Marcos Cramer
unread,Dec 5, 2008, 9:25:57 PM12/5/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam havas la linion
-olog-o --> fak-ul-o
Laŭ mi ĝi devus esti
-olog-o --> -scienc-ist-o, -fak-ul-o
(nepre kun antaŭaj strekteoj ankaŭ ĉe la alternativoj, por montri ke ili estu uzataj sufiksece)
Analoge necesas la linio
-ologi-o --> -scienc-o, -fak-o
La ŝajne plej ofte uzataj vortoj kun "-olog-" kaj "ologi-", kiuj vere estis kreitaj en Esperanto kaj ne simple transprenitaj el aliaj lingvoj, estas la vortoj "esperantologo" kaj "esperantologio" (mi tamen ĉi-kaze rifuzus akcepti ke ili estas "kunmetaĵoj" kaj prezentus ilin kiel unuradikajn vortojn).
La logikaj alternativoj estus "Esperanto-sciencisto" / "Esperanto-fakulo" kaj "Espernato-scienco" / "Esperanto-fako". Ial (sed mi ne povas klarigi kial), mi sentas preferon al esprimo kun "fak-ul-" ĉe la persono kaj esprimo kun "scienc-" ĉe la scienco/fako.
Aldona demando estas, ĉu ni malrekomendu tiujn tre enradikiĝintajn vortojn per "-->", aŭ ĉu ni nur prezentu bonlingvajn alternativojn per "=". Mi preferas la duan solvon por "esperantologio" kaj la unuan solvon por "esperantologo" (ĉar aparta radiko por sciencisto de iu scienco ŝajnas al mi aparte klara malrespekto de la funkcimaniero de Esperanto, eĉ se la Akademio provis tion sistemigi per sia 7-a Oficiala Aldono). Do laŭ mi la linioj povus aspekti jene:
esperantologi-o = Esperant-o--scienc-o
esperantolog-o --> Esperant-o--fak-ul-o, Esperant-o--scienc-ist-o, esperantologi-ist-o
(Notu la uzon de "--" por streketoj, kiuj restu en normala skribo. Aldone ĉi tie leviĝas la demando, ĉu konservi la grandliteran "E" en kunmetaĵoj kun "Esperanto"; mi ne havas tre firman opinion pri tio, sed preferas konservi la grandliteron.)
Kion opinias la aliaj pri la ĉi-mesaĝaj proponoj?
Amike,
Marcos