ĥemiaj elementoj

15 views
Skip to first unread message

Pace Verda

unread,
Dec 22, 2011, 5:10:06 PM12/22/11
to la bona lingvo
Saluton,

Mi provas kompili liston de la nomoj de la ĥemiaj elementoj, ĉar mi
volas ke ili estu en mia projekto Bonlingvaj Vortoj (informo pri ĝi
estas en la diskuto kiu nomiĝas Bona Vortaro).

Bedaŭrinde, estas pluraj elementoj kun pli ol unu nomo trovebla en la
TTT. Mi trovis la jenajn diferencojn:

2 - heliumo/helio
23 - vanadio/vanado
24 - kromo/kromio
61 - promecio/prometio
64 - gadolino/gadolinio
85 - astateno/astato
99 - ejnstejnio/ejŝtejnio
109 - meitnerio/mejtnerio
110 - darmstadtio

Do, kiuj nomoj estas rekomendindaj? Ĉu estas oficialeca listo ie ajn?

La ĥemiaj elementoj estas difinitaj per la nombro da protonoj kiuj
estas en la atomkerno. Ĉu la grupo jam provis nomi la elementojn per
tiu nombro? Ekz. hidrogen·o = unu·proton·aĵ·o; kaliforni·o =
naŭ·dek·ok·proton·aĵ·o, k.s.


Dankon!
Pace

Fabio Bettani

unread,
Dec 23, 2011, 10:20:42 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Pace Verda,

> Mi provas kompili liston de la nomoj de la ĥemiaj elementoj,

Bona ideo!

> Do, kiuj nomoj estas rekomendindaj? Ĉu estas oficialeca listo ie ajn?

Pri la tradiciaj, malnovaj nomoj, mi ne scias. Eble oni devus kontroli
aparte ĉu ili estas oficialaj vortoj aŭ ne.

Pri la novaj nomoj, kiuj devenas el loknomoj aŭ homnomoj, en tiu ĉi
listo mi sugestis uzi la sufikso "um" aldonita al la nomo de la
omaĝata homo/loko/ktp:

http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_ĥemia_terminareto

Tio ŝajnas al mi tute natura kaj taŭga solvo en Esperanto.

> La ĥemiaj elementoj estas difinitaj per la nombro da protonoj kiuj
> estas en la atomkerno. Ĉu la grupo jam provis nomi la elementojn per
> tiu nombro? Ekz. hidrogen·o = unu·proton·aĵ·o; kaliforni·o =
> naŭ·dek·ok·proton·aĵ·o, k.s.

Tio estus gramatike ĝusta, sed malfacile komprenebla. Ĉiuj scias, ke
ni spiras oksigenon, sed malmultaj scias, kiom da protonoj estas en
ĝi.

--
Fabio

Johan Derks

unread,
Dec 23, 2011, 11:59:14 AM12/23/11
to la-bona...@googlegroups.com, Marc Bavant
Vi serchu en la reto, ekzemple: http://www.eventoj.hu/steb/
Diskutemuloj pri latero, edro, flanko, faco ktp povas ankau trovi "Faka
literaturo pri matematiko",
sed bedaurinde la Matematika Vortaro de Bavant ne trovighas tie.

Amike,

Johan Derks


Saluton,


Dankon!
Pace

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Dec 23, 2011, 9:00:47 PM12/23/11
to la bona lingvo
estimataj

al mi aspektas, ke almenaw "kromo" ne estas tenebla, simple cxar
"kroma" ne indikas konsiston el la metalo.

Cxu indas uzi "kromio" aw alia (pli bona?) termino mi ne scias

gxis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Dec 24, 2011, 8:13:33 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 24/12/2011 3:00, ro-esp schreef:

> Cxu indas uzi "kromio" aw alia (pli bona?) termino mi ne scias

Ĉu "ĥromo"?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 27, 2011, 12:50:21 PM12/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam antaŭe diskuti pri "kromo"/"kromio"/"ĥromo". Tamen nenio pri tiuj alternativaj esprimoj troviĝas nun en niaj listoj, do ŝajne ni tiam ne alvenis al konkludo. Ĉiuokaze, verŝajne indas rerigardi la argumentojn por la diversaj formoj en la tiama diskuto.

Aldone, mi volas atentigi pri tio, ke ni havas la jenan linion:

nitrogen·o ~ azot·o [fun]

Ĉe tiu linio aldone troviĝas ligilo al pluaj klarigoj pri la temo ĉe bonalingvo.org/index.php/Ssv_plio_4 . Mi persone ankaŭ preferas "azoto" al "nitrogeno".

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Dec 27, 2011, 6:52:41 PM12/27/11
to la bona lingvo


On Dec 27, 6:50 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Ni jam antaŭe diskuti pri "kromo"/"kromio"/"ĥromo".

Mi tuj akceptus la trian

> Tamen nenio pri tiuj alternativaj esprimoj troviĝas nun en niaj listoj, do ŝajne ni tiam ne
> alvenis al konkludo.

Ion tian mi memoras

> Aldone, mi volas atentigi pri tio, ke ni havas la jenan linion:
>
> nitrogen·o ~ azot·o *[fun]
>
> *Ĉe tiu linio aldone troviĝas ligilo al pluaj klarigoj pri la temo ĉe
> bonalingvo.org/index.php/Ssv_plio_4 . Mi persone ankaŭ preferas "azoto" al
> "nitrogeno".

Neniu kontestas ke la internacia simbolo por gxi estas [N], cxu?
Do, kiun avantagxon havas uzo de *A*zoto ? Cxu gxi estas uzata en pli
da lingvoj ?

gxis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Dec 28, 2011, 6:07:23 AM12/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/12/2011 18:50, Marcos Cramer schreef:

> Mi persone ankaŭ preferas "azoto" al "nitrogeno".

Pri nomoj de ĥemiaj elementoj, malfacilaĵoj kaj proponoj oni povas legi ĉe:

http://www.eventoj.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm


Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 28, 2011, 2:32:30 PM12/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/12/2011 0:52, ro-esp schreef:

> Neniu kontestas ke la internacia simbolo por gxi estas [N], cxu?
> Do, kiun avantagxon havas uzo de *A*zoto ? Cxu gxi estas uzata en pli
> da lingvoj ?

Le elemento N formas kombinaĵojn, kiujn ĥemiistoj nomas nitratoj (-NO3)
En malnovaj francaj libroj pri ĥemio, kiujn mi legis dum mia juneco, mi
trovis "azote" kaj "azotate".
http://fr.wiktionary.org/wiki/azotate nomas tiun vorton arĥaika.

Ĉu esperantistoj nomu tiujn kombinaĵojn "azotatoj"? :-)

Nu, la sama problemo ekzistas pri multaj nomoj de ĥemiaj elementoj.

Amike salutas Leo

Pace Verda

unread,
Dec 30, 2011, 11:59:22 AM12/30/11
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be
Dankon al la respondintoj. 

Mi legis la paĝarojn menciitajn supre. Ili estas tre interesaj. Ŝajnas ke ne estas kunsento, do mi ne povas meti ĉiun ĥemielemento en mia vortlisto. Tamen espereble la diskutado pri la nomoj daŭros kaj estonte estos kunsento kaj oficialigado.

Ĝis,
Pace


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages