Ni jam havas la jenan linion:
procent-o [fun] = el-cent-(ajx)-o
Tamen estas problemo kun la indiko pri Fundamenteco. Mi citas el la artikolo "Malklaraĵoj en la Fundamento" de Bertilo Wennergren (vidu
lingvakritiko.com/2006/12/03/malklarajhoj-en-la-fundamento/ ):
"La Universala Vortaro prezentas PRO/CENT/, RE/PREZENT/ kaj RE/SUM/ kiel
kunmetaĵojn. La signifoj de tiuj kunmetaĵoj tamen ne bone kongruas kun
la signifoj de la indikitaj partoj (PRO, CENT, RE/, PREZENT/ kaj SUM/).
Tial multaj nuntempe preferas rigardi la vortojn
procento,
reprezenti kaj
resumi
kiel unuradikajn. Tiu maniero analizi tiujn vortojn povas esti tute
oportuna kaj konsilinda, sed la Fundamento tamen ne enhavas iajn
radikojn PROCENT/, REPREZENT/ kaj RESUM/. Tial vortaroj, kiuj listigas
procent/o,
reprezent/i kaj
resum/i
kiel unuradikajn vortojn, indiku tiujn kiel ne-Fundamentajn kaj eĉ
neoficialajn. Vortaroj, kiuj listigas ilin kiel kunmetaĵojn –
pro/cent/o,
re/prezent/i,
re/sum/i – marku tiujn kunmetaĵojn kiel Fundamentajn."
Do, se ni listigas "procent" sen dividstreko, ni ne povas marki ghin kiel Fundamentan. Aliflanke, la Fundamenta kunmetajho "pro-cent-o" estas nelogika, kaj tial uzoj de la vorto "procento" nuntempe ghenerale estas interpretataj kiel uzoj de aparta neoficiala radiko PROCENT.
Eble ni aldonu apartan informon pri tiu problemo, ekzemple jene:
procent-o --> el-cent-(ajx)-o (la Fundamento listigas la kunmetajxon "pro-cent-o", sed donas al gxi signifon nekongruan kun la signifoj de gxiaj eroj)
Char malmultaj ankau uzas la certe tute malghustan "percento", ni eble ankau havu linion
percent-o --> el-cent-(ajx)-o
Amike,
Marcos