tio ĉi estas problemo pri semantiko: agnostikismo tute ne estas ateismo.
Nenia misa antaŭjuĝo aŭ grava nescio pri agnostikismo povas pravigi tion, ke oni kredas aŭ kredigas ke agnostikismo estas malkuraĝa ateismo aŭ kaŝa ateismi aŭ io simila.
Andrea, vi pravas, se ni diskutas pri filozofiaj konceptoj. Nun, bonvolu forgesi pri filozofio kaj provi kompreni tion, kio estas en la menso de normalaj homoj.

Niaj listoj celas samsignifajn esprimojn, kiujn normalaj homoj povas uzi. Se vi moviĝas en la islama mondo aŭ vi estas kredanto aŭ vi ne estas kredanto. Ĉu la mensoj de la katolikoj estas pli evoluintaj?

Eventuale sugestu linion por agnostik-a. Ni jam havas unu por agnosktikismo.

Andreas Kueck

unread,
Jun 29, 2012, 11:11:27 AM6/29/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Am Mittwoch, 27. Juni 2012 13:21:29 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
En la linio pri ateismo estas la signo ~, kiu estas legebla tiel: "Se vi volas pluuzi vian eŭropan esprimon, bonvolu pluuzi ĝin ĝis la morto. Sed sciu, ke vi ankaŭ povas trovi pli travideblajn esprimojn kaj pli tutmonde kompreneblaj."

Sed la rekomendataj anstatauaj esprimoj same estas Europ(lingv)aj esprimoj:

Ekzemple: "ne'kred'ant'o":

"ne": similas al la franca "ne";
"kred'": similas al la itala "credere";
"-ant'": similas al la itala participo aktiva, kiel ekzemple en "brillante";
"-o": similas al la o-finajho de multaj hispanaj, italaj kaj portugalaj substantivoj.

Temas ech pri latinidlingvaj vortetoj.

Kial oni konvinke klarigu al ekzemple chino, ke la anstatauaj esprimoj estas pli bone "tutmonde kompreneblaj", ol la same Europlingva esprimo "ateist'o"?

Estas ja ech tiel, ke "ateist'o" estas pro sia internacieco eble ech pli bone komprenebla fare de ne-latinid-lingvanoj, ol la esprimo "ne'kred'ant'o" konsistanta el latinidlingvaj vortetoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2012, 2:18:09 PM6/29/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Andreas:
>   Sed la rekomendataj anstatauaj esprimoj same estas Europ(lingv)aj esprimoj:
certe, sed la vorto estas kunmetaĵo el pli simplaj radikoj.

>  Kial oni konvinke klarigu al ekzemple chino, ke la anstatauaj esprimoj estas pli bone "tutmonde kompreneblaj", ol la same Europlingva esprimo "ateist'o"?
Ĉar li ne devas lerni novan radikon sed nur kunmetaĵon.

>   Estas ja ech tiel, ke "ateist'o" estas pro sia internacieco eble ech pli bone komprenebla fare de ne-latinid-lingvanoj, ol la esprimo "ne'kred'ant'o" konsistanta el latinidlingvaj vortetoj.
La vera internacia vorto estus "kafiro" (nekredanto el la araba), sed, kompatante eŭropanojn, mi ne proponas ĝin.

Andreas Kueck

unread,
Jun 29, 2012, 3:15:54 PM6/29/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Am Freitag, 29. Juni 2012 20:18:09 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
La vera internacia vorto estus "kafiro" (nekredanto el la araba), sed, kompatante eŭropanojn, mi ne proponas ĝin.


Interese. Chu vi au Johan povas subteni tiun aserton per la programo de http://www.esp-evoluo.org/ ?

--
Andreas Kueck 

Andreas Kueck

unread,
Jun 29, 2012, 3:31:37 PM6/29/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Am Freitag, 29. Juni 2012 20:18:09 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Ĉar li ne devas lerni novan radikon sed nur kunmetaĵon.

Do lau la bonlingvismo oni renomu "Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo" al "Nekredanta Tutmonda Esperanto-Organizo", chu ne? Alternative chiuj ne-Europlingvaj esperantistoj simple ignoru tiun organizon, por eviti devi lerni novan radikon ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2012, 4:45:06 PM6/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
>   Interese. Chu vi au Johan povas subteni tiun aserton per la programo de http://www.esp-evoluo.org/ ?
Estus bele se Johan provus esplori ĝin per sia programo. Mi defendas ĝin nur surbaze de la esenceco de la koncepto en ĉiuj islamaj landoj.

Johan Derks

unread,
Jun 30, 2012, 2:59:57 AM6/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volas atentigi, ke ekzistas du vortoj "ateismo" kaj "ateisto", kiuj ambau povas esti konsiderataj kiel sufiche (tutmondece) internaciaj,
sed lau la dua parto de la 15a regulo oni elektu unu vorton kiel la fundamentan.
Ja ate' ne estas internacia vorto. Do oni ne rajtas konsideri ambau kiel derivajhojn de 'ateo'.
Char 'ateismo' estas la pli internacia el la du (tutmondaj indikiloj: 56,8%, 39,1% kaj 36 el 51 kontrau 55,6%, 37,8% kaj 32 el 51 por 'ateisto') 
preferebla estas formi la duan el la unua: ateisto --> ateismulo.
 
Rimarkigoj:
1. La diferenco inter la du indikilserioj estas sufiche malgranda, vershajne sub la erarmargheno.
2. Mi ne scius kiel formi anstatauajhon por "ateismo" el "ateisto": ateistismo :>(
3. Mi rekomendas uzi la programon en www.esp-evoluo.org por mem kalkuli la gradojn de internacieco.
 
Amike,
 
Johan
--
raporto pri ateismo.htm
raporto pri ateisto.htm

Johan Derks

unread,
Jun 30, 2012, 3:29:55 AM6/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sekvis detale la diskuton pri nekredanto.
Mia prefero estas nekredulo, almenau se oni volas iom prezenti la malaprezan signifon de كافر. (kafir)
Tiu vorto trovighas en ok lingvoj tutmonde (el 51 lingvoj, kiuj havas minimume tri milionojn da denaskaj parolantoj kaj kiuj estas traktataj en Google Translate),
dum la virtuala akademia valoro estas 12,9%.
 
Vershajne Renato estas nekredulo (= kafiro) pri la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko.
 
Amike,
 
Johan
 
PS: Se vi kontrolas per mia programo la angla traduko de كافر donas Kaafir kaj A Kaafir, sed tio evidente estas neparva "pormanka" enmeto de la statistika programo Google Translate.
----- Original Message -----
Sent: Friday, June 29, 2012 9:15 PM
Subject: (la bona lingvo) Re: rezultoj el www.esp-evoluo.org

--
raporto pri nekredulo.htm

Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2012, 4:55:31 AM6/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Mia prefero estas nekredulo, almenau se oni volas iom prezenti la malaprezan signifon de كافر. (kafir)
En ordo. Mi aldonis la variajyon "nekredulo".

|   Vershajne Renato estas nekredulo (= kafiro) pri la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko.
Je, mi estas nekredulo je ĝi pro la multaj kontraŭ-tutmondecaj krimoj faritaj en la nomo de ĝi.

Andreas Kueck

unread,
Jun 30, 2012, 7:52:38 AM6/30/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Am Samstag, 30. Juni 2012 10:55:31 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Mi aldonis la variajyon "nekredulo".

Nu, tiam oni ja jam ne bezonas lerni "ateisto", sed oni devas lerni, kiuokaze oni esprimu ghian ideon per kiu el la latinidlingvdevenaj esprimoj "nekredanto", "nekredulo", "dineanto" kaj "sendiulo".

Kaj oni renomu "Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo" al "Nekredula Tutmonda Esperanto-Organizo". Restas tamen la demando, je kio la uloj ne kredas: Eble ne je la fina venko de Esperanto, eble ne je tio, ke iam Germanujo venkos Italujon en nokaut-matcho de granda futbalturniro ;-)
 
Je, mi estas nekredulo je ĝi pro la multaj kontraŭ-tutmondecaj krimoj faritaj en la nomo de ĝi.

Incredibile!

--
Andreas Kueck

Andrea Fontana

unread,
Jul 5, 2012, 6:33:43 PM7/5/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Kara Renato:
verdire, tio kion vi diras ne konvinkas min.
Mi ne vidas kie estas la problemo, trovi esprimojn kunmetismajn (aŭ, se vi prefeas, bonligvismajn), kiuj klare distigu tion, kio estas tute klare distingita de la (cetere oficialaj) vortoj "ateisto" kaj "agnostikulo".
Al mi tre plaĉas la ideo trovi kunmetismajn esprimojn por filozofiaj konceptoj, eĉ ne nur por plitutmondigi la lingvouzon, sed ankaŭ ĉar tiel eblas pli ekspluati la signifkonstruajn eblecojn de la lingvo (pensu pri kio faris la germanaj filozofoj, danke al la - por tiel diri - "kunmetado" ebligata de la germana lingvo...).

Tion dirinte, mi vere ege malkonsilus uzi kunmetismajn anstataŭaĵojn de "ateisto" kaj "agnostikulo" (kiuj estas tre precizaj filozofiaj vortoj), per fuŝaj kunmetaĵoj.
Tio ne estus bonligvismo: la pretendate bonlingvaj esprimoj fuŝus la signifojn de la vortoj anstataŭataj, do temus verdire pri mal-bonlingvismo... Kaj por ĉia serioza uzo de la konceptoj filozofiaj (kiel "agnostikulo" kaj "ateisto") iĝus tre malkonsilinde uzi tiajn fuŝajn anstataŭaĵojn...

Vidu, ŝajnas al mi tute senbaza via aserto:


"bonvolu forgesi pri filozofio kaj provi kompreni tion, kio estas en la menso de normalaj homoj.
Niaj listoj celas samsignifajn esprimojn, kiujn normalaj homoj povas uzi. Se vi moviĝas en la islama mondo aŭ vi estas kredanto aŭ vi ne estas kredanto. Ĉu la mensoj de la katolikoj estas pli evoluintaj?"

Via aserto estas senbaza, ĉar tute ne havas sencon ke la "homo de la strato", aŭ islamano kies kulturo estas tute alia ol tiu okcidenta, pretendu uzi vorton kiu anstataŭigu la vorton "ateisto" (aŭ "agnostikulo"). Fakte, se li aŭ ŝi tute malscias kio estas "agnostikulo" aŭ "agnostikisto", kial ajn li devus uzi nian liston de sugestataj astataŭaĵoj?
Tio estus tute malracie.

Se islamano, aŭ homo de la strato, volas uzi "nekredanto", kaj en lia/ŝia menso tio estas la samo ol "sendiulo" aŭ "kredanto en la malesto de dio", li nepre uzu tiajn esprimojn. Tia homo tute ne necesas scii kiaj anstataŭaĵoj oni uzu por "ateisto" aŭ "agnostikulo", ĉar li/ŝi ne scias kio estas angostikulo aŭ ateisto...

La ununura senco proponi anstataŭaĵoj bonlingvismaj al "malfacilaj" aŭ grekdevenaj vortoj estas, ke homoj kiuj scias kion signifas tiaj vortoj, trovu alternativojn pli kunmetismajn, di pli komprebeblaj eĉ por ne eŭropkulturanoj. Sed la "tradukoj" nepre devas esti minimume bonaj kaj ĝustaj, alia la tuto iĝas granda fuŝo, kaj la risko estas konvinki ke ne eblas uzi kunmetismajn vortojn por preciza kaj scienca uzo.

Tute male mi, ekzemple, kiu sufiĉe spertas pri "ontologio" (estostudado), konvinkiĝis ke en mia kampo la kunmetismaj alternativoj ebligus multe pli da klareco en la filozofia penso, ĉar ekzemple la a-vorto "ontologia" (kiu, cetere, mi taksas ĉiukaze tute bona 15-regule), estus tradukata per pli ol nur unu kunmetisma vorto (foje per la vorto "estas", foje per la vorto "estostuda", foje per aliaj kunmetaĵoj), kaj tio ja vere estus uzo inteligenta de kunmetaĵoj, ĉar tio aldonus eĉ pli da klareco.

Via rezonado, male, enkondukas konfuzon signifan.
Mi kredas ke nepre, se ni vere kuraĝas proponi altertativojn kunmetismajn al vortoj/konceptoj tre specife ligitaj al apartaj kulturoj (ekzemple, rilate al azia kulturo, la vortoj: "karmo", "buddhao", "tao", "ahimso", "jingo" kaj "jango"), la anstataŭaĵoj devus esti plejeble precizaj.
Alie, estas preferinde uzi 15-regulajn aŭ oficialigitajn vortojn.
(Ekzemple, mi multe pensis ĉu eblas anstataŭigi la vorton "filozofio" per vorto kunmetisma pli tutmonde komprenebla, sed ĝis nun mi konvinkiĝis ke malestas trafajn anstataŭigojn por komprenigi al neokcidentanoj, per kumetaĵo, kio estas "filozofio" (la kocepto okcidenta, rekte ligita al tiu grekdevena vorto...).

Amike
Anĉjo.

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2012, 4:57:18 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Andrea,

dankon pro la longa kaj pasia mesaĝo defende al kelkaj eŭropaj grekdevenaj vortoj.  Ĉe "ateisto" ni havas la signon ~ , kio signifas, ke vi rajtas paroli pri ateismo ĝis la fina venko, dum aliaj rajtos uzi aliajn esprimojn.

Pri "agnosktikismo" ni havas la linion:

agnostikism·o → sen·sci·ism·o

Ĉar vi eble kontraŭas tion, bonvolu proponi sistemon en Esperanto, kie trovas sian regulan lokon:

agnostikismo
agnostikulo
kaj la baza radiko "agnostiko".

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jul 6, 2012, 5:11:01 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estas Bonlingvano kaj sekretario de ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, kiun mi preferus nomi Organizaĵo, sed tio estas alia demando).

 

Mi ne legis kaj ne intencas legi ĉi tiajn longajn teoriajn diskutojn. Sed mi povas informi vin, ke mi mem preferas la terminon Ateisto ĝuste pro ĝia netravidebleco. La uzo de la termino Nekredanto en si mem entenas la supozon, ke ekzistas io pri kio oni devus kredi.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: venerdì 6 luglio 2012 0.34
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.it
Oggetto: (la bona lingvo) Re: rezultoj el www.esp-evoluo.org

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2012, 5:24:52 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   mi mem preferas la terminon Ateisto ĝuste pro ĝia netravidebleco.
Jen intenca "sinkaŝismo malantaŭ grekaj nekompreneblaj vortoj".   Laŭ niaj listoj, tamen, vi rajtas uzi la vorton "ateisto", ĝis la momento en kiu vi iĝos "kredanto".

Leo De Cooman

unread,
Jul 6, 2012, 5:25:26 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/07/2012 0:33, Andrea Fontana schreef:
> Ekzemple, mi multe pensis ĉu eblas anstataŭigi la vorton "filozofio"
> per vorto kunmetisma pli tutmonde komprenebla, sed ĝis nun mi
> konvinkiĝis ke malestas trafajn anstataŭigojn por komprenigi al
> neokcidentanoj, per kumetaĵo, kio estas "filozofio"

La problemo de denaskaj parolantoj de latindevena lingvo ŝajnas al mi
iom alia ol ekzemple tiu de ĝermanlingvanoj. Junaĝe mi ĉiam aŭdis nur la
vorton "wijsbegeerte" por "filozofio", dum "filozofo" estis "wijsgeer".
Miatempe la nederlandlingvaj universitatoj havis fakultaton
"Wijsbegeerte en letteren" (Filozofio kaj filologio). Mi scivolas, ĉu
nuntempaj nederlandlingvaj junuloj jam aŭdis kaj ankaŭ komprenas tiujn
ĝermandevenajn vortojn.
Oni povus traduki "wijsbegeerte" per "deziro/avido al saĝo", do eble
"saĝavido", dum fortraduko de la grekdevena vorto estus "saĝamik(ec)o"
aŭ io tia.
Kiel Markos diris: per kunmetadi oni atribuas specifan signifon al
kunmetaĵo.

Nu, fortraduko de "filozofio" aŭ "filozofo" ne estas reala problemo por
nia lingvo, ĉar la vortoj estas oficialaj. Mi celas nur helpeti Andrean
filozofii pri filozofoj kaj filozofio :-)

Amike salutas Leo








=======
E-mail gescand door PC Tools � geen virussen of spyware aangetroffen.
(Email Guard: 9.0.0.2298, Virus/Spyware Database: 6.20090)
http://www.pctools.com/
=======

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2012, 5:35:48 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
|    Nu, fortraduko de "filozofio" aŭ "filozofo" ne estas reala problemo por nia lingvo, ĉar la vortoj estas oficialaj. Mi celas nur helpeti Andrean filozofii pri filozofoj kaj filozofio   :-)
Kaj ni ankoraŭ ne alfrontis la temon "kiel oni diras en la ĉina 'filozofio' ".

Cho Chaoming

unread,
Jul 6, 2012, 10:27:06 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com, Taj...@yahoogroups.com
Renato,



Filosofio en la cina lingvo estas la scienco pri saĝo aŭ inteligento. (哲學,
Zhexue).



Filosofo en la ĉina lingvo estas la homo kiu konas, studas aŭ instruas la
sciencon pri sago aŭ inteligento (哲學家, Zhexuejia).



Fakte japanoj kreis la novajn vortojn “Zhexue” kaj “Zhexuejia” dum la fino
de 19a jarcento per uzi jam ekzistajn vortojn “哲, zhe, sago” kaj “學xue,
lerno aŭ scienco”. Poste ĉinoj usas la vortojn kontente. Do “Zhexue” ĝuste
montras la signifon de filosofio.



La praa ĉina vorto por filosofo estas “哲人, Zheren”, kiu signifas saĝan homon
aŭ saĝulon. Oni povas diri ke filosofio estas praktike la daŭo (tao,
principo) de saĝulo, kaj la saĝulo estas daŭisto (taoisto). La Daŭo de
daŭisto koncernas ĉefe la vojon akrodigi la cielon (naturon) kaj homojn.



La ĉina traduko de la 1a verso de la Evangelio laŭ Johano estas: ”En la
komenco estis la Daŭo, kaj la Daŭo estas kun Dio.“ Ĉi tie la Daŭo estas la
Vorto, aŭ la Logo. La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado
(Sentencoj 1:7)



La verso implikas ke la celo de (alta) filosofio estas la kono de Dio. Ĉu
ne?



Via amike

Abengo
Traduko en la ĉina sube:



台灣的世界語者,



前任環球世界語學會的理事長和一些世界語的朋友討論哲學和哲學家的用詞時有所爭議,他詢問Philosophy和Philosopher 怎麼說,是什麼含義。以
下是我的回答:



雷納多:



日本人大約在十九世紀末創造了哲學和哲學家的名詞。中國人也同意此翻譯名詞而跟著延用。哲學是智慧之學,而哲學家是認識,學習或教導哲學的專家。原來中國哲學可說
就是道學。道家的道主要是關心天人合一。



事實上中國早期有哲人這個名詞,它的意思就是智者。或者可說哲學就是哲人之道。



約翰福音第一章一節的中文翻譯是太初有道,這道與神同在。以中文的道取代Logo(真言)。箴言第一章第一節又說敬畏耶和華是智慧的開端。



以上兩章句好像暗示最等的哲學是認識神的道,不是嗎?



友誼的問侯



你的朋友 阿明哥



winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2012, 10:37:52 AM7/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo,

dankegon pro la klarigo pri "filozofio" en la ĉina.

Saĝoscienco aŭ "Ĵeŝueo" estus la konsilo de la ĉina.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages