Re: briocx-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 6, 2009, 5:37:16 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Renato Corsetti
> Mi resumis la debaton pri "brioco" tiel:

> brioc·o ? (maten·mang·a, dolc·a) kuk·o; lun·ark·a kuk·o /(por la kuko
> nacilingve nomata croissant)

kiom mi komprenas, briocxo (originala prononco briosx') estas franca,
laktoenhava kuko.

Croissant estas tute alia afero, kaj la origina vorto "croissant" versxajne
estas multe pli komprenebla/vaste konata ol "lunarka kuko"

gxis, Ronaldo


ro-esp

unread,
Mar 7, 2009, 4:56:41 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Renato Corsetti


Marcos:
> > Sed en la ital-lingva Vikipedio ĝi tute ne havas tiun signifon!
>Tamen:

> Il *croissant*, comunemente chiamato *brioche* nelle regioni
> settentrionali e *cornetto* in quelle centro

> La croissant, normale nomata brioche en la nordaj regionoj
> kaj cornetto en la centraj kaj sudaj regionoj, estas....

> La sama afero estas ripetata en la paĝo por "brioche".

temas do pri (almenaw far vikipediisto supozata) lingvouzo *norditala*
por afero franca?

trancx---

> > brioĉ·o → (franc·stil·a, dolĉ·a) lakt·o·bulk·o
> Mi ne havas problemojn aldoni "franc-stil-a". Ĉu iu kontraŭas tion?

mi ecx malkontrawas :-)

> Nia diskutado pri "croissant" tamen igis min esplori, kiuj vortoj jam
> estis uzataj por tio en Esperanto. En la Interreto mi trovis
> "krescenta bulko" (uzata sur 13 malsamaj retpaĝaroj), "korna bulko"
> (sur 9 retpaĝaroj) kaj "lunarka bulko" (sur 8 retpaĝaroj)

kio pri krescent-o -->ark(formajx)o

> kaj "kruasano" (sur unu retpaĝaro).

la U havu hoketon...
> Sed restas la demando, ĉu ni devus havi linion ankaŭ pri "kruasano".

Mi taksas ke jes: krwasano: franca paneto

> En mia menso ankaŭ vagas la ideo ke "kuko/kuketo" pli taŭgus ol "bulko",


Law mi, "croissant" nepre ne estas kuko

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2009, 5:31:13 AM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
la U havu hoketon...
  
Mi volonte skribus kruxasan-o, ĉar tio kongruas kun la elparolo, sed mi havas dubojn, ĉu ĝi kongruas kun la traktado de tiu sono en Esperanto. Vidu Gvatemalo, Ruando, ktp.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages