Oportuna Poŝvortaro

14 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 6:00:46 AM1/29/09
to °listo 'la bona lingvo'
Aperis la Oportuna Poŝvostaro de Sylla Chaves, konata brazila esperantisto. Sylla, kiu havas sian ideon pri bona lingvo, en ĉi tiu vortaro utiligas similan koncepton kiel ni faras en niaj listoj.

Li proponas interkrampe kunmetitan variaĵon por vortoj, kiujn li taksas tro malfacilaj, ekzemple: heĝo (= branĉbarilo), hekatombo (= buĉofero, amasmortigo).

Kompreneble estas ankaŭ kelkaj aferoj en la vortaro, pri kiuj mi pensas, ke li eraras, ekzemple la landonomoj nur en -io.

Tamen, preter la malsamopinioj pri kelkaj aferoj, mi kredas ke lia vortaro estas salutinda kaj eble utila ankaŭ al ni por registri pli da samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Jan 29, 2009, 7:52:32 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Aperis la Oportuna Poŝvostaro de Sylla Chaves, konata brazila
> esperantisto. Sylla, kiu havas sian ideon pri bona lingvo, en ĉi tiu
> vortaro utiligas similan koncepton kiel ni faras en niaj listoj.

Kiel oni ĝin akiru?

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 8:58:43 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Kiel oni ĝin akiru?
Se vi serĉas en la reto Oportuna Poŝvortaro oni gvidas vin al la libroservo de la Brazila Ligo aŭ de la Brazila Instruista Asocio.

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages