(la bona lingvo) desinfekti

5 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
May 21, 2010, 8:05:51 AM5/21/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Mi proponas jenajn liniojn:
desinfekti => seninfektigi, malinfekti
desinfektado => seninfektigo, malinfektado
desinfektajxo => seninfektigajxo, malinfektajxo
desinfektilo => seninfektigilo, malinfektilo

Kiel vi opinias?

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2010, 9:28:36 AM5/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
Kiel vi opinias?
Mi miras, ke ni ne jam havas tiujn liniojn.

Mi eble ŝanĝus ilin al:
 
>desinfekti => seninfekti, malinfekti
desinfektado => seninfektado, malinfektado
desinfektajxo => seninfektajxo, malinfektajxo
desinfektilo => seninfektilo, malinfektilo

pro la transira signifo de "infekti".

Amike

Renato


Fabio Bettani

unread,
May 21, 2010, 9:35:12 AM5/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi eble ŝanĝus ilin al:
> desinfekti => seninfekti, malinfekti
>
> pro la transira signifo de "infekti".

Tamen, ReVo proponas la du samsignifajxojn "malinfekti, seninfektigi".
Efektive, cxi-lastan eblas disigi kiel "igi seninfekta", laux la
sxablono de "senmovigi". Cxu ne?

Amike,

--
Fabio

Andreas Kueck

unread,
May 21, 2010, 12:23:50 PM5/21/10
to la bona lingvo
On 21 Mai, 14:05, Vastalto <vasta...@gmail.com> wrote:

> Mi proponas jenajn liniojn:
> desinfekti => seninfektigi, malinfekti

> Kiel vi opinias?

Mi ne komprenas la signifon de la rekta malo de "infekti", do la
signifon de "malinfekti". Lau mia kompreno "desinfekti" signifas je
"seninfektajhigi".

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
May 21, 2010, 5:03:39 PM5/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi eble ŝanĝus ilin al:
 
>desinfekti => seninfekti, malinfekti

"Seninfekti" ne havas sencon. Oni ne povas senchave aldoni "sen" komence de objekt-hava verbo. Se oni volas esprimi la malon de la verbo, oni uzu "mal-". Se oni volas esprimi ke oni igas ke io estu sen io alia, oni devas uzi "sen...igi"; tio inter "sen-" kaj "-igi" ricevas O-vortecan interpreton, sendepende de tio, kian karakteron havas la radiko. En nia okazo, "seninfektigi" estas tute bona vorto, signifanta "igi ion esti sen infekto". Ni do nepre restu ĉe la formo proponita de Vastalto kaj ne forigu la sufikson "-ig-".

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
May 22, 2010, 2:41:16 AM5/22/10
to la bona lingvo
On 21 Mai, 23:03, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> "Seninfekti" ne havas sencon.

Mi konsentas.

> Se oni volas esprimi ke oni igas ke io estu sen io alia, oni devas
> uzi "sen...igi"; tio inter "sen-" kaj "-igi" ricevas O-vortecan interpreton,
> sendepende de tio, kian karakteron havas la radiko. En nia okazo,
> "seninfektigi" estas tute bona vorto, signifanta "igi ion esti sen infekto".

Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
agento")? Mi demandas, char ofte la substantiva formo de bazforme
verba radiko signifas la agon kaj/au ties rezulton (chi-okaze
"infektighon"), sed ne nepre la kauzanton. Aliflanke en la oficiala
difino de "eukalipto" estas uzata "seninfektiga": "eukalipt/o.
Chiamverda rapidkreska arbo indighena en Australio, kun tre alta
trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran kaj seninfektigan,
kreskigata por medikamenta kaj papera industrioj. (Eucalyptus.)"
( http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html )

Mi tamen ne scias, chu tiu "seninfektigan" signifas je "desinfektan"
au je "forigantan la infektan malsanon".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2010, 3:37:39 AM5/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo mi provizore registris:

desinfekti

desinfekt·i → mal·infekt·i, sen·infekt·ig·i.
desinfektado
desinfekt·ad·o → mal·infekt·ad·o, sen·infet·ig·o
desinfektaĵo
desinfekt·aĵ·o → mal·infekt·aĵ·o, sen·infet·ig·aĵ·o
desinfektilo
desinfekt·il·o → mal·infekt·il·o, sen·infekt·ig·il·o

Pri la signifo de "sen-infekt-ig-i" mi povas nur konstati ke ĉiu el ni havas sian personan impreson kaj teorion por klarigi tiun impreson. Mi mem emas senti ĝin kiel "sen-infekt(-a)-ig-i", kiu fakte devus esti "senifektit(a)igi". Ĉiuj teorioj estas same eblaj kaj same diskuteblaj. Eble ni ne eniru la demandon ĉi tie, ĉar ĝi estas ĝenerala teoria demando, pri kiu ni diskutu en <tutmondeca...@yahoogroups.com>.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
May 22, 2010, 6:30:37 AM5/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
> agento")?

Mi opinias, ke jes. Laŭ mi tio estas modela okazo, en kiu la
O-formo povas kovri, kaj efektive kovras, ankaŭ konkretaĵon firme
ligitan al la koncerna ago. Ĉiuokaze "seninfektigi" ŝajnas esti
tre forte establita formo - ja tute regule formita. (Dum
"seninfekti" povas signifi nur "esti seninfekta", nepre ne "igi
seninfekta").

> Mi demandas, char ofte la substantiva formo de bazforme
> verba radiko signifas la agon kaj/au ties rezulton (chi-okaze
> "infektighon"), sed ne nepre la kauzanton. Aliflanke en la
> oficiala difino de "eukalipto" estas uzata "seninfektiga":
> "eukalipt/o. Chiamverda rapidkreska arbo indighena en Australio,
> kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran
> kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera
> industrioj. (Eucalyptus.)"
> ( http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html )

> Mi tamen ne scias, chu tiu "seninfektigan" signifas je
> "desinfektan" au je "forigantan la infektan malsanon".

Laŭ mi temas tie, kiel kutime, pri "seninfektiga" = "desinfekta".

Notindas, tute parenteze, ke mi iam renkontis la proponon enkonduki
efektivan prefikson DES- kun la signifo "sen... igi": "desodori" =
"senodorigi", "desinsekti", = "seninsektigi", "desmoni" =
"senmonigi" k.s. Tiu prefikso estus laŭ mi tre kurioza kaj unika
en sia vortfara efiko. Tial mi malaprobas ĝin. La (kredeble
evitindan) verbon "desinfekti" oni prefere rigardu kiel
unuradikan: DESINFEKT/ + -I.

--
Bertilo Wennergren
Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2010, 7:21:00 AM5/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Notindas, tute parenteze, ke mi iam renkontis la proponon enkonduki
efektivan prefikson DES- kun la signifo "sen... igi":
Tio ne kovrus la signifojn de "desaponti" kaj "descendi" (tema snur pri ŝerco).

amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages