Ne, "aŭtovojo" jam estas kutima vorto por vojo, kiu estas nur por aŭtoj kaj veturiloj kun similaj veturaj ecoj (do motoraj veturiloj kiuj povas simile rapide veturi kiel aŭtoj). Tio estas sufiĉe klara kaj facile lernebla konvencia limigo de la signifo de "aŭtovojo" . Kaj tiaj vojoj ja nepre estas vojoj por rapida veturado, alikaze oni ne malpermesus la nemotorajn kaj malrapidajn motorajn veturilojn sur tiuj vojoj.
Amike,
Marcos