germanismoj

4 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Sep 20, 2009, 5:23:03 AM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos skribis en fino de oktobro 2008a:

Kvankam mi chi-liste jam aperis kiel defendanto de kunmetajhoj el adjektivo kaj substantivo, mi chi-kaze kontrauas ghin. ……………………..

kaj Francisko:
   Pri tio, ke "*dik/fingr/o*", "*jun/edz/o*" kaj similaj kunmetajhoj kontrauas la vortofaradajn regulojn de nia lingvo, vidu en la *PAG* la paragrafon pri la prefikse uzataj radikoj. Klaras, ke ech se, kiel Waringhien, oni akceptas iujn uzatajn tiajn formojn au formoseriojn, oni novajn ne kreu.

Mi scias, ke same li pensas pri ‘novvorto’. Tiu afero de kunmetado por krei specialan specon de <adjektivo> + <substantivo> interesas min, ĉar mi proponis fari prelegojn en Germanujo pri landonomoj kaj tio kondukis min al studado, eble eĉ prelegado pri kelkaj Akademiaj gramatikaj aferoj.

Estas konate, ke en la Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9 oni rekomendas jene:

§ 5.– En alia aparta speco de kunmetaĵoj(…….. mi dirus: gramatika vortfarado)la finaĵo mem estas la ĉefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; ĝi sekve ne estas interŝanĝebla kun alia finaĵo.

Se la radikoj de tia kunmetaĵo apartenas al la tri ĉefaj signifo-kategorioj, la unua ĝenerale havas, aŭ eventuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua – de substantivo; ekz‑e: bluokula, grandkuraĝa, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuraĝo, per sama ideo.

………………..

RIM.: Esprimoj similaj al blua okulo, bela reĝino, varma radio, ... ne povas transformiĝi al samsignifaj kunmetaĵoj: ili devas resti ĝuste, kiel ili estas.

Aliparte, ekz‑e: belreĝino, varmradio, ... povas signifi nur: reĝino de la belo, radio de varmo.

Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la ĵusa paragrafo; ekz‑e: junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.

 

Pri tio mi havas plurajn demandojn:

1.      Junedzino ne estas speciala juna edzino, ĝi estas freŝdata edzino, se vi volas: speciale juna edzino, t.e. la signifo de juna modifiĝas. Laŭ tiu argumento ĝi estas erara.
Oni povas diri ke la edzeco estas juna, el kio sekvas la derivaĵo junedzeculino (kion pro prefero de mallongaj vortoj mi ŝatus pluŝanĝi al junedzecino, sed tio startigas tute novan diskuton). Kion oni pensas pri tio ?

2.    Kiuj trafaj ekzemploj de germanismoj en (malpli bona) Esperanto ekzistas laŭ la modelo a-vorto + o-vorto ? Marcos Cramer kaj Andreas Kueck ? (Ili povas ilustri mian argumentadon en la prelego.)

3.    SSV diras: neologism·o [2oa] ~ nov·a radik·o, nov·a vort·o, nov·a form·o
Sed oni ne konsideras neologismo la derivaĵojn de malnovaj radikoj, kiuj jes povas esti novaj vortoj. Kion opinii pri ‘novvorto’ ? Laŭ mi ĝi povus eniri en tiun kategorion de
okazoj ne oponeblaj al la ĵusa paragrafo

 
Johan



 

Andreas Kueck

unread,
Sep 20, 2009, 10:37:35 AM9/20/09
to la bona lingvo
On 20 Sep., 11:23, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> 1.      Junedzino ne estas speciala juna edzino, ĝi estas freŝdata edzino, se vi volas: speciale juna edzino, t.e. la signifo de juna modifiĝas. Laŭ tiu argumento ĝi estas erara.
> Oni povas diri ke la edzeco estas juna, el kio sekvas la derivaĵo junedzeculino (kion pro prefero de mallongaj vortoj mi ŝatus pluŝanĝi al junedzecino, sed tio startigas tute novan diskuton). Kion oni pensas pri tio ?

Same kiel vi.

> 2.    Kiuj trafaj ekzemploj de germanismoj en (malpli bona) Esperanto ekzistas laŭ la modelo a-vorto + o-vorto ?

La dika vortaro de Krause proponas "grandentrepreno" por la germana
"Grossunternehmen". Efektive "grosses Unternehmen" (= granda
entrepreno) ne egalas al "Grossunternehmen", same kiel "dika fingro"
ne egalas al "dikfingro". Do eble "grandentrepreno" estas pravigebla
per la modelo de "dikfingro". Alternativo povus esti "grandskala
entrepreno".

Krome geografiaj nomoj: "Nov-Jorko" (Fundamenta); "Nov-Zelando" (de la
Akademio rekomendata landnomo).

> 3.    SSV diras: neologism·o [2oa] ~ nov·a radik·o, nov·a vort·o, nov·a form·o

Siatempe mi proponis aldoni la informon "lau la kompreno de Zamenhof:"
antau "nova formo".

> Sed oni ne konsideras neologismo la derivaĵojn de malnovaj radikoj,

Tion chi oni prave ne faras.

> kiuj jes povas esti novaj vortoj.

Ne lau la Zamenhofa kompreno de "nova vorto".

> Kion opinii pri ‘novvorto’ ?

Mi ne uzas tiun chi esprimon, char Zamenhof uzis la esprimon "nova
vorto", ekzemple en la Antauparolo al la Fundamento. Kaj disde "nova
vorto" li diferencigis (krom vortojn oficialajn/Fundamentajn) vortojn
uzeblajn lau Regulo 15 kaj formojn novajn. (Lau li cetere nur chi
lastaj estas neologismoj.)

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Sep 20, 2009, 11:12:03 AM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:


> Tiu afero de kunmetado por krei specialan specon de <adjektivo> + <substantivo> interesas min

Antaŭ kelkaj semajnoj alskribis min germana Esperantisto, kiu kritikis mian uzon de la kunmetaĵo "novradiko" kaj nomis ĝin ne-internacia germanismo. Mi skribis langan respondon al li, kaj per tio sukcesis konvinki lin ke vortfarado de la speco adejektivo+substantivo estas en certaj cirkonstancoj ebla en Esperanto, kaj tute ne estas germanismo. Jen mi kopias mian tiaman respondon al li:

----


Pri la kunmetaĵoj de la formo adjektivo+substantivo:

Fakte tiu formo de kunmetaĵo estas Fundamenta: En la Fundamento troviĝas "sekvinbero"; kaj en la Fundamento troviĝas neniu regulo kiu malpermesus tiun manieron de vortfarado. Do kial malpermesi ĝin?

Bedaŭrinde PAG inventis regulon laŭ kiu tiu vortfarado estas erara en Esperanto. Sed la aŭtoroj de PAG mem devis tuj agnoski, ke estas multaj esceptoj al tiu regulo. Do kial entute inventi tiun regulon, se ĝi ne estas pravigebla per la Fundamento nek per la efektiva lingvouzo?

Vi skribas ke tiu maniero de vortfarado estas specialaĵo de la germana kaj ne internacia. Tamen ankaŭ la angla havas "blueberry" kaj aliajn tiajn vortojn. Kaj el la aliaj lingvoj kiujn mi scipovas, ankaŭ la svahila havas tiun specon de vortfarado. Do ankaŭ la ideo ke ĝi ne estas internacia ne estas tenebla. (Sed ĉiuokaze ne gravus, ĉar Esperanto ja estas memstara lingvo kaj ne dependas de la reguloj de aliaj lingvoj.)

Vi ankaŭ misreprezentas la lingvoevoluon kiam vi skribas ke "dikfingro" estis anstataŭigita per "polekso". Fakte daŭre "dikfingro" estas la pli kutima vorto, dum "polekso" estas uzata nur de malmultaj novradikemaj Esperantistoj.

PMEG pri ĉi tiu temo tre saĝe skribas la jenon:

"Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭelemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingro, sekvinberoj, solinfano, sovaĝbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute korektaj. Sed oni ne povas simple kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo, sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo."

Do kial mi uzas "novradiko" anstataŭ "nova radiko"? La kialo estas ke oni kutime konsideras kiel novradikon (aŭ "neologismon") ĉiun ne-oficialan Esperantan radikon, eĉ se ĝi jam ne estas nova. Alia difino (kiun mi fakte preferas) estas ke novradiko estas ajna radiko ne-enradikiĝinta. Oni ankaŭ povus kombini tiujn du difinojn. Sed ĉiuokaze, la grava afero estas ke "novradiko" ne estas nur uzebla por vere novaj radikoj, sed ankaŭ por malnovaj radikoj ne-oficialaj kaj/aŭ ne-enradikiĝintaj. Do per "novradiko" oni celas ion specialan, ĝuste laŭ la postuloj de PMEG por tiu maniero de vortfarado.

Ĉiuj sep ekzemploj de tia vortfarado menciitaj en PMEG aperas ankaŭ en la Esperanta literaturo. Do certe malĝustas via aserto ke tia vortfarado ne troviĝas en la Esperanta literaturo.

Mi esperas ke vi nun komprenas kial mi ne evitas tiun manieron de vortfarado.

----

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Sep 20, 2009, 12:42:24 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Koran dankon al Andreas kaj Marcos pro iliaj vastaj respondoj.
 
Mi konkludas por mi mem:
Bazante min sur PMEG kaj la Fundamento mi povas akcepti:
altlernejo, altforno, dikfingro, sekvinberoj, solinfano, sovaĝbesto, sanktoleo kaj aliaj novajn vortojn, se ili esprimas ion specialan alian ol la simpla specifo de la koncernaj substantivo plus adjektivo.
Tamen povas esti malsamaj opinioj pri tio, kio estas "io speciala alia".
1. Jam, lau interkonsento inter Andreas kaj mi, junedzino ne taugas, dum junedzeculino jes ja.
2. Pri grandentrepreno mi subkomprenas ke tio devos signifi firmaego. La efiko de antaumeto de grand estas ke la dusignifeco de entrepreno farighas unusignifeco: la signifo 'afero entreprenita'malaperas kaj restas 'ekonomia unuo de produktado'. Surbaze de tio mi dirus, ke 'grandentrepreno' ne estas "io speciala alia". Oni ankau povus diri entreprenego, chu ?
Mi memoras audinti dumferie la germanan vorton Hochhaus au Hochgebäude, kiam mi informpetis pri la vojo irenda. Kion mi vidis estis simple: alta konstruajho. Mi ne povus uzi por tio en Esperanto la vorton altkonstruajho.
3. Novvorto estas, lau interpreto analoga al tiu de Marcos, ne nur uzebla por vere novaj vortoj, sed ankaŭ por malnovaj vortoj ne-oficialaj kaj/aŭ ne-enradikiĝintaj.
 
Chu estas ne-ghermanlingvanoj kiuj kontestas ?
 
Amike,
Johan

Andreas Kueck

unread,
Sep 20, 2009, 1:06:21 PM9/20/09
to la bona lingvo
On 20 Sep., 18:42, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> 1. Jam, lau interkonsento inter Andreas kaj mi, junedzino ne taugas,

Ho, shajnas, ke estas ia miskompreno: Lau mi "junedzino" taugas.

> 2. Pri grandentrepreno mi subkomprenas ke tio devos signifi firmaego.

Mi samopinias.

> La efiko de antaumeto de grand estas ke la dusignifeco de entrepreno farighas unusignifeco: la signifo 'afero entreprenita'malaperas kaj restas 'ekonomia unuo de produktado'.

Ech se "entrepreno" havus nur la duan signifon, estas diferenco inter
unuflanke "granda entrepreno" kaj aliflanke
"grandentrepreno"/"entreprenego"/"firmego". Estas ja ankau diferenco
inter ekzemple "granda pordo" kaj "pordego".

> Surbaze de tio mi dirus, ke 'grandentrepreno' ne estas "io speciala alia".

Lau mi ja.

> Oni ankau povus diri entreprenego, chu ?

Anstatau "grandentrepreno": jes. Sed ankau "entreprenego" ne egalas al
"granda entrepreno".

> Mi memoras audinti dumferie la germanan vorton Hochhaus au Hochgebäude, kiam mi informpetis pri la vojo irenda. Kion mi vidis estis simple: alta konstruajho. Mi ne povus uzi por tio en Esperanto la vorton altkonstruajho.

Che eble "domego" au "turdomo" au "turdomego" taugas por redoni la
signifon de "Hochhaus"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2009, 3:44:20 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
Chu estas ne-ghermanlingvanoj kiuj kontestas ?
Mi estas ne-ghermanlingvano, kvankam mi siatempe studis kaj parolis la germanan. Nun mi povas nur legi ghin sen tro da problemoj.

Mi ne kontestas la regulon. Mi kredas, ke ghi provas laueble klarigi kelkajn vortojn, kiujn oni ja rekontas en Esperanto, kaj ankau sukjcesas klarigi ilin.

Mi mem, ne sentante la aferon tre klara, preferas tute ne uzi tiun eblecon kaj ĉiam paroli pri "nova edzino" kaj la afero funkcias. Chu, cetere, Nov-jorko estas Jorko en aparta senco nova aŭ simple Nova Jorko (kiel oni nomas ĝin en la angla)?

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 20, 2009, 4:09:28 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Mi mem, ne sentante la aferon tre klara, preferas tute ne uzi tiun
> eblecon kaj ĉiam paroli pri "nova edzino" kaj la afero funkcias.

Chu vi ankau parolas pri "dika fingro" anstatau pri "dikfingro"?
(Mi sufiche certas, ke vi ne diras "polekso"...).

> Chu,
> cetere, Nov-jorko estas Jorko en aparta senco nova aŭ simple Nova Jorko
> (kiel oni nomas ĝin en la angla)?

La Angla ja ne faras tiun subtilan distingon, sed
Esperanto ja havas ghin.

Sed la propranomaj okazoj eble bezonas iom alian klarigon.
Eble simple estas tiel, ke por propraj nomoj oni ofte
preferas kunmetajhon, kvankam apenau estas aparta
signifodiferenco inter ekzemple "nova Jorko" kaj
"Nov-Jorko".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2009, 4:39:19 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Chu vi ankau parolas pri "dika fingro" anstatau pri "dikfingro"?
(Mi sufiche certas, ke vi ne diras "polekso"...).
Certe ne "polekso" (Dio gardu nin!) sed eble ankaŭ ne "dika fingro" pro longa kutimo je "dikfingro".

apenau estas aparta
signifodiferenco inter ekzemple "nova Jorko" kaj
"Nov-Jorko".
Tion mi volis diri.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 20, 2009, 4:49:28 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Chu,
> cetere, Nov-jorko estas Jorko en aparta senco nova aŭ simple Nova Jorko
> (kiel oni nomas ĝin en la angla)?

La Angla ja ne faras tiun subtilan distingon, sed
Esperanto ja havas ghin.

Anna:
Tamen en la angla ekzistas eĉ pli subtila distingo. New York (Nov-jorko) havas la akcenton ĉe la lasta silabo, t.e. la dua vorto. Se oni volus diri “new York” (Nova Jorko), la du vortoj havus egalan akcenton, aŭ eventuale ĉe la unua silabo.

Anna

Pilar Otto

unread,
Sep 20, 2009, 4:56:33 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> 2. Pri grandentrepreno mi subkomprenas ke tio devos signifi firmaego.
> La efiko de antaumeto de grand estas ke la dusignifeco de entrepreno
> farighas unusignifeco: la signifo 'afero entreprenita'malaperas kaj
> restas 'ekonomia unuo de produktado'.

Sed tiu analizo ne estas aplikebla pri "grandurbo" kaj "granda urbo". Tamen,
eble anstataux "grandurbo" mi povus diri "urbego". Laux la vortkunmeta
praktiko ne nur en la germana, sed ankaux en aliaj gxermanaj lingvoj, ekz.
la skandinavaj, mi devus diri "rugxvino" kaj "blankvino". Ne povante vidi la
kolorojn, mi tamen supozas, ke ne cxiuj "rugxvinoj" estas tute rugxaj: iuj
estas priskribataj kiel "pajlo-flavaj"!

Suprajxe via,
Otto

Andreas Kueck

unread,
Sep 21, 2009, 12:16:49 PM9/21/09
to la bona lingvo
On 20 Sep., 22:56, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Laux la vortkunmeta
> praktiko ne nur en la germana, sed ankaux en aliaj gxermanaj lingvoj, ekz.
> la skandinavaj, mi devus diri "rugxvino" kaj "blankvino".

Bonaj ekzemploj. Jen pliaj tiaj ekzemploj de la germana:

"Schwarzarbeit": "nigrlaboro" (laboro, che kiu labordonanto/dunganto/
komisianto ne pagas impostojn, asekurkotizojn k. s.)

"Schwarzfahren": "nigrveturado" (veturado en publika transportilo sen
valida bileto)

"Schwarzbrot": "nigrpano" (pano el sekalfaruno)

"Schwarzerde": "nigrhumo" (malhela humo)

"Schwarzhandel": "nigrkomerco" (kontraulegha komerco [en Germanujo
precipe en la unuaj jaroj post la dua mondmilito])

"Schwarz-Weiss-Fernseher": "nigr-blank-televidilo" (televidilo, kiu
montras la bildojn nur nigr-, blank- kaj griznuance)

"Rotlichtviertel": "rughlumkvartalo" (kvartalo de achetebla
"amorservo", amuzkvartalo)

"Weissbrot": "blankpano" (pano el tritikfaruno)

--
Andreas Kueck



Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2009, 2:03:11 PM9/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Jen pliaj tiaj ekzemploj de la germana:
Ĉiujn viajn ekzemplojn oni tradukas al la itala per adjektivo kaj substantivo, ekzemple: "Schwarzarbeit" = lavoro nero, ktp.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 21, 2009, 3:26:58 PM9/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Andreas:
      Jen pliaj tiaj ekzemploj de la germana:
> Ĉiujn viajn ekzemplojn oni tradukas al la itala per adjektivo kaj substantivo, ekzemple: "Schwarzarbeit" = lavoro nero, ktp.
Eĉ en la nederlanda ni duvorte diras "zwart werk".
 
Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Sep 22, 2009, 12:20:08 PM9/22/09
to la bona lingvo
On 21 Sep., 20:03, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Ĉiujn viajn ekzemplojn oni tradukas al la itala per adjektivo kaj
> substantivo, ekzemple: "Schwarzarbeit" = lavoro nero, ktp.

Jen ekzemploj, che kiuj la itala montras modelojn, kiujn ankau la
germana montras (almenau lau mia vortaro; chu temas pri eraroj, tion
mi ne scias):

de: "Weissdorn" = it: "biancospino" = eo: "kratago"
de: "Russ" = it: "nerofumo" = eo: "fulgo"

Chu en la itala estas signifdiferenco inter "biancospino", "bianco
spino" kaj "spino bianco" kaj krome inter "nerofumo", "nero fumo" kaj
"fumo nero"?

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Sep 22, 2009, 2:24:47 PM9/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
buterpano estas pano kies karakteriza ingredienco estas butero
maizpano " " maizo (ne
sekalo aw tritiko)
laktopano " "lakto (ne akvo)
brunpano estus pano kies karakteriza ingredienco estus bruno


sed jes, brunpana indikas apartenon al brunA pano

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2009, 4:50:56 PM9/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
de: "Weissdorn" = it: "biancospino" = eo: "kratago"
de: "Russ" = it: "nerofumo" = eo: "fulgo"

Chu en la itala estas signifdiferenco inter "biancospino", "bianco
spino" kaj "spino bianco" kaj krome inter "nerofumo", "nero fumo" kaj
"fumo nero"?
Jes. Biancospino kaj nerofumo estas du vortoj kun aparta signifo. Normale oni dirus "spino bianco" kaj "fumo nero".

Aliflanke tre granda gramatiko de la itala diras ke en la itala ekzistas la vortfarado per apudmetado.

Unu el la subspecoj estas adjektivo+substantivo: altopiano = alta ebenaĵo, bassorilievo = malalta reliefo, buon senso = komuna prudento, libero arbitrio = libera decidorajto. Depende de la ofteco kaj antikveco (sed ankaŭ simple de kutimo) oni skribas tiujn formojn en unu vorto aŭ en du vortoj.

Alia subspeco estas substantivo+adjektivo: camposanto = kampo sankta = tombejo, girotondo = ronda turniĝo, fico secco = sekigita figo = interalie: malaltvalora aĵo.

Ĉiuokaze italoj sentas tiujn du vortojn apartaj, kaj se ili estas skribitaj kune kaj se ili estas skribitaj aparte.  Unu el la grandaj italaj retaj vortaroj indikas ke oni rajtas skribi ankaŭ "nero fumo".

Amike

Renato



Andreas Kueck

unread,
Sep 23, 2009, 9:52:10 AM9/23/09
to la bona lingvo
On 22 Sep., 22:50, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> de: "Weissdorn" = it: "biancospino" = eo: "kratago"
> > de: "Russ" = it: "nerofumo" = eo: "fulgo"
>
> > Chu en la itala estas signifdiferenco inter "biancospino", "bianco
> > spino" kaj "spino bianco" kaj krome inter "nerofumo", "nero fumo" kaj
> > "fumo nero"?
>
> Jes. Biancospino kaj nerofumo estas du vortoj kun aparta signifo.
> Normale oni dirus "spino bianco" kaj "fumo nero".

Dankon por la klarigo. Do, se iu diras, ke "en (malpli bona)
Esperanto" lau la modelo a-vorto + o-vorto estas "ekzemploj de
germanismoj", tiam shi au li iom ne-prave "kulpigas" nur la germanan,
char tiaj modeloj estas ankau en la itala.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2009, 10:20:15 AM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Do, se iu diras, ke "en (malpli bona)
> Esperanto" lau la modelo a-vorto + o-vorto estas "ekzemploj de
> germanismoj", tiam shi au li iom ne-prave "kulpigas" nur la germanan,
> char tiaj modeloj estas ankau en la itala.
>
Kiel mi skribis, ĝenerale ne ekzistas en la itala la germana modelo
"bel-knabino" aŭ "alt-konstruaĵo". En kelkaj okazoj oni apudmetas la du
vortojn kun la adjektivo unue (en la itala ĝi povas veni kaj unue kaj
due) kaj tio estas "kunmetita vorto" en tre speciala senco. Neniu itala
esperantisto venus mem al la ideo diri "dik-fingro", se li ne estus
lerninta la germanan aŭ Esperanton.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 23, 2009, 11:12:39 AM9/23/09
to la bona lingvo
On 23 Sep., 16:20, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Neniu itala esperantisto venus mem al la ideo diri "dik-fingro", se li ne estus
> lerninta [...] Esperanton.

La samo kredeble trafas pri la plej multaj germanaj esperantistoj,
char "*Dickfinger" ne estas uzata en la germana - almenau ne serioze
en la signifo de "dikfingro". La analogo trafas ankau pri
"*Trockenweinbeere" ("sekvinbero") kaj "*Jungehefrau" ("junedzino").

Anstatau la menciitajn esprimojn oni diras "Daumen" resp. "Rosine"
resp. "Braut".

Kaj supoze ke la Esperanto-vorto por "nerofumo" (au "nero fumo") estus
"nigrfumo", neniu germana esperantisto dirus tion, se shi au li ne
estus lerninta la italan au Esperanton ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2009, 1:18:24 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
La samo kredeble trafas pri la plej multaj germanaj esperantistoj,
char "*Dickfinger" ne estas uzata en la germana
Tamen agnosku, ke ĝenerale la ĝermanoj, se ne la germanoj, sekvas tiujn modelojn.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 23, 2009, 3:09:20 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ne tiom gravas la uzo germana aŭ itala.
Plej gravas la fakto ke estas plej ofte malrekomendita la kunmetado de
adiektivo plus substantivo, malgraŭ en la pasinto tia kunmetado okazis
ofte.

Nu, parolu la spertuloj pri gramatiko.

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Sep 23, 2009, 3:57:36 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:

Plej gravas la fakto ke estas plej ofte malrekomendita la kunmetado de
adiektivo plus substantivo

Malrekomendita fare de kiu?

PAG malrekomendis tiun metodon de kunmetado, sed PMEG defendas tian metodon de kunmetado.

Kion signifu "plej ofte" en via frazo?

En la Fundamento estas du ekzemploj de tia vortfarado ("sekvinbero" kaj "Nov-Jorko"), kaj neniu regulo aŭ principo kiu malpermesas ĝin. Do la PAG-a malrekomendo kontraŭis kaj la Fundamenton kaj la ĝeneralan lingvouzon (ĝi ja mem devis agnoski ke ekzistas multaj tradiciaj kunmetaĵoj de tiu formo, kaj tiujn ĝi eĉ ne malrekomendis). Do la decido de PMEG akcepti tiun metodon de kunmetado estis tute ĝusta.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 23, 2009, 4:11:51 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Markos Kramer raportas
> - PAG malrekomendis tiun metodon de kunmetado,
>
> - sed PMEG defendas tian metodon de kunmetado.
>
> - En la Fundamento estas du ekzemploj de tia vortfarado ("sekvinbero" kaj

> "Nov-Jorko"), kaj neniu regulo aŭ principo kiu malpermesas ĝin.
Por mi PAG ĉiam estis la gramatiko por solvi la malfacilaĵoj.

Tamen mi ŝatus legi la opiniojn de aliuloj.

J-K Rinaldo

Pilar Otto

unread,
Sep 24, 2009, 4:54:33 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Por mi PAG ĉiam estis la gramatiko por solvi la malfacilaĵoj.

Por mi ne! Antaux ol tiu gramatiko farigxis "analiza", oni moke nomis la
Plenan Gramatikon aux "gxena gramatiko" aux "kilogram-atiko". En antauxa
mesagxo (mi supozas, sed ne certas, ke cxi-liste) mi citis Lingvan Respondon
140 A, kiu principe argumentas kontraux la ebleco de plena gramatiko, kiu
kapablu funkcii laux la intenco.

Esenca trajto de PAG estas, ke gxi klopodas doni regulojn kaj subregulojn
gxis la plej etaj bagatelaj detaloj. Se tio estus vere scienca, analiza
priskribo de la lingvouzo, gxi estus iel akceptebla kiel lingvistika
atestajxo. Sed PAG ne estas tia.

Unu afero estas, ke gxi ne estas objektiva, analiza priskribo, sed priskribo
filtrita tra la ideoj de la auxtoroj, kun konkludoj, kiuj ne cxiam sekvas el
la pristudo de la efektiva lingvouzo. Ecx la fiksado de la gramatikaj
kategorioj, precipe la sintaksaj, de Esperanto mem estas io, kion la
auxtoroj altrudas al la lingvo, ne montrinte pravigon de tiaj kategorioj en
Esperanto.

Alia afero estas, ke PAG ne pretendas esti nur priskriba, sed ankaux
preskriba, normiga. Tio signifas, ke por farigxi bona Esperanto-parolanto
necesas bone enkapigi cxiujn regulojn kaj subregulojn. Cxiu, kiu entreprenus
tian enkapigadon, baldaux konkludus, ke Esperanto estas malfacilega lingvo,
cxar estas tiom da aferetoj, kiujn oni devas konstante memoradi por uzi gxin
bone. Krome, aplikado de la reguloj kaj subreguloj estas gxuste tia
enkatenigo de la lingvo, kontraux kiu Zamenhof avertas plurloke en Lingvaj
Respondoj. Anstataux fari regulojn kaj subregulojn oni simple uzu la cerbon,
ekz. atentante pri la kun-apero de elementoj en la aktuala kunteksto. Ni ne
bezonas starigi regulon, ke "post 'por ke' cxiam uzu u-formon". Tio
evidentigxas el la kunteksto: "por" esprimas intencon, ne fakton, kaj la
verboformo, pri kiu Esperanto disponas por esprimi intencon, estas gxuste la
u-formo. Se en iu kunteksto io pli gravus ol tiu esprimado de intenco, oni
povus ecx "malobei la regulon". Ecx povas okazi, ke la sola maniero esprimi
sian mesagxon estas per rompo de "gramatika regulo".

Mi aligxas al la opinio de tiu recenzanto, kiu konkludis: "Mi preferas vivi
senPAGe!".

Otto

Leo De Cooman

unread,
Sep 24, 2009, 6:26:22 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Mi aligxas al la opinio de tiu recenzanto, kiu konkludis: "Mi preferas
> vivi senPAGe!".

:-) Alloga esprimo! Mi pensas same.
Lastan mardon en nia klubvespero ni havis prelegeton pri la uzado de la
difina artikolo. La prelegetanta klubano komparis du lernolibrojn, kiuj ne
ĉiam asertis la samon.
Se tio estintus mia unua konatiĝo kun Esperanto, mi timas, ke mi ne estus
"samideano".
Mi tuj ekŝatis Esperanton legante "La Esperanta gramatiko havas 16
ĝeneralajn regulojn SEN ESCEPTOJ".
Esceptoj fortimigas min.
Aŭtoroj, kiuj ne sukcesas trovi ĝeneralan regulon, prefere ankoraŭ
silentu...

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 24, 2009, 5:27:23 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Anstataux fari regulojn kaj subregulojn oni simple uzu la cerbon, 
ekz. atentante pri la kun-apero de elementoj en la aktuala kunteksto.
Jen la ora regulo (ni diru "konsilo") laŭ mi!

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages