infarkto

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2012, 2:07:09 AM4/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la jenan linion:

infarkt·o [zam] → sang·o·ŝtop·iĝ·o, (generale ankaŭ:) kor·atak·o

Jen la difino de "infarkto" el ReVo: " Loka, amasa mortiĝo de ĉeloj pro nesufiĉa alveno de sango." (PIV diras ion similan, nur per lingvaĵo apenaŭ komprenebla por nefakuloj: "Nomo donata al vaskula teritorio, en kiu estas nekrozo de histoj pro ĉeso de la sangocirkulado". La sola grava diferenco, estas ke por PIV "infarkto" estas la loko, kie okazas la infarkto, kaj ke ĝi proponas "infarktiĝo" por tio kion ReVo nomas "infarko".)

Ĉiuokaze, "sangoŝtopiĝo" ŝajnas pli bona vorto por tio, kio kaŭzas la infarkton (faklingve "embolio"). La vorto "infarkto" mem ŝajnas al mi tute uzinda, almenaŭ en fakaj kuntekstoj. Ni ja povus mencii la nefakecan esprimon "koratako" kiel alternativon al "korinfarkto", tamen prefere sen malrekomendo de "korinfarkto". Do la linion pri "infarko" mi tute forigus, kaj eble aldonus anstataŭe la jenan linion:

kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Apr 14, 2012, 5:22:44 PM4/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> La vorto "infarkto" mem ŝajnas al mi tute
> uzinda, almenaŭ en fakaj kuntekstoj. Ni ja povus mencii la nefakecan
> esprimon "koratako" kiel alternativon al "korinfarkto", tamen prefere sen
> malrekomendo de "korinfarkto". Do la linion pri "infarko" mi tute forigus,
> kaj eble aldonus anstataŭe la jenan linion:
>
> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)

Lau mi la propono de Marcos estas tute sagha kaj trafa.

La ReVo-difino estas preferinda char tre ghusta kaj simpla, dum la
haltigo de la sango-alveno povas esti siaflanke kauzata ne nur de
embolio, sed ekzemple de trombozo pro ateromo, elekstera premo sur la
arterio pro apuda tumoro, ktp. Kompreneble, diversaj organoj povas
suferi infarktojn, ne nur la koro, sed ankau la cerbo, pulmoj, reno,
intesto k.a.

Amike,

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2012, 5:55:02 AM4/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)

Kion opinias la aliaj?
Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Apr 18, 2012, 7:53:56 AM4/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/04/2012 11:55, Renato Corsetti schreef:
>   kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)

Kion opinias la aliaj?
Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.

En la nederlanda "hartaanval", laŭvorte: koratako.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 4:45:44 AM5/11/12
to °listo 'lbl', lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Vastalto, lbl - Johan Kohler, lbl - Arko, Masako TAHIRA, lbl - Ngoc Lan, lbl - Cvi Solt, lbl - Harri Laine
Mi provas pritrakti mesaĝojn pri vortoj, kiujn ni ne findiskutis. Pri "infarkt-o" restis nerespondita la demandon, pri kiel oni diras en multaj lingvoj. Nur Leo respondis pri la nederlanda. Pro tio mi sendas ĉi tiun mesaĝon ankaŭ al aliaj, kiuj ofte respondas pri tio. Dankon al ĉiuj, Renato

-----------------------------


Markos:
>   kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)

Kion opinias la aliaj?
Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.


Vastalto

unread,
May 11, 2012, 5:30:41 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

En la japana lingvo "infarkto" estas "梗塞"(koo-soku).
Ĝi signifas ankaŭ "blokiĝo"-n aŭ "ŝtopiĝo"-n, sed estas apenaŭ uzata en
komunuza lingvo. Nuntempe ĝi ŝajnas al multaj japanoj fakvorto en
medicino.

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>Mi provas pritrakti mesaĝojn pri vortoj, kiujn ni ne findiskutis.Pri
>"infarkt-o" restis nerespondita la demandon, pri kiel oni diras en
>multaj lingvoj. Nur Leo respondis pri la nederlanda. Pro tio mi sendas
>ĉi tiun mesaĝon ankaŭ al aliaj, kiuj ofte respondas pri tio. Dankon al
>ĉiuj, Renato
>
>-----------------------------
>
>Markos:
>> > kor·infarkt·o (/faklingve/) ~ kor·atak·o (/popollingve/)
>>
>> Kion opinias la aliaj?
>Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni
>diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.
>
>
>--
>
>/renato corsetti/
>/via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
>/ren...@esperanto.org/

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 6:53:42 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
En la japana lingvo "infarkto" estas "梗塞"(koo-soku).
Ĝi signifas ankaŭ "blokiĝo"-n aŭ "ŝtopiĝo"-n, sed estas apenaŭ uzata en 
komunuza lingvo.  Nuntempe ĝi ŝajnas al multaj japanoj fakvorto en 
medicino.
Sed kiel dirus via onklino al vi, se ŝi volus diri: "via kuzo havis infarkton"?

Cetere en la araba: propra radiko kunligita kun "silenti", do "kor-silento" aŭ per alia radiko "kor-krizo", "kor-frapo".

Amike

Renato



--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Vastalto

unread,
May 11, 2012, 8:45:24 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>Sed kiel dirus via onklino al vi, se ŝi volus diri: "via kuzo havis
>infarkton"?

Tiuokaze ŝi diras "koo-soku o okoŝita". (=okazigis infarkton)

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 2:08:39 PM5/11/12
to Anna kaj Mati Pentus, °listo 'lbl'
Dankon, Anna kaj Mati!

Renato

>Kara Renato!
Markos:>>   kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)
En la rusa la vorton "инфаркт" [infarkt] uzas kaj ordinaraj homoj, kaj medicinistoj.
Sxajnas, ke fakuloj diras pli ofte "инфаркт миокарда" (infarkto de miokardio).
Ankaux cxe ni "koratako" (ruse "сердечный приступ") estas alia (popola) nomo por infarkto, 
ordinara homo povas uzi ambaux esprimojn.

Amike, 
Anna kaj Mati

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages