mi legis la Z-paghojn

8 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 30, 2008, 6:19:47 PM9/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan vesperon,

mi legis la Z-paghojn el PIV, mi trovis ne bonlingvajn vortojn. Estas 2 vortoj kiujn mi ne komprenas, kiujn mi ne konas... rilate al la aliaj, mi jam proponas alian esprimmanieron (auhajhon ?)

zabajono : ovoflava miksajho
zakusko : ?
zapi : tujshanghi / ekshanghi
zenano : du difinoj... problemo ankauh kun "zeno"
zigzago : sinua irado / serpenta irado
zipo : fulmofermilo
zonulo : zoneto (mi komprenas nek unu, nek la alian) ?
zomi : pliproksimigi
zorio : durimenaj shuoj

Amike, NIkolao

--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Renato Corsetti

unread,
Oct 1, 2008, 5:51:44 AM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Nicolas!
jam proponas alian esprimmanieron (auhajhon ?)
"Aŭaĵo" por "alternativo" estas genia eltrovo. Mi ne scias, ĉu registri ĝin en la formo

alternativo [2oa] = aŭaĵo

Kelkaj el la vortoj, kiujn vi trovis estis jam diskutitaj en la listo, ekzemple "zapi" kaj "zorio".

Pri "zonulo" PIV mem resendas al "zoneto", malgranda zono.

Mi enmetus:
zabajono =  ovoflava miksajho
zenano --> virina domo-parto
zomi --> pliproksimigi (en fotado), rapide altiĝi (aviadiloj)

Kion pensas la aliaj?

Intertempe vi rajtas transiri al V.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 1, 2008, 8:25:51 AM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
zabajono =  ovoflava miksajho
zenano --> virina domo-parto
zomi --> pliproksimigi (en fotado), rapide altiĝi (aviadiloj)

Por la unua mi metus la pli mallongan alternativon "ovoflavajho". Ja en mangho-rilata lingvajho, "-ajh-" havas la specialan signifon "manghajho preparita el X" (kie X estas tio, kio staras antau "-ajh-"). Eble ni ech povus uzi "-->" chi tie.

Por la dua mi preferus "=" al "-->": Unue, char la alternativo ne tute trafas la signifon de la novradiko; kaj due, char la novradiko signas ion, kiun oni nur priparolus en la kunteksto de Barata historio kaj kulturo, do ghi ne apartenas al tiuj novradikoj, kiuj riskas shanghi la funkcimanieron de Esperanto.

Por "zomi" necesas aparte priparoli la du signifojn:

Por la fotografa signifo, ne taugas "pliproksimigi", char oni ankau povas malproksimighi per 'zomado'. Anstataue eblus diri "skali": "skalo" estas Fundamenta, kaj lau ReVo, "skali" signifas "grandigi aŭ malgrandigi en ĉiuj dimensioj, konservante proporciojn de la partoj", do ghuste kion oni faras kiam oni 'zomas'. Tamen la fotistoj eble shatus rezervi la verbon "skali" por tio, kion oni faras, kiam oni post la fotado prilaboras la foton, dum 'zomi' nur eblas dum la fotado. Mi proponas meti la alternativon "skal-i (per objektiv-o)", sed nur kun "=" kaj ne kun "-->". Por la objektivo, kiun oni nomas "zomo" au "zomilo", eblas diri "skalobjektivo".

Por la aviada signifo la alterna
tivo "rapide altiĝi" estas tute malghusta. Fakte, temas pri tio, ke la aviadilo malrapidighas dum la altigho. Do eblus diri "mal-rapid-igh-e alt-igh-i", sed denove mi nur metus "=" kaj ne "-->".

Do lau mi la linioj povus aspekti jene:

zabajono -->  ov-o-flav-ajx-o
zenano = vir-in-a dom-part-o
zom-i (en fotado) = skal-i (per objektiv-o)
zom-i (en aviado) = mal-rapid-igx-e alt-igx-i
zom-il-o = skal-objektiv-o
zom-o (en fotado) = skal-ad-o (per objektiv-o); skal-objektiv-o
zom-o (en aviado) = mal-rapid-igx-a alt-igx-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 1, 2008, 11:32:15 AM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Por la aviada signifo la alternativo "rapide altiĝi" estas tute malghusta.
Mi kopiis ĝin de PIV. Ĉu vi certas pri via versio?

Do lau mi la linioj povus aspekti jene:
Mi kopiis ilin, kun unu ŝanĝo:

Se
zom-il-o = skal-objektiv-o

zomo ne povas esti la samo.

Nun prezentiĝas alia problemo: Kiu estas la senco de la radiko "objektiv-"?

C'u "lens-ilo"?

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 1, 2008, 11:57:13 AM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Por la aviada signifo la alternativo "rapide altiĝi" estas tute malghusta.
Mi kopiis ĝin de PIV. Ĉu vi certas pri via versio?

La difino de "zomi" estas "utiligi la kinetan energion, provizitan per pliigita rapido, por akiri altecon". "Kineta energio" signifas simple "mov-energio". Se oni uzas tiun energion por akiri alian energion (altec-energion), oni malpliigas ghin. Malpliigi la mov-energion signifas malrapidigi. Do per iom da scio pri fiziko oni povas el la PIV-a difino eltiri, ke la aviadilo malrapidighas dum 'zomado'.

Mi kontroli la faktojn pri tio ankau en la anglalingva Vikipedio. Mi do almenau certas, ke mia versio estas pli ghusta ol via, ech se ghi ne necese estas perfekta.

Parolante pri "kineta energio", mi proponas

kinet-a energi-o --> mov-energi-o

(Ho jes, niaj alternativoj ankau povas esti malpli longaj ol la novradik-lingvaj esprimoj.)


Se

zom-il-o = skal-objektiv-o

zomo ne povas esti la samo.

Nu, lau ReVo, la radiko "zom-" estas substantiva, do "zomo" estas la ilo. Sed ReVo ankau mencias, ke ne ekzistas konsento pri la radika karaktero, kaj ke konsekvence kelkaj diras "zomi per zomilo".

PIV estas pli konfuza: en ghi "zom-" estas verba radiko, kaj do tute logike ili donas al la substantivo "zomo" la signifon de "zomado". Aliflanke, ili donas duan signifon al "zomo", tiun de ilo. Certe tio ne eblas se "zom-" estas verba radiko!

Mi kreis la liniojn tiel, ke ni provizas alternativojn al ambau uzoj de "zom-", do al "zom-" kiel substantiva radiko kaj al "zom-" kiel verba radiko. Tiel niaj linioj ankau rekte montras, ke inter la uzantoj de "zom-" ech ne ekzistas konsento pri ghia karaktero. Lau mi do estus bone, se vi denove aldonus la alternativon "skal-objektiv-o" al "zom-o".

Nun prezentiĝas alia problemo: Kiu estas la senco de la radiko "objektiv-"?

"objektiv-" havas du malsamajn signifojn kun malsamaj radik-karakteroj (do same kiel "park-"). Kun adjektiva karaktero ghi signifas "efektive ekzistanta ekster la penso" au "bazita sur senpartia esploro, sendependa de individuaj plaĉoj". Kun substantiva karaktero, ghi signifas "parto de fotografilo, konsistanta el unu aŭ pluraj muntitaj lensoj, kiujn devas trapasi la lumaj radioj antaŭ ol penetri en la malluman kameron". Bedaurinde, PIV listigis la du signifojn de "objektiv-" sub unu kapvorto (ili faris same che "park-", do almenau ili konsekvence neas la realon).

Mi ne opinias ke ni bezonas linion pri "objektiv-".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Oct 1, 2008, 4:23:43 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> C'u "lens-ilo"?
Hmm. Lensilo ŝajnas al mi ilo por fari lensojn. "Objektivo" kutime estas lensaro: simpla lenso estigas tro da "aberacioj", kiujn oni korektas per aldono de aliaj lensoj (faritaj el aliaj vitrospecoj).
> zom-il-o = skal-objektiv-o
Jes, se "objektivo" en tiu senco estas akceptata.
Iom pli science oni dirus, ke ĝi estas "objektivo"/ lensaro kun variebla fokusa longo/ distanco.
Kompreneble tiu esprimo estas tro longa, sed povus helpi aliajn trovi taŭgan esprimon.
En la nederlanda oni foje uzas "rubberlens" (apud "zoomlens"), per kiu oni esprimas, ke la lens(ar)o estas kvazaŭ elasta (aŭ kun "elasta fokusa distanco")
 
Amike salutas
Leo

 

zomo ne povas esti la samo.

Nun prezentiĝas alia problemo: Kiu estas la senco de la radiko "objektiv-"?

C'u "lens-ilo"?

Renato




Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.7.5/1697 - Release Date: 29/09/2008 7:40

Renato Corsetti

unread,
Oct 1, 2008, 5:31:18 PM10/1/08
to °listo 'la bona lingvo'
PIV:

| "utiligi la kinetan energion, provizitan per pliigita rapido, por akiri altecon".

Jes, estas pro tiu pliigita rapido, ke mi pensis pri rapida altiĝo.  Sed mi ne havas problemojn lasi la linion, kiel ĝi jam estas nun kun "malrapidiĝe".


| Mi do almenau certas, ke mia versio estas pli ghusta ol via, ech se ghi ne necese estas perfekta.

Mi neniam kuraĝus mem opinii pri io tia.

| kinet-a energi-o --> mov-energi-o

Registrita.

| Nu, lau ReVo, la radiko "zom-" estas substantiva. . .  estus bone, se vi denove aldonus la alternativon "skal-objektiv-o" al "zom-o".

Mi aldonis kun klarigeto.

| Mi ne opinias ke ni bezonas linion pri "objektiv-".

Mi tamen pensas, ke eble ni evitu malsamsignifajn, samformajn radikojn. Mi mem ne povas pensi pri aŭajo por "objektiv-o".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 1, 2008, 5:42:27 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Objektivo" kutime estas lensaro
Ĉu simple "lensaro"?

Cetere, mi almenaŭ eknotu la uzon en la senco de "celo", kiun PIV havas kiel trian signifon.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 2, 2008, 5:32:12 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> LDC:  "Objektivo" kutime estas lensaro
> RC:  Ĉu simple "lensaro"?
Lau PIV: lensaro = objektivo. Parolante pri optikaj aparatoj oni ofte distingas inter "objektivo" kaj "okulario": objektivo estas direktata al la observata objekto, okulario al la okulo. En ambaŭ kazoj temas ja pri "lensaro" (foje, en malprecizaj aparatoj la "aro" enhavas nur unu elementon).
Ĉu aldoni "optika", do "optika lensaro". Miaopinie ne, ĉar lenso jam estas optika aparato.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 2, 2008, 4:40:41 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Lau PIV: lensaro = objektivo.
kaj du pliaj aferoj, krom la oficiala signifo de "objektiv-".

Tio ne estas Esperanto. Tio estas frenezaĵo.

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 2, 2008, 11:57:10 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/1 Renato Corsetti
"Aŭaĵo" por "alternativo" estas genia eltrovo. Mi ne scias, ĉu registri ĝin en la formo
 
alternativo [2oa] = aŭaĵo
     "Alternativo" estas eblo au neceso (pli kutime : devo) elekti inter du alternativajhoj. Se ni volus rekomendi la vorton "au/ajh/o" (kiu al mi shajnas belega, sed eble al aliaj impresos, kiel malfacile komprenebla), estus do pli ghuste skribi :
alternativ-aĵ-o  = aŭ-aĵ-o
     Sed kion ni faru el "alternativ/o" mem ?  Shajnas al mi, ke "au/o" estus tro malklara kaj tro facile alie komprenebla. Iam mi notis la jenon :
alternativ/o --?--> {elekt/o/dev/o, dev/o elekt/i, nepr/a elekt/o} (inter du {afer/, decid/}o/j
Necesas ankau unu admono pri la dua, erara difino en la NPIV.  Mi proponas, sed ankorau ne tre firme, la jenon :
 
alternativ-o = dev-o elekt-i (inter du decidoj)
alternativ-o (kun la signifo "alternativajho, elekteblajho, elektotajho") -->  elekt-ebl-aĵ-o
alternativ-ajh-o  =  elekt-ebl-aĵ-o, au-aĵ-o
 
     Amike salutas                                Francisko

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2008, 2:51:35 AM10/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
"Alternativo" estas eblo au neceso (pli kutime : devo) elekti inter du alternativajhoj. . . .
Mi registris provizore:

alternativ-o = dev-o elekt-i, elekt-o-dev-o (inter eblaĵoj), (kun la signifo "alternativaĵo, elekteblaĵo, elektotaĵo") --> elekt-ebl-aĵ-o
alternativ-aĵ-o = elekt-ebl-aĵ-o, aŭ-aĵ-o

kaj nun malfermas la debaton.

Mia unua scivolemo estas pri tio, ĉu "alternativ-" nepre rilatas al elektoj inter du eblaĵoj aŭ inter pluraj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 4, 2008, 6:02:10 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/3 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Francisko:
"Alternativo" estas eblo au neceso (pli kutime : devo) elekti inter du alternativajhoj. . . .
Mi registris provizore:
alternativ-o = dev-o elekt-i, elekt-o-dev-o (inter eblaĵoj), (kun la signifo "alternativaĵo, elekteblaĵo, elektotaĵo") --> elekt-ebl-aĵ-o
     Shajnas al mi, ke estus pli klare, se tion oni dirus per du apartaj paragrafoj :
alternativ-o = dev-o elekt-i, elekt-o-dev-o (inter eblaĵoj)
alternativ-o (kun la erara signifo "alternativaĵo, elekteblaĵo, elektotaĵo") --> elekt-ebl-aĵ-o
alternativ-aĵ-o = elekt-ebl-aĵ-o, aŭ-aĵ-o
kaj nun malfermas la debaton.
 
Mia unua scivolemo estas pri tio, ĉu "alternativ-" nepre rilatas al elektoj inter du eblaĵoj aŭ inter pluraj.
     Per si mem la vorto pensigas pri nur du. Ghia bazo estas la latina vorto "alter", kiu signifas "la alia el du", kontraue al "alius", "alia". Komparu, kun la sama "-ter" : "uter ?" ("kiu el la du ?"), "uterque" ("chiu el la du = kaj la unua kaj la alia"), "neuter" ("neniu el la du")...
     Amike salutas                                     Francisko

ro-esp

unread,
Oct 3, 2008, 5:34:58 PM10/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>


> "Aŭaĵo" por "alternativo" estas genia eltrovo.

ne pli genia ol "cxu-cxu-elekto"

> Mi ne scias, ĉu registri ĝin en la formo
>
> alternativo [2oa] = aŭaĵo

mi opinias ke ne (jam)


>
> "Alternativo" estas eblo au neceso (pli kutime : devo)
> elekti inter du alternativajhoj.

Law la vortaro, jes, bedawrinde
en la reala uzado (kiom mi superrigardas gxin), *dilemo*
estas elekto inter du eblecoj, el kiu ambaw estas la alternativo
(mi ne jam renkontis "alternativajxo"-n) de la alia.

Tiu (eble oficiale mis-)uzo de "alternativo" kongruas kun
alternativa (kuracado ktp). Gxi indikas alternativon al la,
kiel diri (nederlande gangbaar, germane herkoemlich),
tradicia aw plej konvencia maniero/metodo/ktp

> Sed kion ni faru el "*alternativ/o*" mem ? Shajnas al mi, ke "*au/o*"


estus tro malklara kaj tro facile alie komprenebla. Iam mi notis la jenon :

> alternativ/o --?--> {elekt/o/dev/o, dev/o elekt/i, nepr/a elekt/o} (inter
> du {afer/, decid/}o/j

mi emas al: alternativo: (sola) alia ebleco

> Necesas ankau unu admono pri la dua, erara difino en la *NPIV*.


> Mi proponas, sed ankorau ne tre firme, la jenon :

> *alternativ-o* = dev-o elekt-i (inter du decidoj)

> *alternativ-o* *(kun la signifo "alternativajho, elekteblajho,
elektotajho")

elektutajxo, cxu ne ? :-)

> * --> elekt-ebl-aĵ-o

tie mi almenaw enmetus "alia"

gxis, Ronaldo

Harri Laine

unread,
Oct 4, 2008, 4:08:11 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis, 4.10.2008 13:02:

> Shajnas al mi, ke estus pli klare, se tion oni dirus per du apartaj
> paragrafoj :
>

> *alternativ-o* = dev-o elekt-i, elekt-o-dev-o /(inter eblaĵoj)/
> *alternativ-o* /(kun la erara signifo "alternativaĵo, elekteblaĵo,
> elektotaĵo")/ --> elekt-ebl-aĵ-o

Tiu unua, laŭ vi do senerara, signifo de "alternativa" estas pura
kabinetaĵo de teoriuloj. Klopodi konservi ĝin kiel ĉefan signifon
estas pli malutile ol utile. Ĝi aperas praktike tiom malofte, ke por
multaj ĝi verŝajne estas nekomprenebla aŭ ŝajnas eraro. Por klare
esprimi sin tiusence oni diru "elektodevo", "elektoproblemo" aux "dilemo".

En la praktiko "alternativo" estas uzata kun du signifoj:

1. (elektebla) eblo
- "Ĉi-jare ne estas tiel, ĉar la kandidatoj nombras preskaŭ
trioblon de la lokoj. Abundas alternativoj, kio kontribuos
al pli streĉaj kaj interesaj balotoj."
- "Chávez havis tri alternativojn : entranĉeiĝi...kaj ĝismorte
rezisti ; eliri la Palacon... ; aŭ eliri la landon..."
- "kompreneble ĉiuj homoj deziras nur pli da aŭtomobiloj
kaj pli da malmultekostaj flugoj, alia alternativo estus
idealisma ĥimero."
2. alia (elektebla) eblo
- "ni devas altigi abonkotizojn aŭ serĉi alternativon
ĉe malpli kosta konkuranto"
- "Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti
kaj toleri tian malfacilaĵon."
- "Esperanto, alternativo por la angla"

La ekzemploj estas el reala lingvo, ĉiuj krom unu el la "Tekstaro de
Esperanto", kiu enhavas 119 okazojn kun "alternativ". Mi faris
ŝanĝetojn en la ekzemploj, por mallongigi aŭ klarigi.

Krome, el tiu dua signifo evoluis la iom speciala nuanco "kontraŭa aŭ
malsimila al la ĝenerala kutimo", eĉ "konforma al ekologia, novepoka
ktp. vivstilo". Tiun signifon alprenis precipe la adjektiva formo
"alternativa".

La postulo, ke estu elekto inter precize du ebloj, estas etimologie
pravigebla, sed sensenca en la nuna lingvo.

Eĉ la franca ne ŝajnas observi la prasignifon, nek koncerne la nombron
"du", nek la sencon "elektodevo". Simple provu serĉi en la reto la
vortparon "trois alternatives", kiu prae devus signifi "tri elektodevoj".

Se la bonvortaro volas malkonsili uzon de la ofta radiko
"alternativ-", ghi almenaŭ ne klopodu fari tian distingon inter boneco
de la diversaj signifoj.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 5:16:03 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Se la bonvortaro volas malkonsili uzon de la ofta radiko 
"alternativ-", ghi almenaŭ ne klopodu fari tian distingon inter boneco 
de la diversaj signifoj.
Verdire la tuta diskuto pri alternativ- naskiĝis el mia ŝerca rimarko, ke la vorto "aŭaĵo" estas genia. Efektive ni havas aliajn radikojn por malkonsili antaŭ ol veni al "alternativ-". Ni lernis el la diskuto, ke ĉiuj havas la senton ke alternativo ne estas nur du sed povas esti multaj.

Amike


Renato


ro-esp

unread,
Oct 4, 2008, 4:38:16 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nun emas al

alternativo<--> alia *opcio*

La vorto *awajxo* en si mem ne klaras, kaj nenion alportus

@ Renato: jes, foje oni havas pli ol unu alternativojn

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2008, 2:57:47 PM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
alternativo<--> alia *opcio*
Kio pri

opci-o --> alternativ-o, liber-a elekt-ebl-o ?

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 5, 2008, 4:58:18 PM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mia unua scivolemo estas pri tio, ĉu "alternativ-" nepre rilatas al
> elektoj inter du eblaĵoj aŭ inter pluraj.

Sxajne tia diskuto ofte levigxas en aliaj lingvoj, kiuj importis tiun vorton
el la latina. Laux mia impreso la lingvonormigaj organoj de la skandinavaj
landoj verdiktis, ke kvankam etimologie "alternativ-" signifas elekton inter
nur du eblajxoj, devas esti konsiderata gxusta la nuna lingvouzo, laux kiu
povas esti tri, kvar kaj pli da alternativ(ajx)oj. Se oni ne fortraduku tiun
radikon el E-o, mi opinias, ke oni toleru ankaux en E-o pli ol du
alternativ(ajx)ojn.

Otto

ro-esp

unread,
Oct 6, 2008, 7:01:05 PM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Nicolas Gaufillet <nova...@gmail.com>
>zapi : tujshanghi / ekshanghi

oni nenion sxangxas per zapado, oni nur rigardas alian kanalon

>zigzago : sinua irado / serpenta irado

ambaw nur aldonas malklarecon

>zipo : fulmofermilo

cxu iu efektive uzas tiun vorton, dum fulmo estas ekster la senco

>zomi : pliproksimigi

sxajne pli(mal)proksimigi, per kamerao

gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Oct 8, 2008, 12:29:31 PM10/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

>>zapi : tujshanghi / ekshanghi
> oni nenion sxangxas per zapado, oni nur rigardas alian kanalon

Fakte oni sangas la agordon, alidirite oni sangas la resonancan frekvencon
de la ricevilo.

>>zigzago : sinua irado / serpenta irado
> ambaw nur aldonas malklarecon

angula irado?

>>zipo : fulmofermilo
> cxu iu efektive uzas tiun vorton, dum fulmo estas ekster la senco

rapidfermilo?

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages