Karaj listanoj,
eble vi miras, kial mi ne intervenis jam hierau pri chi tiu temo. Bedaurinde mi estas eksterlande ghis morgau vespere kaj ne havas facilan aliron al la reto. Morgau vespere mi provos trankviligi la dikuton kaj ankau diri iom pli komplete kial en chi tiu kvazauscienca laboro akra tono de la mesaghoj ne estas akceptebla.
Mi petas, intertempe chesigi la mesaghadon pri chi tiu temo kaj chefe la pripersonajn diskutojn! Bonvolu atenti, char ankau en chi tiu listo, malgrau tio ke neniam ni aplikis tiun regulon, oni povas haltigi mesaghojn de tiuj, kiuj ne sekvas la ghentilecan nivelon postulatan.
Amike
Renato
Unue mi dankas Renaton pro la interveno kiel arbitracianto.
Mi do ĉesos mesaĝi pri ĉi tiu temo.
Tamen por ke eventuala posta interparolo inter mi kaj s-ro Derks iru pli
glate, permesu al mi nur citi la perditan mesaĝon de s-ro Derks.
S-ro Derks, jen estas via mesaĝo de la 13a de aprilo.
-----------------------------------------------<komenco de la citaĵo>
>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>Date: Fri, 13 Apr 2012 18:17:40 +0200
>From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
>Reply-To: la-bona...@googlegroups.com
>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>
>Mi opinias, ke ne plu havas sencon konvinki unu la alian pri la plej bona au
>'kutima' maniero konduti en chi-tiu retdiskutlisto.
>
>
>
>----- Original Message -----
>From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>Sent: Friday, April 13, 2012 2:36 PM
>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>
>
>Kara Johan,
>
>En ĉi tiu retlisto temas pri "provo redoni iom malsimplajn
>vortojn en Esperanto per pli simplaj".
>
>Iu proponas.
>Aliaj subtenas aŭ kontestas.
>Iuj argumentas por aŭ kontraŭ la propono.
>Poste arbitracianto resumas la diskutadon kaj decidas.
>Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
>SSV estas kolektiva laboro.
>
>Oni rajtas preni (aŭ ne preni) ian ajn rolon laŭ sia bontrovo,
>krom la rolo de arbitracianto, kiun Renato nun prenas.
>Mi prenis mian rolon. Kaj vi prenis vian rolon.
>Neniu problemo.
>
>Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi
>al ĝia labormaniero.
>
>Amike,
>Vastalto
>
>
>"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:
>>Kara Vastalto,
>>Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.
>>
>>Tamen mi preferas, ke
>>1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,
>>do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."
>>Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni
>>argumenton pli
>>ol tiu kiu proponas malrekomendon.
>>Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur
>>uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj
>>kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur
>> per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej
>>aŭtoritataj en nia lingvo
>>Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de
>>autoritathavaj personoj au ne
>>(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).
>>Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?
>>La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.
>>Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en
>>SSV,
>>kiuj lau mi suprajhe
>>ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,
>>ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos
>>akcepton (ne preferon !).
>>
>>2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj
>>reagetas.
>>Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj
>>estas efektiva agomaniero.
>>Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
>>Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn,
>>kiuj havas ion komunan,
>>ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso?
>>Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo
>>nur Anna diskutis kun mi.
>>
>>Amike,
>>
>>Johan
>>
>>----- Original Message -----
>>From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
>>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>>Sent: Thursday, April 12, 2012 3:43 AM
>>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>>
>>
>>Kara Johan,
>>
>>Mi ne havas ion aldonindan al la argumentoj de Marcos kaj Anna.
>>Mi nur diru, ke oni rajtas proponi anstataŭaĵon al neoficiala radiko,
>>kiam oni juĝas ĝin nenecesa.
>>
>>Amike,
>>
>>Vastalto
>>
>>--
>>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>>--
>>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>>
>>---html-part included links-------
>>mailto:vast...@gmail.com
>>mailto:la-bona...@googlegroups.com
>
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--------------------------------------------------<fino de la citaĵo>
Nun mi eksilentas kaj atendas.
Vastalto
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
----- Original Message -----
--