specio

1 view
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Oct 19, 2010, 5:01:24 PM10/19/10
to la bona lingvo
Laborante super Bonlingva Vortaro mi renkontas genro = 2. specaro de
bestoj.
Mi miris pri speco anstatau specio sed trovis linion specio --> speco.
Tamen, kontrolante la diskutojn pri 'goldeno' mi renove konfuzighis,
char multaj uzas tie 'specio', dum ghi estas malrekomendita.
Ankau mi rimarkigas ke la titolo de 'The Origin of species' estas
'Origino de speioj'.
Fine, povus esti, ke la vorto 'specio' estas internacia, kvankam tio
estas malfacile ruvebla, char en (chiuj) latinidaj lingvoj ekzistas
unu sama vorto por 'speco' kaj 'specioj'. Aliflanke la germana, la
angla, la malaja kaj eble aliaj lingvoj enprenis 'speci..'.

Mi atendas ies eksplikadon.

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2010, 5:32:01 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la Fundamento "spec/" aperas kun la jenaj tradukoj:

espèce | kind, species | Art, Gattung | родъ, сортъ | rodzaj, gatunek

La tradukoj entenas la diverslingvajn esprimojn por tiu biologia klasig-unuo, kiun nun multaj nomas "specio" en Esperanto. Ankaŭ en la Fundamenta Krestomatio troveblas uzo de "speco" kiu klare havas tiun biologie klasigan signifon ("La glora aŭtoro de la “Vojaĝoj de Gullivero” estis granda amanto de pleŭronektoj (speco de fiŝoj = germana “Steinbutte”).").

Mi persone jam de du jaroj uzas nur "speco" anstataŭ "specio", kaj tute ne renkontas problemojn kun tio.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Oct 19, 2010, 6:56:17 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/c9db837e13b2e21f
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
> Date: Oct 19 02:01PM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/27bb825d20d28ff1

>
> Laborante super Bonlingva Vortaro mi renkontas genro = 2. specaro de
> bestoj.
> Mi miris pri speco anstatau specio sed trovis linion specio --> speco.

jes, foje iuj cxi tie prenas la simpligon pasxon tro disten (?,mi
celas malproksima kiu ne indikas distancon)

> Tamen, kontrolante la diskutojn pri 'goldeno' mi renove konfuzighis,

"goldeno" estas pom-*raso*, cxu jes? Aw cxu oni preferas pom-*speco*?
Alia vorto?

gxis, Ronaldo N


Johan Derks

unread,
Oct 20, 2010, 3:46:10 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
 
Marcos:
Do ni pendigu la tradukinton de 'Origino de specioj' (mi ne memoras la nomon) kiu tute senrajte ricevis iun premion de UEA ?
 
Johan
 
 
 

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 4:08:09 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|  Do ni pendigu la tradukinton de 'Origino de specioj' (mi ne memoras la nomon) kiu tute senrajte ricevis iun premion de UEA ?

 

Li ricevis la premion, ĉar li faris grandan laboron, sed pri la lingvo oni povas malsamopinii kaj tute aparte pri specio.

 

Eble ĉar en la itala nur unu vorto “specie” estas uzata por ambaŭ konceptoj, mi samopinias kun Marcos.

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 4:52:46 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| "goldeno" estas pom-*raso*, cxu jes? Aw cxu oni preferas pom-*speco*?

Mi ne kompetentas pri pomoj, sed mi tute bone komprenas "pom-speco".

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Oct 20, 2010, 5:27:43 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

 

Eble ĉar en la itala nur unu vorto “specie” estas uzata por ambaŭ konceptoj, mi samopinias kun Marcos.

 

Mi jam kapitulacis al speco !

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages