"Se io estas nenie malpermesata, tio estas ebla vojo por evoluo, ech
se la nuna lingvo tion malpermesas per la normo, kiu estas komunuma
kutimo: en sia lingva respondo 118 Zamenhof (1962, p. 96-97) kondamnas
la uzon de la ablativo absoluta, sed nenia frazo de la Gramatikoj ghin
mencias, kvankam nenie ghin uzas la Ekzercaro: Veninte la instruistoj,
la leciono komencighas."
Jen la kompleta teksto:
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferencoj/2006-miljorini/Mattos-prel-eo.doc
Tiu ĉi diskuto povus tre facile gliti al ekstertemaĵo, sed... Mi foje mense ludis kun la ideo de "ablativo" absoluta, sed mi venis al iom malsimila formo: "la instruistojn venintaj, la leciono komenciĝas", eble pravigebla kiel variaĵo de "kun la instruistoj venintaj, la leciono komenciĝas".Tiuj estas amuzaj ludoj, sed eksteraj al Esperanto. Eksterdube estas, ke en Esperanto ablativon devas signi prepozicio, en iuj specialaj okazoj (nome en tiuj, en kiuj la prepozicio estus "je") la postfinajho "n", kaj egalan sencon oni en iuj fojoj povas atingi per subpropozicio.
Certe, kaj mi legis diskutadon pri tio, keJes, se oni volus paroli pli profunde pri tiu mia propono, oni verŝajne devus paroli pri 'akuzativo absoluta' aŭ eble pli bone 'priskribo absoluta'.
Adam:Certe, kaj mi legis diskutadon pri tio, keJes, se oni volus paroli pli profunde pri tiu mia propono, oni verŝajne devus paroli pri 'akuzativo absoluta' aŭ eble pli bone 'priskribo absoluta'.
La lancon pretan la rajdanta soldato ekatakis.
estus tute bona frazo en Esperanto por
Kun la lanco preta la rajdanta soldato ekatakis.
De tio al: "Ĉion pretan, Cezaro ekiris al Romo." la malproksimeco ne estas granda.
> mi legis diskutadon pri tio, ke
"La lancon pretan la rajdanta soldato ekatakis".
> estus tute bona frazo en Esperanto por
> Kun la lanco preta la rajdanta soldato ekatakis.
Iu deliris cxu? La lancon pretan la rajdanta soldat atakis = la soldato
rajdanta atakis la lancon pretaN
Estas stultajxo, sed tamen estas kion la frazo diras.
gxis, Ronaldo
Ne, iu mistajpis.
Laŭ la ĝistiama diskuto, devintus esti:
"La lancon preta, la rajdanta soldato ekatakis." = "Pretiginte la
lamcon, la rajdanta soldato ekatakis."
--
Fabio