Mi proponas:
Diskrecio à bontrovo
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
"prudente agi", "prudenta decido", "respektema konduto"
J-K
registrita!Diskrecio à bontrovo
J -K:
>Ĉu eble
>"prudente agi", "prudenta decido", "respektema konduto"
Diskrecio estas faka jura termino. Temas pri tio, ke iu administra instanco rajtas alpreni decidon pesante la diversajn eblecojn kaj elektante tiun, kiun gxi jugxas plej oportuna. La termino plej proksima estas efektive "bontrovo", kondicxe ke tiu vorto ne estu komprenata kiel sinonimo de "placxo": "faru laux via placxo", ja, egalas al "agu tute libere, kiel vi preferas", dum "agu laux via bontrovo" signifas "agu en sagxa/ prudenta maniero, elektante tion, kion vi jugxas bona post atenta pripenso".
Konklude, mi apogas "bontrovo", dum oni ne trovos (eventuale) pli tauxgan vorton; "prudenta" kaj "sagxa", ja, ne montras la precipan karakterizon de "diskrecio", nome la elekton inter diversaj eblecoj, cxiuj pravaj el jura vidpunkto, sed malsimile valoraj sur la ebeno de oportuneco.
Gxis
Antonio