bando

3 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2012, 5:56:23 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

 

En la listo “por-esperanto-radioj” estas hodiaux jena anonco:

>Por muzikŝatantoj, precipe de la bando Kajto.

>En la hieraŭa programero „Inter ni“, de Ĉina Radio Internacia, redaktorino Lina interparolas kun Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer pri bando Kajto

 

Nu, “bando” estas fundamenta kaj zamenhofa, do certe mi ne volas kontesti gxian uzon, sed mi konfesas, ke mi havis momentan sxokon, kiam mi legis ke cxina radio elsendis pri “Bando Kajto”, cxar kiel siatempa leganto de “El Popola Cxinio” mi kutimis je la “Kvarpersona Bando”…

 

El: Profilo de ZHOU ENLAI verkita de Percy Jucheng Fang Lucy Guinong J. Fang

Esperantigita de Wang Chongfang 1989 E-librigita de Elerno (2006)

http://www.elerno.cn/elibro/Profilo_de_Zhou_Enlai.pdf

He Long estis postmorte senkulpigita malgraŭ la furioza kontraŭstaro de la “kvarpersona bando”, gvidata de Jiang Qing (Ĝjang Ĉing), la edzino de Mao. La anoj de la bando estis la politikaj kaj ideologiaj aliancanoj de Lin Biao,

 

El “Espero katolika” 10/1986:

http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1986_10.htm#2

La falo de la Kvarpersona Bando (1976) finis ĉi tiujn ekscesojn kaj komencis la aktualan tempon de pli kaj pli granda toleremo kaj modernigo.

 

Cetere, oni povus sin demandi, kiun el la multajn signifoj de “bando” celis Zamenhof: la sola zamenhofa ekzemplo en NPIV estas “bando da rabistoj”; kaj jen aliaj ekzemploj el la Malnova Testamento:

 

1 Regxoj 11,24: Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando,

 

Hosxea 7,1: sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

 

Gxis

Antonio

P.S.: amuze, ankaux “Kajto” konsistas el kvar personoj, do iusence gxi estas prave “Kvarpersona bando” (muzikgrupo)…

 

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2012, 6:25:09 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estas ŝokita vidi, ke tio estas la unua difino donita laŭ PIV, kiu proponas “ĵazbando” ktp. Se oni reiras al PV ne estas tiu signifo. Oni trovas:

 

  1. irantaro: bando da junuloj, da migrantaj birdoj (Bein); 2. aro da individuoj obeantaj unu ĉefon, ordinare kun malŝata nuanco: bando da rabistoj. Kp grupo, hordo, trupo.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 11.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) bando

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 6:51:06 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kial ne taugas por "bando" la vorto "muzikantaro" se temas pri grupo
de muzikantoj kiuj ne formas konvencian "orhhestro"n? Por la aliaj
signifoj de "bando" ech sufichas "grupo" au "aro".
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2012, 8:02:15 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas ŝokia kiel ĉiuj ceteraj, sed ni devus esti certaj pri la Fundamenta linio:

band' bande, troupe | band | Bande, Rotte | банда, шайка | banda, zgraja.

Kion parolantoj de la koncernajlingvoj opinias?

Amike

renato


--

Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2012, 8:10:35 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Certe “band” en la angla povus havi ambau signifojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 14.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) band-o

--

Leo De Cooman

unread,
Feb 2, 2012, 11:27:54 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/02/2012 11:56, Antonio De Salvo schreef:
Nu, “bando” estas fundamenta kaj zamenhofa, do certe mi ne volas kontesti gxian uzon, sed mi konfesas, ke mi havis momentan sxokon, kiam mi legis ke cxina radio elsendis pri “Bando Kajto”, cxar kiel siatempa leganto de “El Popola Cxinio” mi kutimis je la “Kvarpersona Bando”…

La samsignifa nederlanda vorto por bando estas "bende" kaj havas negativan sencon.

Strange: bendo estas "band" en la nederlanda; bando estas "bende".

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Feb 3, 2012, 10:14:30 PM2/3/12
to la bona lingvo


On Feb 2, 2:10 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> Certe “band” en la angla povus havi ambau signifojn.

jes, sed paralele uzatas "gang"

Domagxe ke ni en esp-o ankoraw havas nur unu vorton por ambaw nocioj,
kaj ecx nul por tio kion faras muzikbando ("gig")

gxis, Ronaldo N

Anna Lowenstein

unread,
Feb 4, 2012, 4:18:59 AM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, vi pravas: la angla vorto "gang" estas plej bona traduko de la Esperanta vorto "bando". Ĝi enhavas tiun iom negativan nuancon, kiun mi sentas en la vorto "bando".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 4 febbraio 2012 4.15
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) band-o

gxis, Ronaldo N

--

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 17, 2012, 7:32:39 AM2/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias kun Anna, kaj proponetas (= *sugestas) por la alia
signifo la vorton "muzikistaro".
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2012, 10:00:30 AM2/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

>  Mi samopinias kun Anna, kaj proponetas (= *sugestas) por la alia signifo la vorton "muzikistaro".


Mi provizofre aldonis la linion:

band·o (en la senco de muzikistaro) → muzik·ist·ar·o

Kritikoj bonvenaj!

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages