dukto

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 11, 2010, 8:24:12 AM2/11/10
to ED-LBLdiskutlisto
Ĉu

- dukto --> konduktotubo, konduktilo

Tial: gasdukto=gaskonduktilo

J-K

Andreas Kueck

unread,
Feb 11, 2010, 12:16:48 PM2/11/10
to la bona lingvo
On 11 Feb., 14:24, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> Ĉu
>
> - dukto --> konduktotubo, konduktilo

Kredeble vi celas

dukto --> konduktubo

char "kondukto" estas same nova vorto, kiel "dukto" (do ne estigas
avantaghon).

> Tial: gasdukto=gaskonduktilo

Pli bone kredeble:

gasdukto --> gaskonduktubo

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Feb 11, 2010, 3:11:56 PM2/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
>gasdukto --> gaskonduktubo

Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.
Gxis
Antonio


Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2010, 5:39:18 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis pri "dukto":

Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.

Laŭ ReVo, PIV kaj la Esperanta Vikipedio, temas pri unuopa tubo. Do mi konsentas kun la propono de Andreas:

dukto --> konduktubo

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Feb 14, 2010, 8:54:21 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio skribis pri "dukto":

Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.

 

Marcos:


>Laŭ ReVo, PIV kaj la Esperanta Vikipedio, temas pri unuopa tubo. Do mi konsentas kun la propono de Andreas:
>dukto --> konduktubo


Kompreneble, “dukto” per si mem estas “tubo”; sed akvo-dukto, gas-dukto, nafto-dukto konsistas el pluraj tuboj, ne nur sinsekve lauxvicaj, sed ankaux disbrancxigxantaj cxe la diversaj liverpunktoj.

Cetere, PIV mem cxe “naftodukto” diras “longa serio de tuboj…”.

Cxiukaze, al mi ne gravas cxu tubo aux tubaro, cxar persone mi dauxrigos uzi la kunmetitajn formojn kun dukto, prefere ol balastajxojn kiaj ekz. “gaskonduktubo”, kiu interalie sonas kvazaux langa ekzercilo.

Gxis

Antonio

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages