flauro

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 8, 2008, 1:29:13 PM6/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nun nia linio pri "flauro" aspektas jene:

flaŭr-o --> veget-ajx-ar-o

Mi aldonus la alternativon "plantaro", char la kutima vorto en Esperanto estas "planto" kaj ne "vegetajho".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2008, 1:59:30 PM6/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi aldonus la alternativon "plantaro", char la kutima vorto en
>Esperanto estas "planto" kaj ne "vegetajho".

Mi tre hezite (s'ancelig'e, por diri la aferon lau' la Fundamento)
aldonis g'in.

C'i tie la problemo vers'ajne estas tro granda por niaj fortoj.
"Plant-" havas difinitan signifon en la Fundamento, sed tio dau'ras
g'is nun (Mi enplantis najlon en la c'erkon).

C'u "plant-o" venas de la sama radiko, en la senco "plantaj'o", io
plantebla (nur foje plantita)?

Mi ne scias.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages