paralelepipedo

11 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2011, 2:40:21 PM12/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ie mi renkontis la vorton "kvadro", kiun mi ne konis. Serĉinte ĝin en NPIV mi legis, ke kvadro estas orta paralelepipedo.
"Kvadro" ne troviĝas kiel kapvorto en ReVo, sed mi trovis ĝin tie en priskribo sub la kapvorto "paralelepipedo".

Paralelopipedo estas sesedro ("heksaedro" por ŝatantoj de la greka)
Sesedro estas "solido", ĉi-kaze pluredro - aŭ multedro - havanta ses "edrojn", vidu plue pri "edro".
Edro fakte estas unu el la ebenoj (ebenaj surfacoj), limigantaj geometrian tridimensian figuron.
Alia (oficiala vorto) por edro estas faco.

Kvadro estas ankaŭ nomata ortopipedo laŭ ReVo.
Por ŝpari radikon tio evidente postulus, ke "paralelepipedo" estus analizebla vorto. Tamen "pipedo" ŝajnas ne ekzisti. Cetere "paralelepipedo" ne estas oficiala vorto, eble oficialiginda.

Krome eblas priskribi kvadron uzante la vorton prismo (fundamenta vorto)

Romboedro estas aparta kazo de paralelopipedo (havanta samlongajn laterojn).

Jen kelkaj terminoj uzataj por priskribi geometrian "solidon" kaj ilia oficialeca statuso:

- geometrio (1a O.A.)
- solida (2a O.A.) Ĉu oni rajtas konsideri  "solidOn" geometrian tridimensian formon elirante el "solidA"??? 
- figuro (fundamenta, laŭ NPIV figuro 3). Ĉu ĝi estas pli taŭga termino ol "solido"?
- edro (neoficiala) (ĉu: edro --> faco?) (Ĉu: pluredro --> plurfaco?)
- faco (8a O.A.)
- vertico (8a O.A.)
- paralelepipedo (ne oficiala, dum paralela estas fundamenta vorto kaj paralelogramo estas en la 2a O.A.)
- prismo (1a O.A.)
- latero (4a O.A.)

Uzante ankaŭ neoficialajn (tiukaze oficialigindajn) radikojn oni povus skribi:
   kvadro --> orta paralelepipedo, orta sesedro

Uzante nur oficialajn radikojn oni povus skribi:
   kvadr-o --> orta ses-fac-o, orta rektangul-baz-a prismo

Pri la uzenda signo (--> aŭ ~) mi fakte ne havas ideon.
Eble "kvadro" kaj "paralelepipedo" (aŭ samsignifa vorto) estas oficialiginda
Ĉu  ili estas konsidereblaj kiel fakaj vortoj? Ĉiu mezlernejano miascie devige lernu geometrion. Ĉu mezlernejanoj lernas fakajn vortojn?

En vikipedio "kvadro" estas difinita kiel " ortangula paralelepipedo" ("ortangula" estu "orta" laŭ mia kompreno). En interreto ĝi laŭ Google-serĉilo aperas 883000 fojojn, sed unuavide preskaŭ ĉiam temas pri iu veturilo en aliaj lingvoj.

Laŭ mi ni bezonas oficialan vorton almenaŭ por "paralelepipedo", prefere ne tro longan.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2011, 5:18:46 PM12/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, vi evidente neniam estis instruisto en elementa lernejo. Oni ne rajtas konfuzi la infanojn per tro multe da informoj. Tiel okazas ankaŭ en ĉi tiu listo pri geometriaj informoj.

Ni diskutu nun nur pri la vorto "Paralelopipedo".

Mia PIV diras, ke ĝi estas "sesedro", kies edroj estas duope paralelaj: orta paralelopipedo.

Ĉu ni bezonas la vorton "paralelopipedo"? Ĉu sesedro ne sufiĉas?

El la greka παραλληλεπίπεδον, kunmetita el παράλληλος «paralela» kaj ἐπίπεδον «plata surfaco».

Kio pri la japana, ĉina, vjetnama, ktp.?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 17, 2011, 7:08:24 PM12/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama:
paralepipedo: hình hộp
hình /hin/: formo
hộp /hop/ skatolo
Amike,
Thu

2011/12/18 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 5:01:35 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
paralepipedo: hình hộp
hình /hin/: formo
hộp /hop/ skatolo
Dankon, Thu! Do, ankaŭ alispecaj solvoj eblas.

Anna Lowenstein

unread,
Dec 18, 2011, 5:03:04 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne ricevis la mesaĝon de Leo, al kiu vi respondas.

 

Rigardinte en Wikipedia kaj Vikipedio, mi vidas, ke temas pri tri-dimensia paralelogramo, aŭ eble oni povus diri “paralelograma kubo”. Sed supozeble ĝi estas parto de pli granda sistemo de tridimensiaj formoj, do en Esperanto oni bezonus unuecan sistemon, kiu kovrus ĉiujn. Oni ne devus lerni apartan vorton por ĉiu tridimensia formo rilate al ties plata formo. Tiun taskon ni prefere lasu al la matematikistoj – aŭ ĉu ili jam kreis tian sistemon en Esperanto?

 

Cetere, en la angla oni tre simple nomas lateron “flanko”, kaj edron “face” (vizaĝo). Do, eĉ en matematikaj tekstoj oni diras, ke triangulo havas tri flankojn, aŭ ke kubo havas ses vizaĝojn. Laŭ Wikipedia: The suffix -hedron is derived from the Greek word hedra which means face. La vorto “faco” estis oficialigita en la 8a OA (“faceto” jam estis Fundamenta). Laŭ PIV “edro” estas “Faco de plur~” – ĝi difinas la kapvorton per la kapvorto mem! Ĉiuokaze, “edro” estas tutsimple faco en plurfaca geometria formo. Ĝi estas nenecesa; sufiĉas “faco”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 17 dicembre 2011 23.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) paralelepiped-o

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 5:30:31 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Rigardinte en Wikipedia kaj Vikipedio, mi vidas, ke temas pri tri-dimensia paralelogramo, aŭ eble oni povus diri “paralelograma kubo”. Sed supozeble ĝi estas parto de pli granda sistemo de tridimensiaj formoj, do en Esperanto oni bezonus unuecan sistemon, kiu kovrus ĉiujn. Oni ne devus lerni apartan vorton por ĉiu tridimensia formo rilate al ties plata formo. Tiun taskon ni prefere lasu al la matematikistoj – aŭ ĉu ili jam kreis tian sistemon en Esperanto?

Ŝajnas, ke jes, sed ĝuste tion ni estas provantaj kompreni.

Matematik-komprenuloj, bonvolu diri ion.

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 5:33:46 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Cetere, en la angla oni tre simple nomas lateron “flanko”, kaj edron “face” (vizaĝo). Do, eĉ en matematikaj tekstoj oni diras, ke triangulo havas tri flankojn, aŭ ke kubo havas ses vizaĝojn. Laŭ Wikipedia: The suffix -hedron is derived from the Greek word hedra which means face. La vorto “faco” estis oficialigita en la 8a OA (“faceto” jam estis Fundamenta). Laŭ PIV “edro” estas “Faco de plur~” – ĝi difinas la kapvorton per la kapvorto mem! Ĉiuokaze, “edro” estas tutsimple faco en plurfaca geometria formo. Ĝi estas nenecesa; sufiĉas “faco”.
Anna poroponas la liniojn:

later-o (en geometrio) --> flank-o [fun]
edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]

Kion vi pensas?

Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2011, 10:47:38 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/12/2011 23:18, Renato Corsetti schreef:

> Ĉu ni bezonas la vorton "paralelopipedo"? Ĉu sesedro ne sufiĉas?

Paralelepipedo estas sesedro, sed ne ĉiuj sesedroj estas
paralelepipedoj. Alivorte tiuj vortoj ne estas sinonimoj.

En la nederlanda ni uzas la vorton "parallellepipedum". Ĝi estas
speciala kazo de la sesedroj (nederlande "zesvlakken", laŭvorte:
"sesebenoj")

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Dec 18, 2011, 5:36:12 PM12/18/11
to la bona lingvo
Leo jam bone respondis:


paralelogramo (oficialigita) povus ebligi:
paralelepipedo : ses·paralelogram·o
speciala ses·edr·o, kiu havas paralelogramoj kiel facoj.
Ĉu oni povus kompreni farita kiel la greka vorto:
paralel·fac·o : io farita de ses (pare) paralelelaj facoj?
Ekstere de matematika temo, oni povus uzi:
skatolo anstatau ortangula paralelepipedo,
skatol·a anstatau ortangule paralelepipeda.

Aliparte:
edro -> faco mi konsentas, sed ne : latero -> flanko.
Latero estas oficiala kaj flanko povas esti:
streko, linio au faco...

Amike, bonajn jarfinajn festojn, Pjer.

Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Dec 19, 2011, 2:45:53 AM12/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/12/2011 23:36, Pjer schreef:

> paralel·fac·o : io farita de ses (pare) paralelelaj facoj?
> Ekstere de matematika temo, oni povus uzi:
> skatolo anstatau ortangula paralelepipedo,
> skatol·a anstatau ortangule paralelepipeda.

En paralel·fac·o mankas la indiko de "ses"

Skatolo povas esti cilindra.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 20, 2011, 4:49:39 AM12/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Anna poroponas la liniojn:

later-o (en geometrio) --> flank-o [fun]
edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]

Kion vi pensas?

En Februaro 2010 ni jam diskutis pri "edro" kaj "faco". Mi kopias ĉi tien tion, kion mi tiam skribis pri la temo, kaj pri kio mia opinio daŭre estas la sama kiel tiam:

----

Efektive, la signifo de "edro" simple estas "faco de pluredro", kiel jam notis Leo. Ĉar "faco" jam estas oficiala kaj "edro" ne, oni povus preni tiun signif-similecon kiel argumenton por konsideri "edro" evitinda.

Se oni vere volas eviti la radikon "edr/", oni tamen devas ankaŭ trovi alternativojn al "pluredro", "kvaredro", "sesedro", "okedro", "dekduedro", "dudekedro" ktp. Ĉar "faco" estas tre similsignifa al "edro", oni povus pensi pri "plurfaco", "kvarfaco" ktp. La problemo estas, ke en la signifoj de la kunmetaĵoj "pluredro", "kvaredro" ktp estas konvencieco: "Pluredro" konvencie signifas "spaca figuro limigata de pluraj edroj/facoj". Sen tiu konvencio, la efektiva signifo de "pluredro" ne logike sekvus el la signifoj de "plur/" kaj "edr/". Sed tiu konvencio jam ekzistas en la reala lingvouzo.

Se ni nun proponas "plurfaco", "kvarfaco" ktp, ni efektive proponas novan signifo-konvencion por tiuj kunmetaĵoj, kiu ĝis tute ne ekzistas en la reala lingvouzo. Foje necesas proponi novajn kunmetaĵojn kun konvencia signifo, sed ĉi-kaze tio ja ne necesas, ĉar jam ekzistas kunmetaĵoj kun tiu signifo en la reala lingvouzo ("pluredro" ktp).

Aldone oni notu, ke la vortoj "pluredro", ""kvaredro", "sesedro", "okedro", "dekduedro", "dudekedro"  ktp estis kreitaj en Esperanto por eviti pli grandan nombron da novradikoj: "Poliedro", "tetraedro", "heksaedro", "oktaedro", "dodekaedro", "ikosaedro" ktp. Anstataŭ enkonduki tian amason da novradikoj, la Esperantaj matematikistoj anstataŭe enkondukis nur unu novradikon "edro", per kiu oni povas formi vortojn por ĉiuj ĉi aferoj. Tio do estis tre novradik-ŝparema aliro, kiun ni povas baze subteni.

Pro ĉio ĉi mi konsentas kun la oficialigindeco de "edro" malgraŭ tio ke "edro" havas signifon tre similan al "faco". Sed se Renato momente ne volas listigi "edro" en nian liston de oficialigindaj radikoj, mi ankaŭ tion povas akcepti. Ni ja ne bezonas veni al solvo por ĉiu faka termino. Sed kion ni certe ne faru estas malrekomendi "edro" en nia SSV-listo.

----

Amike,
Markos

Marcos Cramer

unread,
Dec 20, 2011, 4:58:38 AM12/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
La neoficiala radiko "paralelepipedo" pro ĝia longegeco ne tre plaĉas al mi. Temas pri sesedro kun paralelaj eĝoj ("eĝo" jam estas en nia listo de oficialigindaĵoj), do eblus proponi la anstataŭigon "paralel-eĝa sesedro". Sed laŭ mi la pli konciza "paralelsesedro" ankaŭ plene taŭgas.

Por "kvadro" oni povus iom analoge proponi "ortosesedro".

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Dec 20, 2011, 6:32:50 AM12/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas forte kontrau malkonsilado de vorto kia latero.
Mi jam plurfoje cherpis mian scion el la matematika vortaro kaj oklingva leksikono de Marc Bavant.
Mi ne komprenas kiel ne-matematikistino povas opinii, ke flanko taugas pli ol latero.
'Flanko' estas ghenerala vorto por esprimi, ke io trovighas ne en la centro.
Latero estas faka vorto, sed ech ne tro faka, por esprimi, ke temas pri rekta streko, kiu limas iun areon.
Chu poste iu proponos, ke bonlingvanoj ankau malrekomendu 'vertico',  char oni povas diri 'angulopunkto' ?
Esperanto ne estas pighina lingvo!
Sen iomete fakaj esprimoj oni malfranghas la lingvon, kripligas ghian potencialon
por iam farighi pli respektata kaj tauga lingvo por oficial uzo (en la kadro de EU ekzemple).
Anna, mi petas vin: achetu la menciitan de mi vortaron kaj pripensu ! 
Ghi ne estas mia biblio pri matematika leksiko, mi mem recenzis ghin kritikeme antau dek jaroj,
sed - kaj tio estas ghenerala rimarkigo al chiuj laikoj pri iu scienco - ne klopodu kastri Esperanton
antau ol vi iom informighis pri la ne tute chiutaga bezono de lingvo, kiu ajn volanta esti kompleta lingvo.
 
Pri 'edro' oni povus diskuti, inter matematikistoj, sed mi opinias, ke ghi estas utila vorto, char
okedro (neniam oktaedro kompreneble) estas regula okfaco.
Bavant difinas 'edro' en pli abstrakta matematika maniero:
Chiu 'kohera rektaro', kiu - kune kun aliaj 'rektaj rektaroj' - enfermas spacon de je unu pli granda dimensio.
Faco tiam estas la speciala kazo de tridimensia spaco, kiu estas limigita de kvar au pli da facoj.
 
Nevtono diris, "se mi estas granda, mi estas granda, char mi staras sur la shultroj de multaj grandaj antauuloj" (au simile).
Chu ni ignoru la laboron de niaj science klopodantaj antauuloj ?
 
Amike,
Johan Derks
--

Johan Derks

unread,
Dec 20, 2011, 6:35:37 AM12/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas pri paralelepipedo, sed mi uzus "paralel-eĝa sesfaco" au "paralelsesfaco".
 
Johan
 
 
----- Original Message -----
--

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2011, 12:37:04 PM12/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, Markos kaj Johan, la liberiĝo fare de la normalaj homoj kontraŭ la matematikistoj atendu ankoraŭ unu generacion.  Momente ni tuŝu nenion, kvankam pluraj neeŭropaj verŝajne apogus pri uzanto-amikaj terminoj.

ro-esp

unread,
Dec 20, 2011, 5:47:12 PM12/20/11
to la bona lingvo
On Dec 18, 11:33 am, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Anna:
> Anna proponas la liniojn:
>
> later-o (en geometrio) --> flank-o [fun]
> edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]
>
> Kion vi pensas?

ke surfaco ne estas faco de suro...do edro sxajnas esti pli bona
vort(er)o..
Cxu ni enkonduku alian vorton por "suro" ?

gxis,
Ronaldo N

Anna Lowenstein

unread,
Dec 22, 2011, 2:20:38 PM12/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Johan Derks skribis:

 

Mi ne komprenas kiel ne-matematikistino povas opinii, ke flanko taugas pli ol latero.

 

Mi simple komentis, ke en la angla eĉ matematikistoj diras “side” (flanko). Se tio eblas en la angla, kial ĝi ne eblas en Esperanto? Mi tamen ne proponas forigon de la vorto “latero”. Sed mi atentigas vin, ke ja ekzistas lingvo kun pli simpla solvo.

 

Anna

José Antonio Vergara

unread,
Dec 22, 2011, 3:12:44 PM12/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bedaurinde mi ne povas partopreni la diskuton nek kompetentas pri
geometrio, sed mi timas ke la problemo pri "edro" estis kreata de la
absurda, lingvistike naiva sinteno de NPIV transformi la grekajn
etimologiajn elementojn de la sciencteknika faklingvo en uzeblajn
radikojn lau la Esperanta vortfara sistemo.

Temas pri tute senbezona, akre problemkrea sinteno, komplete malhelpa.

La nomoj de poliedroj lau faconombro, lau la scienca internacia
nomsistemo (jes ja, nur okcidenta, grekdevena), estas tetraedro (4),
pentaedro (5), heksaedro (6), heptaedro (7), ikosaedro (20),
triakontaedro (30), ktp. Kompreneble, povas ekzisti paralelaj, pure
Esperantaj terminoj: kvarfaco, kvinfaco, ktp. Mi tamen ne scias kion
diras pri tio niaj E-lingvaj matematikaj/geometriaj terminologoj.

Mi subtenas la jenon:

edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]

José Antonio

Pablo

unread,
Dec 23, 2011, 4:54:05 AM12/23/11
to la bona lingvo
Saluton,

El mia starpunkto de normala parolanto mi nur povas diri ke mi multe
pli facile komprenas formojn kiel kvarfaco, kvinfaco ktp ol gxiaj
respektivaj grekdevenaj samsiginifajxoj. Same okazas al mi pri aliaj
grekaj vortoj uzataj por nomi malsanojn, sciencajxojn kaj
teknikajxojn.

Fakte, se mi iam devos aludi al tiaj geometriaj formoj (kvamkam mi
forte dubas ke tio okazos) mi senhezite uzos la pure esperantajn
vortumojn.

Mi kaptas la okazon de cxi mesagxo, por deziri al vi cxiuj tre
gxojplenan jaron 2012.

Amike,

Pablo.

Johan Derks

unread,
Dec 23, 2011, 6:14:29 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ekzistas ses (?) regulaj plurfacoj: kvaredro, sesedro, okedro, dekduedro kaj dudekedro.
La grekaj nomoj por tiuj estas: tetrahedron, hexahedron, oktahedron, dodekahedron kaj ikosahedron.
Tiuj nomoj estas science internaciaj, sed ne ekzistas scienca internacia nomsistemo por matematikaj 'specoj', komparebla al tiu de Linnaeus (Linné, Lineo) pri la biologiaj specioj.
Ekde 1905 aperis multaj matematikaj vortaroj en Esperanto, bonaj kaj malbonaj au malnovmodaj.
La lasta plej bona, kiu enkalkulis kaj konsideris multajn antauajn estas tiu de Marc Bavant, pri kiu mi raportis en antaua mesagho.
Li proponas la nomojn de la ok regulaj plurfacoj menciitaj supre kaj kompreneble ne mencias tetrahedro, heksahedro, oktahedro, dodekahedro kaj ikosahedro,
char li respektas la duan parton de la 15a regulo, akceptinte 'edro' kiel radikon.
Do nun oni povas au enpreni en Esperanton la vortojn tetrahedro, heksahedro, oktahedro, dodekahedro kaj ikosahedro, malrekomendante la uzadon de la vorto 'edro',
apud kvarfaco, sesfaco, okfaco, dekdufaco kaj dudekfaco. Tio sugestas, ke la facoj de plurfacoj ne necese estas regulaj, dum la tetrahedro, heksahedro, oktahedro, dodekahedro kaj ikosahedro estas regulaj plurfacoj (kiuj havas regulajn facojn, chiuj identaj inter si), la kvin 'Platonaj korpoj'. Kial alimotive oni bezonus du vortojn por samaj aferoj?
La alternativo estas la logika: akceptu edro kiel radikon kaj formu el tio la kunmetajhojn kvaredro, sesedro, okedro, dekduedro kaj dudekedro.
Char ghenerale pluredroj (kun la finigho 'edro') indikas regulajn plurfacojn, oni lernu, ke ekzemple heptaedro ne ekzistas, char ghi neniel povas esti regula.
Jes ekzistas triakontraedron, char ghi povas havi paran regulecon. Tiam oni bezonas a-specifajhon kiel 'romboedra' kaj oni ekhavas romboedra tridekedro (persone mi preferus rombedra tridekedro, char tio estas kunmetajho de 'rombo' kaj 'edro'; chi-tie tamen mi sekvis Marc Bavant).
Senkonsidere akcepti tiujn terminojn el la - false nomata - scienca internacia nomsistemo estus grandega eraro.
Kaj ghuste pro tio oni estu konsiderema pri kelkaj vortoj, chu novvortoj (en la Kuecka senco), chu kiel 'fremdaj' vort(et)oj lau la 15a regulo, char ili povigas krei multajn kunmetajhojn, kiuj faras sinonimajn 'fremdajn vortojn' supersufichaj, lau la lingvouzado au fundamente pro la dua parto de la 15a regulo.
 
Mi volas ankorau ripeti ke do lau la plej logika kaj logika terminaro 'sesedro' kaj 'sesfaco' NE estas samsignifajhoj kaj estas tre utile distingi inter ili.
Se vi ankorau rajtas peti donacon pro Kristnasko petu 'Matematika Vortaro kaj Oklingva Leksikono de Marc Bavant' (2003, € 16,80) au mem mendu, klakante
Simile pri 'latero' kaj 'flanko', ili ambau estas urghe bezonataj.
 
Amike,
 
Johan Derks
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

José Antonio Vergara

unread,
Dec 23, 2011, 6:15:43 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

> El mia starpunkto de normala parolanto mi nur povas diri ke mi multe
> pli facile komprenas formojn kiel kvarfaco, kvinfaco ktp ol gxiaj
> respektivaj grekdevenaj samsiginifajxoj.

Jes, vi tute pravas kaj plene rajtas uzi la pure Esperantajn formojn.
Ja bele simplas kaj facilas formoj kiel "sesfaco", dum utilos scii ke
en plejparte de la europaj (kelkaj el ili tutmondighintaj) lingvoj oni
diras por tio "hexaedro" (hispana), "hexahedron" (angla), "hexaeder"
(germana), "hexaèdre" (franca), ktp

Mi simple kontrauas la malutilan miksajhon de ambau sistemoj: la
hibrida formo "sesedro" estas idiota, char ghi problemige kreas la
falsan impreson ke "edro" estus vera Esperanta radiko, kio ghi NE
estas. Bedaurinde tiun frenezajhon amase faris NPIV.

Amike,

José Antonio Vergara

Johan Derks

unread,
Dec 23, 2011, 7:43:23 AM12/23/11
to la bona lingvo
Saluton Anna,
Lau Renato vi proponis:
> later-o (en geometrio) --> flank-o [fun]

Chu tio ne signifas forigon de latero?

Cetere, la argumento, ke ech matematikistoj en la angla uzas 'side' ne
valoras por mi.
Ankau nederlandaj matematikistoj uzas 'zijde'.

Se Esperanto estas fundamente pli richa pri iu nociaro, oni ne devas
malkonsideri tion.
Favorantoj de -io ofte uzas tion en a-vorteca formo, ekzemple Hungaria
Esperanto-Asocio.
Tio lau mi estas pli-richigo de Esperanto, speciale en la okuloj de
tiuj enloghantoj de landoj, kiuj estas plurpopolaj. Ili povas senti
sin rumanoj kaj ne shati la nomon Hungara Esperanto-Asocio.
(Aparta demando estas, ke vi, kiel mi, preferus vidi Hungaruja
Esperanto-Asocio.)
Estus eraro sisteme serchi lingvon en kiu oni esprimas iun nocion plej
'simple'.

Amike,

Johan

Leo De Cooman

unread,
Dec 23, 2011, 7:57:13 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 23/12/2011 12:14, Johan Derks schreef:
Ekzistas ses (?) regulaj plurfacoj: kvaredro, sesedro, okedro, dekduedro kaj dudekedro.
La grekaj nomoj por tiuj estas: tetrahedron, hexahedron, oktahedron, dodekahedron kaj ikosahedron.

ses? Kvin, laŭ mi, almenaŭ se oni ne inkluzivas sferon.

Mi serĉis la PIVajn vortojn finiĝantajn per "edro" (kaj forigis la vortojn, kiuj ne interesas nin ĉi tie, kia "cedro").
Mi mem jam delonge uzas la vorton "orta triedro" (kiu ne estas fermita figuro), kiu havas interesajn praktikajn ecojn pri spegulado de radiado.
 
Amike salutas Leo

Jen la vortoj:

diedro (en malnova PIV) =DUEDRO

dodekaedro: =DEKDUEDRO

edro (en matematiko); plur~o, REGULA plur~o

heksaedro: =SESEDRO

hemiedro (en malnova PIV) (en ĥemio)

holoedro: (en mineralogio); ~io

ikosaedro: =DUDEKEDRO

oktaedro: =OKEDRO

poliedro: =PLUREDRO

romboedro: (en geometrio)

tetrakisheksaedro (en malnova PIV) (en mineralogio)


Anna Lowenstein

unread,
Dec 23, 2011, 9:54:57 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi unue renkontis la vorton "edro" ne en matematika kunteksto, sed en la Esperanta traduko de "La grafo de Montekristo", kiun mi recenzis por Beletra Almanako. Jen la resumo:

Junulo estas fermita en ĉelo de malliberejo, kiam je lia miro li aŭdas homan voĉon de sub la ŝtona planko, kaj alia malliberulo aperas en lia ĉelo. Montriĝas, ke la alia malliberulo dum plurjara laboro faris tunelon, sed miskalkulis la direkton. Li diras, "Mi laŭiris la koridoron, kontraŭ kiu troviĝas via ĉambro anstataŭ ol pasi sub ĝi; mia tuta laboro estas perdita, ĉar tiu koridoro eliras al korto plena je gardistoj."
La junulo respondas, "Estas vere, sed tiu koridoro laŭiras nur unu edron de mia ĉambro, kaj mia ĉambro havas kvar."
La alia respondas, "Jes, sendube, sed jen unu kies muro estas la roko; necesus dek jarojn da laboro por dek ministoj provizitaj per ĉiuj siaj iloj por trabori tiun rokon; tiu alia verŝajne apogas sin sur la fundamento de la estra apartamento; ni trafus la kelojn, kiuj evidente estas ŝlositaj kaj oni kaptus nin; la alia edro rigardas, atendu do, kien rigardas la alia edro?"
Tiu edro estas tiu, en kiu estas traborita la embrazuro, tra ĝi envenas la taga lumo.

Retajpante tiun tekston, mi rimarkas ankaŭ gramatikan eraron, kiun mi preteratentis antaŭe: akuzativo post "necesus". Tamen, ĝenerale la gramatiko estas tre bona. Ne eblas diri same pri la vortelekto, bedaŭrinde.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: venerdì 23 dicembre 2011 12.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) later-o kaj edr-o

Pablo:

Amike,

José Antonio Vergara

--

Johan Derks

unread,
Dec 23, 2011, 10:55:15 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Idiota? Vi volas diri, ke ghi estas idiotismo eble, sed ne 'idiota', chu?
Estas nenio malrespektinda en akceptado de 'edro' kiel novvorto, ghuste tial
kiel Marcos tre bone eksplikis.
Esperanto ja miksas sisteme proporajn vortojn kun (fremdaj au nov-)vortoj.
Tiun frenezajhon vi mem akceptis kiam vi decidis daurigi la lernadon de
Esperanto.

Amike,

Johan


Pablo:

Amike,

José Antonio Vergara

--

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 24, 2011, 6:57:32 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi shatus uzi idiota ne pri la vorto "edro" , sed pri la apuda
vorto "novvorto", sed mi ne faras tion, char legantoj malghuste pensus,
ke mi celas la uzantojn de vorto. Ekzemple mi kelkfoje nomis vorton
"malinteligenta", se mi vere celis, ke la uzanto estas. Bonshance mi ne
bezonas uzi tiajn kvalifikojn en la bona lingvo.
Sed la kreado ante vortojn kiaj "novvorto" estus ne nur kontrau
la spirito de Esperanto, kvankam Zamenhof kreis kelkajn tiajn, sed ghi
signus la finon de Esperanto kian ni konas ghis nun. La samon jam diris la
autoroj de Plena Analiza Gramatiko. Aglutina lingvo, speciale se ghi
deziras esti senescepta, kiel Esperanto, ne povas havi kunmetajhojn de
substantivo kun sia adjektivo (mia belauto), nek de verbo kun sia adverbo
(mi fortspiris), kaj nek de verbo kun sia (rekta) objekto (mi ovmanghis).
Tio estus la fino de la lingvo kaj kutime ech ne okazas en naturaj
aglutinaj lingvoj, kiaj la germana. Kaj ekzistas psihhologia tialo por
tio.
Do mi ne nomas la uzantojn de tiaj "nelegitimaj" (PAG $$
423)vortoj idiotoj, sed mi nomas la uzadon ante ilin, inkl. la
nelegitiman "novvorto"j danghera kaj nesagha.
Amike kaj neidiote, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 24, 2011, 6:57:38 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi shatus uzi idiota ne pri la vorto "edro" , sed pri la apuda
vorto "novvorto", sed mi ne faras tion, char legantoj malghuste pensus,
ke mi celas la uzantojn de vorto. Ekzemple mi kelkfoje nomis vorton
"malinteligenta", se mi vere celis, ke la uzanto estas. Bonshance mi ne
bezonas uzi tiajn kvalifikojn en la bona lingvo.
Sed la kreado ante vortojn kiaj "novvorto" estus ne nur kontrau
la spirito de Esperanto, kvankam Zamenhof kreis kelkajn tiajn, sed ghi
signus la finon de Esperanto kian ni konas ghis nun. La samon jam diris la
autoroj de Plena Analiza Gramatiko. Aglutina lingvo, speciale se ghi
deziras esti senescepta, kiel Esperanto, ne povas havi kunmetajhojn de
substantivo kun sia adjektivo (mia belauto), nek de verbo kun sia adverbo
(mi fortspiris), kaj nek de verbo kun sia (rekta) objekto (mi ovmanghis).
Tio estus la fino de la lingvo kaj kutime ech ne okazas en naturaj
aglutinaj lingvoj, kiaj la germana. Kaj ekzistas psihhologia tialo por
tio.
Do mi ne nomas la uzantojn de tiaj "nelegitimaj" (PAG $$
423)vortoj idiotoj, sed mi nomas la uzadon ante ilin, inkl. la
nelegitiman "novvorto"j danghera kaj nesagha.
Amike kaj neidiote, Marcel.

> Idiota? Vi volas diri, ke ghi estas idiotismo eble, sed ne 'idiota', chu?

José Antonio Vergara

unread,
Dec 24, 2011, 8:00:10 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan,

tio kion mi nomas idiota, estas la tute nenecesa konfuzigo inter la
grekdevena etimologio de la iom internacia scienca terminaro,
unuflanke, kaj la Esperanta vortfarado, aliflanke. Tion plej balaste
faris NPIV.

Seriozaj fakuloj kiel Prof. Kavka, Marc Bavant kaj Cyril Brosch
kritike skribis pri tiu mispasho.

Male al la kontraugrekradikaj bonlingvanoj kiel Renato, mi subtenas la
paralelan ekziston kaj de la internaciaj formoj, chefe por uzo inter
fakuloj, kaj de pure Esperantaj formoj.

José Antonio

Johan Derks

unread,
Dec 24, 2011, 10:13:18 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio,
Mi ne povas jhuri ke mi mem neniam uzis la vorton 'idiota',  sed ghi ne estas argumento, ne kontribuas al komunikado. kontraue.
 
Kompreneble bonlingvanoj ne devas reformi la internacian sciencan terminaron,
sed tute dependas de tio kion oni komprenas en tiun i.s. terminaron.
Vortoj kiel tiuj de la kvin Platonaj korpoj estas vortoj lernendaj en la meza lernejo kaj tial jam ne estas rezervita al iu 'sankta' netushenda terminaro de scienculoj.
Kiel mi jam skribis, estas multaj vortoj enkorpigitaj en iu internacia sistemo, iu 'nomenklaturo' (= sankciita nomaro), kies simpleca karakterizo estas, ke meze edukita homo neniam audis pri ghi.
Vortoj kiel tetra(h)edron, hexa(h)edron ktp NE apartenas al tiu kategorio.
Cetere lau la 15a regulo oni rajtas opinii, ke ili apartenas al la tuja vortotrezoro de Esperanto kaj mi ne riprochos (komencantan) intelektulon, se tiu uzos ghin.
Sed de pli progresinta esperantisto mi atendas, ke tiu larghanime aplikas la duan parton de la 15a regulo kaj kreas interdependan sistemon de parencaj internaciaj vortoj. Kial lernigi al homoj kvin malsamajn vortojn anstatau montri al ili la (didaktike stimulan) belecon de kvin kunmetajhoj: kvaredro, sesedro, okedro, dekduedro kaj dudekedro. Tio ech estas devo de bona profesoro de matematiko!
(Aparte de tio oni havas la neregulajn korpojn: kvarfaco, sesfaco, okfaco ktp.)
 
Mi ne kontrauas vian opinion pri NPIV, nek pri la fakuleco de homoj kiel Kavka, Bavant kaj Brosch (mi mem daure citas Bavant, sed neniu shajne konas au interesighas pri lia vortaro), sed ili eldiras tre gheneralan opinion, kiun oni ne povas rigore apliki al chiuj izolaj ekzemploj, kiujn VI aloprtas.
Ankau se vi citas ilin, bonvolu komplete citi, kun tekstofonto ktp., por ke diskuto povas richighi, ankau por aliaj legantoj.
 
Al Marcel Leereveld: Estas fakto, ke en Esperanto estas akceptitaj ne malmultaj vortoj kunmetitaj el adjektivo plus substantivo: dikfingro, altkonstruajho, junedzo.
Ili tute obeas la regulon, ke la unua parto de la kunmetajho priskribe limigas la lastan parton.
Kompreneble oni ne leghere apliku tiun manieron de kunmeti, sed en la kazo de novvorto, tiuhavas specialan rolon en la diskutado pri vortfarado em Esperanto, sed eble pli bone Andreas Kueck povas ekspliki, kial ghi estas pozitiva kontribuo al Esperanto. Mi havas limigitan tempon.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Original Message -----
From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
Sent: Saturday, December 24, 2011 2:00 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) later-o kaj edr-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

José Antonio Vergara

unread,
Dec 24, 2011, 11:07:30 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

> Kompreneble bonlingvanoj ne devas reformi la internacian sciencan
> terminaron,

Ni do almenau pri tio opinias iom simile. Lau mi la malamiko ne estas
vortoj kiel "kardiologo", kiu ja povas ekzisti por limigita uzo apud
la pli facile travidebla "korkuracisto", sed paroj kiel gardi/gvardio,
redakti/redakcio, ktp

> Vortoj kiel tiuj de la kvin Platonaj korpoj estas vortoj lernendaj en la
> meza lernejo kaj tial jam ne estas rezervita al iu 'sankta' netushenda
> terminaro de scienculoj.

Mi ne diras ke ghi estu sanktigata au adorata kiel netushenda, sed ke
ghia ekzisto en pluraj lingvoj estas fakto (ech se temas nur pri la
europaj lingvoj, kaj aliaj influitaj chi-rilate de ili, kiel la
indonezia), kaj do ghia transpreno en Esperanton (kio jam okazas en la
lingvo ekde la Universala Vortaro mem) estas normala kaj ech utila.
Tamen, ili ne estu malmunteblaj lau la aparta sistemo de la Esperanta
vortfarado, sed nur analizeblaj etimologie, kiel en chiuj linhgvoj en
kiuj ili ekzistas.

Bedaurinde mi nun ne havas tempon por serchi la fontojn de la
chi-temaj dirajhoj de Bavant, Kavka kaj Brosch.

José Antonio

Marcos Cramer

unread,
Jan 2, 2012, 1:10:27 PM1/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem en lingvaj diskutoj jam delonge subtenadas la ideojn de Bavant kaj aliaj pri tio ke la mikso de Esperanta vortfarado kun greklatina vortfarado en PIV estas grava problemo. Vidu pri tio ankaŭ mian artikolon lingvakritiko.com/2008/03/03/el-interna-kaj-el-ekstera-vortprovizo-analizo-de-la-diskuto de 2008.

Mi tamen ne povas sekvi la argumentadon de José en ĉi tiu diskuto: El la prava kritiko al PIV li ŝajne faris iun sanktan regulon, ke Esperanta radiko neniam rajtas deveni de greka radiko kiu en internacia faklingva uzo estas uzata nur en grekaj kunmetaĵoj. El la prava atentigo pri tio ke oni ne facilanime konsideru tiajn grekdevenajn vorterojn Esperantaj vorteroj li do faris regulon ke oin neniam rajtas uzi tiajn grekdevenajn vorterojn kiel Esperantajn vorterojn, eĉ se tiu uzo jam estas kutima kaj estas aliaj argumentoj por tiu uzo.

En mia antaŭa ĉi-fadena mesaĝo mi prezentis argumentojn por la akcepto de "edr/". Intertempe mi ankaŭ pli ol antaŭe emas akcepti la uzon de "fac/" anstataŭ "edr/" ankaŭ en la pridiskutataj kunmetaĵoj, do diri "plurfaco", "kvarfaco", "dekdufaco" ktp. Ŝajne mia antaŭa prefero al "edr/" ankaŭ devenis de la fakto, ke "edr/" en tiu senco mi jam pli longe konis ol "fac/" (do jam ekde la unuaj jaroj de mia Esperantisteco), kaj ke sekve ĝi estis forte enradikiĝinta en mian kapon. Sed en la efektiva lingvouzo "fac/" ŝajnas pli enradikiĝinta, eĉ se en la priparolataj kunmetaĵoj "edr/" estas pli kutima. Sed estas neniu logika kialo havi du apartajn radikojn ĉi-okaze.

Ĉi-rilate mi devas ankaŭ kritiki la argumentadon de Johan: Unuflanke li argumentis per tio ke oni devas respekti la laboron faritan de bonaj terminaristoj (kiel de Bavant per lia Matematika Vortaro). Sed aliflanke li argumentas por sencodistingo inter "fac/" kaj "edr/" kiu tute ne ekzistas ĉe Bavant: Bavant tute ne limigas la uzon de "edr/" al regulaj ('Platonaj') plurfacoj.

La uzo de "edr/" en la traduko citita de Anna ŝajnas al mi ne tre bela: Mi tie preferus "fac/" (kaj verŝajne jam preferus "fac/" antaŭ mia lastatempa ŝanĝo de sinteno al "edr/", ĉar temas pri nematematika kunteksto).

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Jan 6, 2012, 8:30:27 AM1/6/12
to la bona lingvo
Marcos Cramer skribis:
?i-rilate mi devas anka? kritiki la argumentadon de Johan: Unuflanke
li
argumentis per tio ke oni devas respekti la laboron faritan de bonaj
terminaristoj (kiel de Bavant per lia Matematika Vortaro). Sed
aliflanke
li
argumentas por sencodistingo inter "fac/" kaj "edr/" kiu tute ne
ekzistas
?e Bavant: Bavant tute ne limigas la uzon de "edr/" al regulaj
('Platonaj')
plurfacoj.

Jes, Marcos. En tio vi pravas, eble mi ne skribis sufiche klare.
Bavant allasa
ambau formojn sen specifi la signifojn. Sed mi havas du argumentojnL:
1. la internacieco de kelkaj specimenoj de regulaj surfacoj kun la
nomo "........eder"
estas vershajne tioma, ke ili estas enprenendaj en Esperanton
(eventuale
nur de tiuj intelektuloj kiuj ne estas sufiche firmaj en skemisma
Esperanta
vortfarado).
2. Mi ne konas nederlandan matematikiston au mezlernejan instruiston,
kiu
ne tuj komprenus sub kvaredro (Tetraeder), okedro (Oktaeder),
dudekedro (Ikosaeder),
dekduedro (Dodekaeder) regulajn plurfacojn. La nocio de la kvin
platonaj
korpoj estas tiel elementa por la antikva Greka filozofio pri kosma
harmonio,
ke oni 'bezonas' por ghi apartajn vortojn.
Amike,

Johan

Pjer

unread,
Jan 7, 2012, 4:21:32 PM1/7/12
to la bona lingvo
Nune Ssv proponas:
vertico [8oa] ~ pint·o, vert·o, angul·punkt·o, nod·o, nod·punkt·o (ĉi
tiuj du lastaj rilate al 'grafeo-j')

eĝ·o (en la komuna lingvo) → rand·o, angul·rand·o

Necesas kompletigi la serion per edro.

Matematike, tiuj tri fakaj vortoj montras malsimilajn randojn:

Vertico estas rand·punkt·o de aù streko aù ebeno aù volumeno...
Eĝo estas rand·strek·o aù randlatero de ....
Edro estas rand·fac·o de ....

Do rand·o ne estas sufiĉe preciza, faka por eĝo.

Mi relegis la antaŭajn priajn diskutojn,
la plej kohera serio estus:

vertico [8oa] ~ pint·o, vert·o, rand·punkt·o,
angul·punkt·o, nod·o, nod·punkt·o (ĉi tiuj du lastaj rilate al 'grafeo-
j')
eĝ·o (en la komuna lingvo) → later·o[4oa], rand·strek·o, angul·rand·o
(teĥniko)
edr·o (en la komuna lingvo) → fac·o [8oa], rand·fac·o, lima ebeno

( → iĝus ~ , se eĝ· kaj edr· estus oficialaj)

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2012, 9:55:39 AM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:

Male al la kontraugrekradikaj bonlingvanoj kiel Renato, mi subtenas la
paralelan ekziston kaj de la internaciaj formoj, chefe por uzo inter
fakuloj, kaj de pure Esperantaj formoj.
  
Eble ni ne multe malsamopinias. Mi ne subtenas la uzon de grekaj radikoj por fakuloj simple ĉar poste estas homoj, kiel la verkintoj de PIV, kiuj konkludas, ke el "petrolo" oni faru "petr-oleo" kaj ke "petro" = "ŝtono".

Ĉi tiu ekzemplo estas bazita sur latina radiko, sed por la grekaj estas same "mia kardio estas makro".

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2012, 10:00:21 AM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:


edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]
  
Tion mi provizore registris.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages