plant-i

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2016, 5:22:25 AM1/13/16
to ~listo 'lbl'
PIV diras:
*planti (tr)
1 Meti vegetaĵon en teron, por ke ĝi plue kresku: ŝi plantis en la poto la branĉon de la jasmenoZ; planti rozujon, vinberujonX, vinberĝardenonX; planti tuberojn de terpomo; (f) planti ideon en la kapon de infano. ĵosi, markoti, prikli, semi, stiki.
2 Starigi vertikala k senmova: ŝi plantis la krucon inter la ŝtonojZ; li restis tie, plantita kiel paliso.

Hodiaŭ Transparent Language, usona servo, prezentas la ekzemplon "Ili plantos ĝardenon venontan printempon".

Ĉu laŭ vi la afero estas en ordo? Mi vidas ke ankaŭ PIV havas ekzemplojn de tiu speco.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


lowenstein, anna

unread,
Jan 13, 2016, 6:41:09 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke la ĝusta formo estus "priplanti", kaj fakte mi vidas ke PIV donas Zamenhofan ekzemplon ĝuste de tiu vorto: 

priplantiZ. Provizi per plantoj: priplanti monteton per cedroj, aleojn per platanoj.

Laŭ mia sento, ankaŭ "planti ĝardenon" povus esti en ordo, sed kiel duaranga uzo (eventuale subkomprenante ke la plena formo devus esti "priplanti"). Mi ne donus ĝin kiel ĉefan ekzemplon en lingva kurso, ĉar ĝi estas almenaŭ iom dubinda, kaj ne la plej kutima uzo de tiu vorto.

Kore,
Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2016, 6:49:31 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com

Leo, se vi samopinias kun Anna, ĉu vi eble povas ion aldoni al via listo por Transparent?

Antonio De Salvo

unread,
Jan 13, 2016, 8:51:10 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala, ekzistas dirmaniero, kiu kritik(et)as tiujn, kiuj volas esti “pli papistoj ol la papo”: oni diras “estas kvazaux denunci la papon al la Sankta Ofico” (nome, al la vatikana Instanco, kiu zorgas pri pureco de la kredo).

Tion mi memoris, leginte pri la dubo koncerne “planti gxardenon”.

Jen amaso da ekzemploj el la zamenhofa versio de la Biblio.

Gis

Antonio De Salvo

 

 

Genezo 2,8

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

 

Genezo 25,20

20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.

 

Sentencoj 31,16

16 Sxi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin;

      Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.

 

2 Regxoj 19,20

20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.

 

Josuo 24,13

de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

 

Jeremia 29,5

5 Konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn;

 

Jeremia 31,5

5 Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario;

 

Jeremia 35,7

7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu, sed logxu en tendoj dum via tuta vivo,

 

Amos 5,11

vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.

 

Jezekiel 28,26

26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn;

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 13 gennaio 2016 12:49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) plant-i

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 13, 2016, 10:32:33 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti

"Ili plantos ĝardenon venontan printempon".

Miaopinie ĝi ne estas regula, ĉar estas duobla akuzativo. Kavankam evidentas kiu
estas la akusativo, kaj kiu estas la tempa komplemento.

Mi dirus
- Ili plantos ĝardenon en la venonta printempo, aŭ post la veno de printempo.
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Jan 13, 2016, 11:14:15 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/01/2016 om 12:41 schreef lowenstein, anna:
Mi pensas, ke la ĝusta formo estus "priplanti", kaj fakte mi vidas ke PIV donas Zamenhofan ekzemplon ĝuste de tiu vorto: 

priplantiZ. Provizi per plantoj: priplanti monteton per cedroj, aleojn per platanoj.
Mi samopinias.


Laŭ mia sento, ankaŭ "planti ĝardenon" povus esti en ordo, sed kiel duaranga uzo (eventuale subkomprenante ke la plena formo devus esti "priplanti"). Mi ne donus ĝin kiel ĉefan ekzemplon en lingva kurso, ĉar ĝi estas almenaŭ iom dubinda, kaj ne la plej kutima uzo de tiu vorto.

Oni eble povus konsideri "ĝardenon" kiel kvanton, dum la obektoj estas subkomprenataj, kiel oni diras "Li trinkas glason" (dum la trinkaĵo mem estas subkomprenata).

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 13, 2016, 11:28:12 AM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/01/2016 om 12:49 schreef Renato Corsetti:
Leo, se vi samopinias kun Anna, ĉu vi eble povas ion aldoni al via listo por Transparent?

Farite.

Mi ankaŭ aldonis jenan proponon:
  sekvan printempon --> en la venonta printempo
ĉar en la sama frazo jam estas akuzativo (ĝardenon) por indiki la rektan objekton, tio estas iom konfuza, miaopinie nepre evitinda por komencantoj.

La morgaŭa frazo estas: "Komputilo plibonigis la bildon", dum la vorto de la tago estas "plibeligi", kaj do ne aperas en la ekzempla frazo.  :-(


Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 13, 2016, 1:23:54 PM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com

En la esprimo “planti gxardenon”, “planti” egalas al “starigi”, “estigi”; oni plantas gxardenon, kaj oni priplantas gxin per apartaj arboj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: mercoledì 13 gennaio 2016 17:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) plant-i

--

Harri Laine

unread,
Jan 13, 2016, 2:46:00 PM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis 13.1.2016 20:23:

> En la esprimo “planti gxardenon”, “planti” egalas al “starigi”,
> “estigi”; oni plantas gxardenon, kaj oni priplantas gxin per
> apartaj arboj.

Ĝuste tiel. – Kaj la vorton "priplanti" komencantoj tute ne
bezonas. Ili ja nature diros "planti apartajn arbojn en la
ĝardeno".

Estis nenia eraro en la frazo "Ili plantos ĝardenon venontan
printempon". La sinsekvaj akuzativoj eble estis iomete
mallerta parolturno, sed tio ne estas eraro.

(Ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi same stranga kiel la ĵusaj
pri "mikspoto" kaj "plado". Ĉu ni parolas pri iu rigida
kodo kaj ne pri la elasta lingvo Esperanto, kiun uzas
komprenkapablaj homoj?)

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2016, 6:37:46 PM1/13/16
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
 
|   (Ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi same stranga kiel la ĵusaj pri "mikspoto" kaj "plado". Ĉu ni parolas pri iu rigida kodo kaj ne pri la elasta lingvo Esperanto, kiun uzas komprenkapablaj homoj?)
Vi pravas pri la simileco de la diskutoj kaj ni parolas pri elasta lingvo, sed ankaŭ tiu elasteco povas havi limojn en la kerna signifo de la radikoj. 'La akvo bolas' kaj 'Mi bolas la akvon' ne estas eblaj. La vorto 'planti' ne estas en tiu nivelo, sed kial vi volas malpermesi al homoj havi dubojn?

Cetere hieraŭ juna usonano, tute ne rilantinta al la antaŭa diskuto, senespere serĉis la tradukon de 'potluck'. Sen la antaŭa diskuto, mi ne scius kion respondi.

Amike

Renato

-- ~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, N10 2QD, London, UK/Britujo

lowenstein, anna

unread,
Jan 14, 2016, 5:09:24 AM1/14/16
to la-bona...@googlegroups.com
2016-01-13 18:23 GMT+00:00 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

En la esprimo “planti gxardenon”, “planti” egalas al “starigi”, “estigi”; oni plantas gxardenon, kaj oni priplantas gxin per apartaj arboj.

Gxis

Antonio De Salvo


Ha jes, vi pravas. Mi havis dubojn ĉu oni povas planti florojn kaj ankaŭ planti ĝardenon, sed mi vidas per la Zamenhofaj ekzemploj en via alia mesaĝo (kiun mi iel perdis intertempe), ke ambaŭ esprimoj ekzistas de la komenco. Sed fakte PIV ne donas apartan difinon por "planti ĝardenon", do mi ekdubis pri ĝi.

Harri, vi pravas, sed tio kio estas akceptebla aŭ neakceptebla konstruo foje estas sufiĉe arbitra afero, certe bazita sur nacilingvaj kutimoj.

Kore,
Anna

ro-esp

unread,
Jan 14, 2016, 7:07:34 PM1/14/16
to la bona lingvo


On Wednesday, January 13, 2016 at 4:32:33 PM UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU wrote:
Renato Corsetti

"Ili plantos ĝardenon venontan printempon".

Tio estas ege malkonvena  frazo. Pri kiu venonta printempo temas? Cxu la plantado prenas tri monatojn? Cxu la gxardeno estas venonta iun printempon?

Mi dirus
- Ili plantos ĝardenon en la venonta printempo, aŭ post la veno de printempo.

aw io kia "ili plantos gxardenon sekvontprintempe"

             gxis, Ronaldo N

 
JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 15, 2016, 9:18:51 AM1/15/16
to la-bona...@googlegroups.com

Cxar mi vidas, ke oni preteratentis iun mian mesagxon, mi resendas gxin.

 

En la zamenhofa versio de la Biblio estas tri signifoj de “planti” (tiuj samaj de PIV):

 

1-planti gxardenon (v.sube);

2-ekz. Jesaja 44, 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.

3-ekz. Jeremias 42,10 Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos;

 

La diferenco inter “planti gxardenon” kaj “planti pinon” estas la sama, kiu en la itala (mi tion diras cxefe por Renato) estas inter “impiantare” (= instali, starigi, estigi) kaj “piantare”.

 

Koncerne la jxus proponitan “plantkovri”, laux mi cxi tiu vorto estus komprenebla/ kompreninda ne en la senco, ke oni plantis arbojn (ankaux je distanco unu de la alia), sed ke per arboj oni kovris la tutan terenon.

 

En Psalmo 107 estas prave dirite:

37 Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.

(vinberujo= vinberarbo)

Do, samkiel oni “pri”semas kampon, oni povas “pri”planti kampon per vinberujoj (aux, sempere, planti vinberujojn)

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 13 gennaio 2016 14:51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: plant-i

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2016, 11:32:46 AM1/15/16
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

|    Cxar mi vidas, ke oni preteratentis iun mian mesagxon, mi resendas gxin.


Ne,ne estas, ke oni preteratentis. Vi provas pruvi, ke eĉ Zamenhof mem ne konis Esperanton  aŭ uzis ĝin tro libere.

Tamen la tuta afero estas nur elemento de  interpuŝiĝo inter Zamenhof kaj kelkaj listanoj por pliklarigi kiun fomon oni ŝatas.

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Jan 16, 2016, 4:32:39 AM1/16/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, 14.1.2016 1:37:

> La vorto 'planti' ne estas en tiu nivelo, sed kial vi volas
> malpermesi al homoj havi dubojn?

Eble mi miskomprenis la tutan ekzistokialon de la SSV-listoj. Ili do
ne temas pri evitindaj neoficialaj vortoj, sed estas ĝenerala sinonima
vortaro. Mi vidis en la planti-plado-mikspoto-diskutoj kritikon
kontraŭ pli-malpli normala Esperanto kaj proponojn forigi iujn vortojn
aŭ ties signifojn. Mi petas pardonon pro la miskompreno.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2016, 5:05:52 AM1/16/16
to °listo 'lbl'
Harri:

​|   
Eble mi miskomprenis la tutan ekzistokialon de la SSV-listoj. Ili do ne temas pri evitindaj neoficialaj vortoj, sed estas ĝenerala sinonima vortaro.

​Ne, vi tute ne miskomprenis. Ssv komenciĝis ĉefe per revizio de tio, kio estas en PIV rilate al neoficialaj evitindaj vortoj, kaj tiu laboro daŭras, kvankam la kontribuinto al ĝi nun malplimulte okupiĝas pri tio. Normala fenomeno de laceco pri temoj.

|​
 Mi vidis en la planti-plado-mikspoto-diskutoj kritikon kontraŭ pli-malpli normala Esperanto kaj proponojn forigi iujn vortojn aŭ ties signifojn. Mi petas pardonon pro la miskompreno.

​Ne pardonpetinde, ĉar ne ekzistas io tia.​ Sed daŭre ekzistas duboj ankaŭ pri tre akceptitaj terminoj, ekzemple 'siatempe' (kiu estas multe pli uzata ol mikspoto aŭ potluck). En tiuj okazoj ni diskutas ankaŭ pri tio, cetere sen ĝenerale kontentiga solvo.

Amike

Renato


Amike
Harri


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
~~~
Renato Corsetti
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages