fotografio

6 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 1, 2022, 10:50:00 PM2/1/22
to la bona lingvo
Sufiĉe simple:

fotografio --- fot(ograf)ad·o, fot(ograf)art·o
kromofotografio --- kolor·a fot(ograf)ad·o, kolor·a fot(ograf)art·o

noammohr

unread,
Sep 10, 2025, 7:06:33 PM (14 days ago) Sep 10
to la bona lingvo
Pri mia antaŭa propono, mi nun dubas pri -ado. -arto sufiĉas. 
Mi ankaŭ rimarkas, ke fot- aperas multoble pli ofte in la Tekstaro of fotograf-, do eble ni preferu la mallongan formon:
fotografiaĵo ~ foto
fotografisto ~ fotisto
fotografio ~ fotarto, fotografarto
kromofotografio → kolora fotarto, kolora fotografarto, kolora fotografio

lowenstein, anna

unread,
Sep 11, 2025, 7:12:41 AM (13 days ago) Sep 11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi memoras, ke ĉirkaŭ 1980 estis interŝanĝo de leteroj en revuo Esperanto pri la vorto "fotografo". Se la arto nomiĝus "fotografio", ĉu "fotografo" ne estus la fotisto? (Laŭ la modelo biologio/biologo ktp.) En tiu okazo la foto mem devus esti "fotografiaĵo".

Iu proponis la tre simplan solvon "foto", "foti", "fotado". Mi memoras, ke li finis sian leteron per la vortoj "Grafojn ni lasu al ilia propra sorto." Mi pensas, ke tiu estis la konata sveda esperantisto Eric Carlén, sed kompreneble post tiom da jaroj povus esti, ke mi mismemoras. De tiam efektive la pli simplaj formoj "foto" ktp. fariĝis la plej uzataj. 

"Fotografi" kaj "Fotografaĵo" estas Fundamentaj, sed intertempe oni oficialigis "Foto" per la 9a OA. Oni nur povas pensi, ke tio estas plibonigo. Fotado efektive estas komplika kaj peza procedo en la tempo de Zamenhof, same kiel la vorto, sed nuntempe, kiam ĉiuj povas foti en iu ajn momento, oni bezonas la pli simplan formon!

Mi rimarkas, ke oni bedaŭrinde oficialigis "fotografio" per la 8a OA. Tio estis tute ne necesa, kaj certe nuntempe oni povus diri "fot-arto" aŭ "fotado".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/489f1f91-2dfb-4238-aae0-dbf90424593dn%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages