taicxi-o

7 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 1, 2009, 5:39:08 PM7/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
pro la diversaj transskriboj (kaj kredeble ecx prononcaj malsamajxoj
pro la lingvoj cxinaj) ekzistas pluraj literumoj por unu afero.
"tajg/hic/hu-ano" estas unu de la malpli tawgaj, dum "tajcxi" estas la
plej uzata en la nederlanda (skribe: tai-chi).

Mi opinias ke utilus havi normon/konsenson, kaj havi liniojn por cxiuj
el la aliaj skribmanieroj, por resendi al tiu konsensajxo

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Jul 2, 2009, 4:49:45 AM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
"tajg/hic/hu-ano" estas unu de la malpli tawgaj, dum "tajcxi" estas la
plej uzata en la nederlanda (skribe: tai-chi).

"Tajĝiĉuano" estas uzata de la Esperanta Vikipedio kaj de multaj Esperantistoj. Ĝi bone korespondas kun la ĉina prononco, do mi ne vidas kialon por uzi alian formon.

Amike,

Marcos

LajzTajfuno

unread,
Jul 2, 2009, 11:49:40 PM7/2/09
to la bona lingvo
Ĉino ĉi tie~
Ja estas multaj kieloj trasnsskribi unu ĉina vorto Esperanten,
sed la mondo de transskribado ne estas sennorma.

Ĉine, la vorto estas "太極拳".
太極 = la fama Jin-Jang-a sistemo.
拳 = "pugno", ĉi tie "luktosporto" (laŭ Vikipedio)

Pri "-ĉuano":
Kial ni jam havas Tajĝi-o, unu "Tajĝiĉuano" subkomprenigas ke "ĉuan"
estu sendependa
radikolo ankaŭ. Sed laŭ la difino supre, "ĉuano" ne ŝajnas unike ĉina,
kun similaĵo japana (karateo),
korea (Tajkun-vojo), eĉ eŭropa (kvankam pli kun armilo).
Kaj, 拳 laŭ mia normo farus "ĉŭan" ĉar ĝi estas unusilaba ĉine.

Laŭ ĉi tiu TTTejo
http://www.01248.cn/espero/INDEX.ASP
mi rimarkis ke "Tajĝio estas unu el la skoloj de ĉina luktarto kun 300-
jara disvolviĝo en Ĉinio".
Tial, ĉu "Tajĝi-vojo" aŭ "Tajgi-skolo" ktp?

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 3:56:56 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro la klarigoj pri tajĉio/tajĝio/tajĝiĉuano, sed bonvolu helpi min simpligi la aferon.

Kiu laŭ vi devus esti la baza vorto por ĉi tio el la tri menciitaj. Mi trovis ke la tri vortoj estas uzataj.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jul 3, 2009, 6:03:12 AM7/3/09
to la bona lingvo
El la tri (tajĝio, tajĉio, tajĝiĉuano) mi elektus la unua.
La elparolo ĉina neniam estas "tajĉio".

Mi mem havas la regulo, ke ne faru novovorton transskribante
krom se la signifato estas unika el unu kulturo.

Estus interesa malkovri ke kio estas unike ĉina~
Mi faru tion~

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 7:12:12 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
El la tri (tajĝio, tajĉio, tajĝiĉuano) mi elektus la unua.
Dankon! Tio estas la unua paŝo.

Se mi bone komprenas, vi pensas, ke tajĝio ne estas nur ĉina fenomeno, ĉu ne?

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Jul 3, 2009, 7:18:25 AM7/3/09
to la bona lingvo
Do, mi efektive pensas ke tajĝio ja estas unike ĉina.
Tio kion mi signifis en la supra mesaĝo estis, ke "luktarto" ne estas
unike ĉina,
(Koreujo havas la Tajkun-vojon, kaj japanujo havas karateon.)
kaj tial ne devas fari nov-vorton kiel "ĉuan"-o.

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 8:30:21 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
Do, mi efektive pensas ke tajĝio ja estas unike ĉina.
  
Bone.

Kion vi opinias pri la linioj:

tajĝiĉŭan-o --> tajĝi-o ?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 1:30:48 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Surbaze de la proponoj de LajzTajfuno, Renato proponis la jenan linion:

tajĝiĉŭan-o --> tajĝi-o

Mi kontraŭas tion. "taiji" en la ĉina signifas ne la priparolatan batalarton, sed la plej altan principon de la mondo en la ĉina filozofio (kaj en daoismo kaj en konfuceismo). En daoismo ĝi signifas la unuecon de la du kontraŭaj povoj Jino kaj Jango. En Esperanto "tajĝio" povus esti Esperantigo de tiu ĉina vorto, kiam oni parolas pri ĉina filozofio en Esperanto.

Se oni kontraŭas "tajĝiĉuano", oni eble povus proponi la kunmetaĵon "tajĝibatalo". Sed oni nepre ne diru "tajĝio" por la batalarto.

Pro tio, ke mia edzino jam delonge hobie (sed sufiĉe serioze) tajĝiĉuanas, mi scias, ke kvankam en la ĉiutaga germana lingvo oni ofte aŭdas "Taichi" por la batalarto, la tajĝiĉuanuloj mem kutime diras "Tai-Chi-Chuan" (ankaŭ pinjine literumita, do "Taijiquan") , pro la samaj kialoj kiujn mi menciis ĉi-supre. Ankaŭ la germana Vikipedio nomas la batalarton nur "Taijiquan", ne "Taichi".

Mi esperas, ke LajzTajfuno legas ĉi tiun kontribuon kaj respondos al ĝi.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 1:47:38 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi esperas, ke LajzTajfuno legas ĉi tiun kontribuon kaj respondos al ĝi.
Bone. Se mi bone komprenis li kontraŭis la lastan elementon. Eble "tajĝia batalo" povus esti en ordo por li.

Ĉu ankaŭ en la "tajĝia batalo" "tajĝia" havas la sama signifon "kunligo de jino kaj jango?

Amike

Renato



LajzTajfuno

unread,
Jul 4, 2009, 5:43:40 AM7/4/09
to la bona lingvo
>Ĉu ankaŭ en la "tajĝia batalo" "tajĝia" havas la sama signifon "kunligo
>de jino kaj jango?

Eble pli "unuigo de ino kaj jano", kvankam mi ne spertegas pri Daŭisma
filozofio.
Sed certe, nomo kiel "Unuiga-de-ino-kaj-jano batalarto" ŝajnas tro
giganta.
(Mi "nur" malkovras ke "lukt-" ne estas bonlingva si mem. Mi parton
petas)

Ĉi tiu fadeno ekmemoriigas mi ke mi havas la problemo de transskriba
sistemo
por pritrakti. >皿<

Sume ree, eble ni povas estigi la linion
Tajĝiĉuano / Tajĉio / Tajĝio (kiel batalarto) -> Tajĝia batalarto /
Tajĝibatalarto.

Nur por informo,
"Tai-chi-chuan" estas postlasito de la antaŭ-Pinjin-a alfabeto
parolsona, eble Sinwenz
aŭ BPMF-II (kiun sede estas ankoraŭ uzata), kaj ne estis desegni por
porti veran elparolon
de vorto ĉina en Esperanto, nek en la angla.

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 6:32:39 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Lajz, pro la klarigoj.
Sume ree, eble ni povas estigi la linion
Tajĝiĉuano / Tajĉio / Tajĝio (kiel batalarto) -> Tajĝia batalarto /
Tajĝibatalarto.
Ni ankoraŭ ne atingis interkonsenton pri:

tajĝiĉŭan-o --> tajĝi-o, tajĝi-a batal-art-o

ĉar kelkaj pledas por reteno de "ĉuan-o".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 4, 2009, 11:46:00 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laiz proponis:


> Tajĝiĉuano / Tajĉio / Tajĝio (kiel batalarto) -> Tajĝia batalarto / Tajĝibatalarto.

Tio ŝajnas al mi bona propono.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 1:27:40 PM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tio ŝajnas al mi bona propono.
Mi registris ĝin.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages