Esperanta vorto por "Bullying"

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 8, 2024, 5:31:25 AMApr 8
to ~ la bona lingvo
alia peto al nia grupo:


Kiel oni diru "bullying" en Esperanto?

laux PIV: ĉikani, laŭ Wells: tirani
~~~~~~~~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato....@gmail.com 

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2024, 8:51:21 AMApr 12
to ~ la bona lingvo
neniu respondi ĉi tiun peton.

diru vian oipinion.

amike

renato
--

lowenstein, anna

unread,
Apr 12, 2024, 9:10:53 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi verŝajne uzus "ĉikani", kvankam mi pli ofte uzas la saman vorton en la dua senco laŭ PIV, kiu estas tute alia: pedante diskuti pri negravaj detaloj.

Krom tio, mi normale dirus "ĝeni", sed tio estas pli milda formo de ĉikanado.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DYsAUSfuN_WzU4JbLBaypvGPGugVdP35VTtX%2B2pjvofGQ%40mail.gmail.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 12, 2024, 9:44:55 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi diras persekuti kaj ĉikani.

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

--

renato....@gmx.com

unread,
Apr 12, 2024, 10:20:26 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, anna kaj francoise. momente mi estas por 'turmenti'
amike
renato
 
 
 
Sent: Friday, April 12, 2024 at 2:44 PM
From: "Françoise NOIREAU" <fran...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: Esperanta vorto por "Bullying"

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 12, 2024, 10:34:36 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
O jes! Kompreneble, ankaŭ turmenti!

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Pablo Leon

unread,
Apr 12, 2024, 10:50:55 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povas diri ankaŭ "molesti".
Amike,

Pablo León
opl...@gmail.com

--

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 12, 2024, 10:57:03 AMApr 12
to la-bona...@googlegroups.com
O jes!

Molesti: Malamike aŭ insulte trakti, malkomfortigi

Turmenti: Kaŭzi al iu grandajn korpajn aŭ moralajn suferojn

Persekuti: Kursekvi por atingi aŭ malamike trakti, Konstante turmentadi per severaj, maljustaj aŭ kruelaj malbonfaroj aŭ leĝoj

Ĉikani: Intence fari al iu maljustajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn, por sentigi al li/ŝi sian superecon


Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Vilhelmo Lutermano

unread,
Apr 13, 2024, 12:49:04 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
molesti, ĉu esti mola?



--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
“Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

Yukihiro DOI

unread,
Apr 13, 2024, 2:22:58 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentus kun "molesti" aŭ "malamuzi", sed ne "ĉikani". Mi ne komprenas kial ĝi estas en PIV (kaj Vikipedio, Vikivortaro...) kiel la vorto signifanta "bullying". Jes, "ĉikani" estas fifama seksa ĝenado, kiu ofte okazas en japana superplena publika transporto (sed ne nur en Japanio, kompreneble). Tamen, ĝi ne taŭgas por la ĝenerala vorto por "bullying". 

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 13, 2024, 5:11:05 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
Ha, ha, ha! Vortkunfando, en la franca, valizvorto.

Amike,
Fransoazo Oazo 

+33 609 120 374 



Françoise NOIREAU

unread,
Apr 13, 2024, 5:22:53 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi ĉikani estas taŭga vorto.
Ekzemploj de ĉikanado (printaj el mia propra instruista sperto): forpeli kaj forpuŝi, piedbati al la kruroj, frapeti ĉiun fojon kiam oni estas proksima al la neŝatata infano, senĉese kaŝi la lanĉapon de ĵaluzata kunlernanto (ĉar li estas 2 jarojn pli juna ol la aliaj), ĵeti inkon al la feltomantelo de iu neŝatata instruistino (kiu poste rezignis kaj devis forlasi sian postenon), ŝteli ies lernmaterialojn, kaŝi vestaĵojn, manĝi ies manĝeton (preparitan de ties patrino por la paŭzo), manĝeti aŭ mordi la sandviĉon de iu ne ŝatata instruistino, puŝi, stumbligi, false akuzi, kritiki per supraĵaj maljustaj argumentoj, senĉese ataki per difektado, rompado, kaŝado, ŝtelado de ies propraĵoj, ŝteli skribilon kaj akuzi, ke tiu estas la ŝtelinto, minaci vicinstruiston tiom ĉikani lin, ke ankaŭ li ne eltenos kaj baldaŭ ekmalsaniĝos kaj foriros,  ktp.

Amike,
Fransoazo Oazo 

+33 609 120 374 


Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2024, 6:32:26 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, francoise. ŝajnas, ke ĉikani kaj molesti estas la plej ŝatataj.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2024, 6:59:35 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
aliflanke 'moltesti' ne estas oficiala, sed 'turmenti' estas oficiala.

amike

renato

Yukihiro DOI

unread,
Apr 13, 2024, 7:30:32 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis (per tradukilo) la artikolojn pri Chikan en kekaj lingvoj:
Ĉiuj ili ŝajnas temi pri "Sexual harrasment" el la japana vorto "Chikan" (痴漢).
Ĉu ekzistas aliaj lingvoj uzantaj la vorton "Chikan" por la signifo de "Bullying"? Se ne, kial nur Esperanto devus aldoni la malĝustan vorton al sia vortprovizo?




Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2024, 7:38:49 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
vi levas interesan demandon pri la signifo en esperanto de la vorto ĉikani, kiu estas tiela en la Universala Vortaro:
  • ĉikan' cancaner | chicane | Klatschereien machen | сплетничать | rozsiewac plotki.
povas esti le en le alstaj 100 jaroj la signifo ŝsnĝiĝis almenaŭ en kelkaj lingvoj.

kion opinias la listanojn.

amike

renato

Yukihiro DOI

unread,
Apr 13, 2024, 8:13:50 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
Ho pardonon, la vorto ĉikano venas al la franca vorto "chicane", ne la japana "Chikan"!
Estas la sama kunfuzo en la Esperanta Vikipedio Ĉikanado - Vikipedio (wikipedia.org) kun la bildo File:Chikan Sign.jpg - Wikimedia Commons, oni devus redakti gxin.

Mi nun konsentas kun la Zamenhofa vorto ĉikano por "bullying". 




--
Dr Yukihiro Doi
Ethnomusicologist | Japanese teacher 
Director - Octoball Canberra Pty Ltd

Pjer

unread,
Apr 13, 2024, 8:22:30 AMApr 13
to la bona lingvo
Kiel jam dirita molest⋅i (ne "mol⋅est⋅i")  estas neoficialigita (kaj ne oficialiginda laŭ la Luterman⋅a rimarko ) kaj multaj ekzemploj donitaj de Francoazo respondas kelkfoje al ĉikani kaj alifoje al turmen(et)i. Laŭ mia kompreno kaj la Universala Vortaro : ĉikani estas agi per malvera aŭ malafabla, malĝusta ... diro, dum turmenti estas  malafable, ĝene, ... agi.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2024, 9:44:45 AMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, pjer kaj jukihiro.

amike

renato

lowenstein, anna

unread,
Apr 13, 2024, 12:29:22 PMApr 13
to la-bona...@googlegroups.com
On Sat, 13 Apr 2024 at 12:38, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
vi levas interesan demandon pri la signifo en esperanto de la vorto ĉikani, kiu estas tiela en la Universala Vortaro:
  • ĉikan' cancaner | chicane | Klatschereien machen | сплетничать | rozsiewac plotki.
povas esti le en le alstaj 100 jaroj la signifo ŝsnĝiĝis almenaŭ en kelkaj lingvoj.

kion opinias la listanojn.

La dua vorto "chicane" supozeble estas la angla. Ĝi estas neuzata vorto - eble malofte uzata en la 19a jarcento, sed certe ne vorto, kiun oni normale uzas en la angla. Ekzistas parenca vorto "chicanery", kiu rilatas al trompado kaj malhonesteco. Ĝi eble pli rilatas al la dua signifo de "ĉikani" kun la ideo, ke oni uzas lerte elektitajn detaletojn por trompi homojn.

Mi neniam aŭdis pri la vorto "chikan", kiu ŝajne rilatas al specifa problemo en Japanujo (kvankam tiaj homoj ja ekzistas en ĉiuj landoj!).Mi ne kredas, ke tio rilatas al la vorto "ĉikani".

Kore,
Anna


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages