alveol-o kaj alveolar-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2011, 1:06:40 PM1/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jen informo pri la rusa.

Renato

-----Messaggio originale-----
Da: Anna kaj Mati Pentus [mailto:g...@yandex.ru]
Inviato: martedì 11 gennaio 2011 17:54
A: renato....@esperanto.org
Oggetto: Re: alveol-o kaj alveolar-o

Kara Renato!

> kiel oni diras en la rusa "alveolo" kaj "alveolaro"?

La rusa uzas la saman latinan radikon:
alveolo = альвеола,
alveolaro = альвеолярный (согласный звук), alveola konsonanto.

Amike,
Anna kaj Mati

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2011, 7:14:40 AM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

Jen la situacio en la vjetnama! Dankon al s-ino Lan!

 

Renato

 

Da: ngoclan [mailto:ngn...@gmail.com]
Inviato: mercoledì 12 gennaio 2011 12:35


A: renato....@esperanto.org
Oggetto: Re: alveol-o kaj alveolar-o

 

-  La vjetnamaj vortoj por la du signifoj de "alveolo" en PIV estas :

 

        - ổ răng     por denta kavajxo

          ổ : truo, kavajxo

          răng : dento

        - phế nang    por pulma kavajxo

          phế : pulmo

          nang : veziketo, saketo

 

- Du aliaj por la franca vorto "alvéole" estas" :

       

        - lỗ tổ ong : kavajxoj de abelaro

        - hốc        : kavo (de roko)

 

- Alveolaro : âm vị lợi por gingiva fonemo

        - âm vị : fonemo

        - lợi     : gingivo

 

"Âm vị" havas nurnuran signifon, sed "lợi" havas kelkajn signifojn, kaj kunmetita kun aliaj vortoj gxi havas deferencajn signifojn, ekzemple :

        - lợi dụng : profiti

        - lợi ích    : intereso, avantagxo

        - lợi khí    : instrumento

        - lợi nhuận : profito

          ktp ...

 

Lan

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2011, 5:10:11 AM1/13/11
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭgrade ni malkovras la sitaucion en Orienta Azio, kie la kalsika ĉina havas la saman funkcion kiel la greka ĉe ni. Tio ne tuj helpas por alveol-o kaj alveolar-o, sed laŭgrade povas helpi.

 

Amike

 

Renato

 

Da: SONG Ho-young [mailto:gl...@saluton.net]
Inviato: giovedì 13 gennaio 2011 05:27


A: renato....@esperanto.org
Oggetto: Re: alveol-o kaj alveolar-o

 

Aldone, 

en la pura korea lingvo, "sori" signifas sonon. 

 

 

SONG Ho-young 

 

2011/1/13 SONG Ho-young <gl...@saluton.net>

Estimata s-ro Corsetti,

 

Pardonon mi petas pro malfrua respondo. Mi dume havis ekzamenojn. 

 

Kiel en multaj orientaziaj lingvoj, en la korea lingvo troviĝas ambaŭsistemo de vortoj, t.e. kunekzisto de samsignifaj vortoj, kaj en la pura korea lingvo, kaj en la ĉina. Kompreneble koreoj prononcas la ĉindevenajn vortojn ne laŭ ĉina maniero, sed laŭ korea maniero, same kiel en multaj latindevenaj vortoj en eŭropaj lingvoj. (Tra la jarcentoj, ĉinaj literoj iasence fariĝis komuna kultura trezoro en Orienta Azio, kvankam en mia lando oni ne plu ofte uzas ĉinajn literojn kiel antaŭe.)   

 

Do, en la vorto "ĉi-ĝo" (denta alveolo), "ĉi" signifas laŭĉine denton ("i" aŭ "ippal" laŭ pura korea lingvo), kaj "ĝo" signifas ian ujon. (Do, Esperantece "dentujo")  

 

Kaj en la vorto "ĉi-um" (alveolaro), "um" signifas laŭĉine sonon. (Do, Esperantece "dentsono")

 

Ĉu mia klarigo helpas al vi? :-) Tiuj alfabetoj fakte ne povas perfekte esprimi la prononcojn de la koreaj vortoj. 

 

El Koreio elkore salutas, 

SONG Ho-young 

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2011, 5:33:50 AM1/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ankoraŭ alia klarigo pri la korea:

>   alveol/o 치조(齒槽) / 치조: menton-osta truo, kie enradikiĝas dento

 

>   alveolar/o <음성> 치경음(齒莖音) / sono de denta radiko / karno

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages