ventolilo kaj klimatizilo

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 19, 2010, 11:57:51 AM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la linion

ventol·il·o (aŭtomobilo) ~ vent·um·il·o

Mi ne komprenas la pliklarigon "aŭtomobilo" ĉi-kaze. En aŭto mi neniam vidis ventolilon, nur klimatizilon. Temas pri tute aliaj iloj: Klimatizilo malvarmigas la aeron; ventolilo nur movas la aeron; moviĝanta aero kreas malvarmecon sur nia haŭto, sed mem ne estas pli malvarma ol nemoviĝanta aero.

Dum ventolilo estas meĥanika ilo por movi aeron, ventumilo estas portebla duondisko (kutime faldebla), per kiu oni povas freŝige movi aeron. Do "ventolilo" kaj "ventumilo" estas du malsamaj iloj, kaj mi ne vidas kialon por havi linion pri ili.

Alia demando estas, ĉu ni akceptu la vorton "klimatizilo", do ĉu ni akceptu la verbon "klimatizi". ReVo konsideras ĝin nekunmetita, neoficiala radiko. PMEG konsideras ĝin kunmetita de "klimat-" kaj la neoficiala sufikso "-iz-". Tiu dua interpreto tamen laŭ mi estas iom problema, ĉar la ecoj de aero en iu ĉambro (do tio kion oni celas influi per klimatizilo) ne estas klimato: Klimato estas "tuto de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de iu regiono" (laŭ ReVo).

Ĉiuokaze, mi ne tre emas akcepti la neoficialan sufikson "-iz-". Do por mi "klimatizi" estas novradiko. Laŭ la difinoj en ReVo mi proponas

klimatiz·i → aer·regul·ig·i
klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o

Eble iu kun pli da faka scio (eble Leo) povas diri ĉu tiuj alternativoj povas esti taŭgaj. Se ne, ni eble devus akcepti la novrdikon "klimatizi" kaj proponi ĝin por oficialigo. Sed unue ni pensu pri la eblaj alternativoj.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Jan 19, 2010, 4:42:55 PM1/19/10
to la bona lingvo
On 19 Jan., 17:57, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> "klimatizi"[...]


> PMEG konsideras ĝin kunmetita de "klimat-" kaj la neoficiala sufikso "-iz-".
> Tiu dua interpreto tamen laŭ mi estas iom problema, ĉar la ecoj de aero en
> iu ĉambro (do tio kion oni celas influi per klimatizilo) ne estas klimato:
> Klimato estas "tuto de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de iu regiono"
> (laŭ ReVo).

Lau PIV estas tamen dua signifo: "Tuto de la fizikaj kondichoj de
difinita ejo, domo au chambro ..."

> klimatiz·i → aer·regul·ig·i
> klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o

Eble. Malperfektajho: Ne estas tuj klare, ke oni celas unuarange
aertemperaturon kaj aerhumidon kiel reguligatajn ecojn.

Se oni malkontestas kaj utiligas la duan signifon de "klimato" kaj
krome uzas "proviz'" anstatau "regul'ig'", alia propono estas tio:

klimatiz·i → klimat·proviz·i
klimatiz·il·o → klimat·proviz·il·o

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2010, 4:44:22 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

ventol·il·o (aŭtomobilo) ~ vent·um·il·o

Mi ne komprenas la pliklarigon "aŭtomobilo" ĉi-kaze.
Nu, mi komprenas ke tiu vorto "ventolilo" estas en aŭtomobiloj speco de teĥnika vorto per ventumilo. Tute ne temas pri malvarmigado de la aŭtomobilo, sed nur de la motoro. Leo, helpu nin! Se ni devas forigi la linion, ne estas problemo.

klimatiz·i → aer·regul·ig·i
klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o
Kiam la vorto ankoraŭ ne estis uzata dum jardekoj mi diris (mal)varmigado. Mi emus akcepti ankaŭ viajn proponojn. La araba, vere skemisma lingvo, diras "Kiel-ig-o de la aero", do "igi la aeron kiel ni volas ĝin".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 3:50:56 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Lau PIV estas tamen dua signifo: "Tuto de la fizikaj kondichoj de
difinita ejo, domo au chambro ..."
  
Nu, tamen tiu ŝajnas al mi iom alia uzo: "La klimato de tiu laborejo estas malfavora al vera esplorado."

Kion pensas la aliaj listnaoj? kaj kiel kondutas la suoma, japana, ĉina, korea, vjetnama?

amike

Renato






Marcos Cramer

unread,
Jan 20, 2010, 5:09:54 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Lau PIV estas tamen dua signifo: "Tuto de la fizikaj kondichoj de
difinita ejo, domo au chambro ..."

En la Tekstaro de Esperanto estas 88 trafoj de "klimat". 5 estas en la radiko "klimatiz/", kaj 3 en la samsignife uzata "klimat/ig/". 4 estas metaforaj uzoj de "klimato" (ekzemple "la debata klimato en UEA"), kaj ĉiuj 76 aliaj uzoj estas laŭ la unua PIV-a signifo (la sola signifo en ReVo). Neniu uzo estas laŭ la dua PIV-a signifo. Do eble la aŭtoroj de PIV simple imitis iun nacilingve ekzistantan duan signifon, kiu en Esperanto apenaŭ troveblas.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jan 20, 2010, 9:17:04 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com


Marcos Cramer skribis:

> klimatiz·i → aer·regul·ig·i
   klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o
Eble iu kun pli da faka scio (eble Leo) povas diri ĉu tiuj alternativoj povas esti taŭgaj. Se ne, ni eble devus akcepti la novrdikon "klimatizi" kaj proponi ĝin por oficialigo. Sed unue ni pensu pri la eblaj alternativoj.


Antaŭ 50 jaroj ni lernis pri "klimatizo", sed se mi bone memoras nia profesoro ankaŭ kritikis la vorton. Foje oni parolas pri "mikroklimato", sed la signifo ŝajnas ne esti tiu, kiun ni celas.
Pli klara vorto por tiu kurso estis "Luchtbehandeling" (aer-trakt-ad-o). La angla vorto "airconditioner" signifas proksimume la samon.
"Aer-regul-i" ktp. ŝajnas al mi taŭgaj terminoj,  sed ĉu "reguli" aŭ "reguligi"? Pri "reguli" PIV plusendas als reguligi 3. Mi ne tuj vidas la kialon. Kiam  la radiko estas substantiva, mi ne vidas logikon.
Ekzemple  "ĝarden-" estas substantiva radiko. Derivaĵo "ĝardeni" troviĝas en PIV kiel transitiva verbo, dum en mia lingvo "tuinieren" estas netransitiva (laŭ mia scio).
"Urtik" same estas substantiva radiko, sed "urtiki" laŭ PIV estas netransitiva verbo, dum en mia lingvo "netel" (urtiko) "netelt" ("urtikas") la manon, kiam oni tuŝas ĝin. Poste la mano estas "ge-neteld" ("urtik-it-a").
 Ĉu ekzistas regulo? Ĉu bonlingvistoj regulu tion aŭ reguligu tion? Ktp.
Mi komprenus, ke "klimatizilo" regulas la aeron (fakte la temperaturon, kaj foje ankaŭ la humidecon), kaj ke la posedanto regul-ig-as la enspirotan aeron per sia aerregulilo.

Amike salutas Leo esperante, ke lia teksto bonorde aperos sur viaj ekranoj,


Andreas Kueck

unread,
Jan 20, 2010, 9:36:08 AM1/20/10
to la bona lingvo
On 20 Jan., 11:09, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> > Lau PIV estas tamen dua signifo: "Tuto de la fizikaj kondichoj de
> > difinita ejo, domo au chambro ..."

> Neniu uzo estas laŭ la dua PIV-a signifo. Do eble la aŭtoroj de PIV simple


> imitis iun nacilingve ekzistantan duan signifon, kiu en Esperanto apenaŭ
> troveblas.

Chu eble char apenau ekzistas Esperantlingvaj raportoj pri
eksperimentoj kun "Klimakammer" (angle "climate chamber" au
"environment chamber"),
http://de.wikipedia.org/wiki/Klimakammer resp.
http://en.wikipedia.org/wiki/Environment_chamber ?

Esperante mi dirus "klimatochambro": Tio estas (lau la germana
Vikipedio) "test-instalajho au komponanto de mezur-arangho kaj servas
por la estigo kaj tenado de difinita klimato, ordinare temperaturo kaj
aerhumido, por la dauro de la mezurado au testado." Sekve aparato au
instalajho, kiu provizas ekzemple chambron, auton au kupeon per
difinita klimato, povas tute bone esti nomata "klimatprovizilo", chu
ne?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 9:44:38 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

"Aer-regul-i" ktp. ŝajnas al mi taŭgaj terminoj
Mi notas vian voc'on!

sed ĉu "reguli" aŭ "reguligi"? . . .
Ĉu ekzistas regulo?
Mi mem dau're aplikas la regulon: verbo derivanta el substantiva radiko signifas "fari per la aj'o indikita de la substantivo, tion, kion oni komune plej ofte faras per g'i." per broso oni brosas kaj per regulo oni regulas.

Temas pri praktika regulo, kiu eble ne c'iam funkcias, sed plej ofte.

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Jan 20, 2010, 1:29:05 PM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/1/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Kara Renato,

Se temas pri "ventoli", mi ne sciis la vorton gxis nun, sed "aerumi" suficxis.
Se temas pri "klimatizilo", japanoj devas lerni la vorton, cxar japanisme
(lauxanglisme?) oni nomas gxin "ea-kon" (=air-condition) kaj povus okazi
mistraduko "aerkondicxilo" aux "aerkontrolilo".

Masako

mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 21, 2010, 7:03:43 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Shajnas al mi, ke la metafora uzo de "klimato" povas indiki nur la
nefizikajn cirkonstancojn, por kio Zamenhof neghuste uzis
"atmosfero", kiu vorto pli tauhgas por la fizikaj cirkonstancoj
("kondichoj" estas erara vorto!). Ghi ("klimato") do egalus al la
neologismo nenecesa "etoso": "La atmosfero de la kongresejo estis tro
limigita, sed la klimato de la kongreso mem estis bonega".

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 21, 2010, 7:21:16 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Do konsekvence:
"Mi piedos al la butiko"
"Mi okulas al la virino"
"La hundo orelis auhdante piedadon"
"Mi nur sukeretas mian teon"
"La fulmotondro chielis"
"Mia bibliografio libros".
Sed tamen:
"La vundo sangis".

>
>> "Aer-regul-i" ktp. s^ajnas al mi tau(gaj terminoj


> Mi notas vian voc'on!
>

>> sed c^u "reguli" au( "reguligi"? . . .
>> C^u ekzistas regulo?


> Mi mem dau're aplikas la regulon: verbo derivanta el substantiva radiko
> signifas "fari per la aj'o indikita de la substantivo, tion, kion oni
> komune plej ofte faras per g'i." per broso oni brosas kaj per regulo oni
> regulas.
>
> Temas pri praktika regulo, kiu eble ne c'iam funkcias, sed plej ofte.
>
> Amike
>
> Renato
>
>

Leo De Cooman

unread,
Jan 21, 2010, 8:21:19 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Temas pri praktika regulo, kiu eble ne c'iam funkcias, sed plej ofte.

Mi iom malŝatas regulojn, kiuj ne ĉiam funkcias, same kiel mi malŝatas retpoŝtajn sistemojn, kiuj ne sendas la saman tekston al ĉiuj adresitoj    :-(
Intertempe mi instalis pli evoluintan version de Thunderbird. Mi esperas, ke per ĝi la problemo estu solvita, kvankam ne estas certe, ĉu Thunderbird kulpis pri ĝi.

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 21, 2010, 8:24:34 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> Intertempe mi instalis pli evoluintan version de Thunderbird. Mi
> esperas, ke per ĝi la problemo estu solvita, kvankam ne estas certe, ĉu
> Thunderbird kulpis pri ĝi.

Daŭre viaj tekstoj ne legeblas por mi. La ĉi-supran tekston mi povas citi nur, ĉar mi intertempe malkovris, ke mi povas legi viajn tekstojn en la TTT-a arĥivo de nia diskutlisto (ĉe groups.google.com/group/la-bona-lingvo ). Via retpoŝto alvenis en mia retpoŝtkesto nur kun la pri-virusa teksto, sen enhavo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2010, 8:28:41 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, nun via teksto ne alvenis.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2010, 8:54:38 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:

"ea-kon"
Dankon. La japana ne multe helpas en chi tiu okazo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages