"informatiko" kaj "informadiko"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2008, 8:47:13 AM12/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nuntempe ni havas la jenan linion:

informadik-o = informatik-o = komput-ad-o, komputo-scienc-o

Laŭ mi tio devus esti ŝanĝata al

inform-ad-ik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o
informatik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o

Eble iuj miris, ke mi elektis dividi vorterojn ene de "informadiko". Certe ĉiuj, kiuj uzas la vorton "informadiko" konsideras ĝin kunmetaĵo. Nu, tio ankoraŭ ne devigas nin rigardi ĝin tiel. Sed ni ja havas dividstreketon en nia linio pri "komput-ik-o", do pro unueco ni apartigu la "-ik-" ankaŭ ĉi tie (kaj la apartigo de la "-ad-" disde "inform-" neniel estas rifuzinda).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2008, 10:44:27 AM12/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
inform-ad-ik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o
informatik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o
Ŝanĝita senpreobleme. La duobla = apartenas al pli frua epoko de ĉi tiuj listoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages