lager-o

4 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 19, 2009, 9:16:34 AM10/19/09
to ED-LBLdiskutlisto
mi proponas aldoni

- lagero --> nazia koncentrejo

Sammtempe, en la alia diskutlisto, mi proponas oficialigi "nazi-o"

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 9:53:34 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
mi proponas aldoni

- lagero --> nazia koncentrejo

Mi ne havas problemojn aldoni tiun linion. Ĉua aliaj havas observojn?

Amike

Renato

Fabio Bettani

unread,
Oct 19, 2009, 10:07:20 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
> mi proponas aldoni
>
> - lagero --> nazia koncentrejo

Mi ne forte kontraŭas la proponon.

Tamen, anstataŭigante unuopan vorton per plurvorta esprimo oni ĉiam
memoru, ke ne plu eblos rekte formi derivaĵojn el ĝi. Se "lagero" iĝus
"nazia koncentrejo", "lagera" iĝus "tia, kia en nazia koncentrejo" kaj
"lagere" iĝus "tiel, kiel en naziaj koncentrejoj". Se ne paroli pri
"lagerestro".

Ĉu sen la menciitaj mallongaj esprimoj ni povas trankvile pluvivi? Se
tiel, estu akceptita la propono de Rinaldo.

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 11:34:30 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
Mi ne forte kontraŭas la proponon.
Tamen malforte jes.

Ni aŭdu la aliajn.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 19, 2009, 2:46:09 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:

>mi proponas aldoni
>- lagero --> nazia koncentrejo
 

En la itala, verdire, oni distingas “campi di concentramento tedeschi” (= germanaj koncentrejoj) disde “campi di sterminio nazisti” (“naziaj ekstermejoj”), kvankam multaj el tiuj lauxdiraj koncentrejoj estis lauxfakte ekstermejoj. Sed en esperanto mi ne estus tiel precizema, do mi nek aldonus “germana/ nazia/ triaregna”, nek (krom se nepre necese) distingus inter koncentrejo kaj ekstermejo.

Cetere, “koncentrejo” estas (bedauxrinde) gxenerala fenomeno, ankaux nuntempa, kvankam oni dauxre elpensas euxfemismojn por nomi ilin tiel, ke ili sxajnu akceptebla afero.

Gxis

Antonio

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 19, 2009, 3:55:09 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis (pri lagero):
> Ni aŭdu la aliajn.

Se mi ne eraras la germana vorto Lager estas plursenca. En vendoproponoj kutime troviĝis: liverebla "ab Lager", el stoko.
Supozeble la uzo de "Lager" por "stoki" malamikojn estis nazia kaŝnomo.
Cetere alia vorto "lagro" estas teĥnike uzata.
 
Amike salutas
Leo

Harri Laine

unread,
Oct 19, 2009, 2:58:18 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 19.10.2009 16:53:

>> - lagero --> nazia koncentrejo
> Mi ne havas problemojn aldoni tiun linion. Ĉua aliaj havas observojn?

Vidinte la proponon mi pensis, ke iu ŝercas. Mi eĉ ne
povis imagi, ke "lagero" signifas koncentrejon, sed
ŝajne iuj uzas ĝin tiel, ĉar ĝi troviĝas almenaŭ en
ne-PIV-aj vortoj de Cherpillod. La sola internacia signifo,
kiun mi povas pensi por "lagero" estas "bierspeco".
Nu, se oni ĝin aldonas, estos unu plia strangaĵo, kiun
iu feliĉulo ekuzos, trovinte ĝian signifon eĉ en la
respektinda bonlingva vortaro.

Harri


Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2009, 4:30:37 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Same kiel Harri la vorto "lagero" en tiu signifo ŝajnis al mi ŝerco. Mi ŝatus listigi ĝin per eĉ pli forto evit-markilo ol nia kutima "→" (do per io kio signifas "evitenda" kaj ne nur "evitinda").

Sendepende de tio, ĉu ni uzos tian signon por "lagero" aŭ ne, ĉu la aliaj konsentas ke foje povas esti utile havi ankoraŭ pli fortan evit-markilon ol "→" en niaj listoj? (Mi ekzemple ankaŭ aplikus ĝin al "-ab-" kaj "mava", sed pri tio eblus ankoraŭ diskuti.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 4:41:43 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> ĝi troviĝas almenaŭ en
> ne-PIV-aj vortoj de Cherpillod.
Kaj en la vortaro de Minnaja. Ĉu iu povas kontrolu ĉu ankaŭ en Krause?
Se jes, tiam ni estos vere devigastaj aldoni ĝin, malgraŭ la risko, kiun
antaŭvidas Harri.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 5:04:08 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Sendepende de tio, ĉu ni uzos tian signon por "lagero" aŭ ne, ĉu la aliaj konsentas ke foje povas esti utile havi ankoraŭ pli fortan evit-markilon ol "→" en niaj listoj? (Mi ekzemple ankaŭ aplikus ĝin al "-ab-" kaj "mava", sed pri tio eblus ankoraŭ diskuti.)
Povus esti utila, sed ni verŝajne poste diskutos multe pri tio ĉu lagero estas absolute abomeninda aŭ nur iomete abomeninda.

Ciao

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2009, 6:05:25 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Ĉu iu povas kontrolu ĉu ankaŭ en Krause?

La vorto ne estas en la "Granda vortaro Esperanto-germana" de Krause, kaj mi ankaŭ ne trovis ĝin en lia "Granda vortaro germana-Esperanta" (mi rigardis sub "Konzentrationslager", "Arbeitslager" kaj "Lager").

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Oct 19, 2009, 6:34:48 PM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Harri:
> ĝi troviĝas almenaŭ en
> ne-PIV-aj vortoj de Cherpillod.

Renato:


Kaj en la vortaro de Minnaja. Ĉu iu povas kontrolu ĉu ankaŭ en Krause?
Se jes, tiam ni estos vere devigastaj aldoni ĝin, malgraŭ la risko, kiun
antaŭvidas Harri.

En vortaro Krause gxi ne estas; ecx neniu mencio pri koncentrejo estas sub la kapvorto Lager; cxe Konzentrationslager estas "koncentrejo".

Tamen, la germana termino "lager" en la senco "koncentrejo" estas konata (bedauxrinde, pro sperto) en pluraj landoj. Tio okazas, ekzemple, en itala lingvo, kie la vorto estas uzata (ecx laux la gxusta malmola germana prononco, dum laux la itala elparolo oni legus "lagxer"!), ne nur en rilato kun la naziaj koncentrejoj, sed ankaux por priparoli cxiujn situaciojn, kie homoj estas tenataj en malhomaj kondicxoj.
Estas kurioze, ke dum Harri miras ke al "lager" oni povas doni la signifon "koncentrejo", pliagxaj kaj mezagxaj italoj miregas, ke al iu speco de biero oni povas doni la nomon "spezial Lager" (cxar tiuj italoj tute ne konas la bazan signifon "tenejo, stokejo", sed ja konas la signifon "koncentrejon").


Pri la uzo de "lagero" en esperanto, mi trovis gxin minimume:

en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Le_Chambon-sur-Lignon

en Wapedia: http://wapedia.mobi/eo/Recsk


kaj en publikajxoj:
italaj: http://www.ueci.it/tekstoj/kompendio_pagxo.htm

cxehxaj: http://209.85.135.132/search?q=cache:nTIuEU0CEYsJ:mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/CE-T.HTM+lagero&cd=7&hl=eo&ct=clnk&lr=lang_eo

germanaj: http://www.esperanto-nb.de/informiloj/2005/verda_informilo2005_17.html


Mi neniam uzis gxin; sed la supraj ekzemploj montras, ke tiu vorto efektive vagas tra Esperantujo.
Do, se oni taksas tiun vorton evitinda, oni gxin malrekomendu, sen timo, ke gxuste tiu malrekomendo plifortigos tiun vorton, diskonigante gxian (evitindan) uzon. Laux mi, oni povas eviti malbonon nur se oni konas gxin.
Gxis
Antonio


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 20, 2009, 1:04:31 AM10/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo ha scritto:

> Tamen, la germana termino "lager" en la senco "koncentrejo" estas konata (bedauxrinde, pro sperto) en pluraj landoj. Tio okazas, ekzemple, en itala lingvo, kie la vorto estas uzata (ecx laux la gxusta malmola germana prononco, dum laux la itala elparolo oni legus "lagxer"!), ne nur en rilato kun la naziaj koncentrejoj, sed ankaux por priparoli cxiujn situaciojn, kie homoj estas tenataj en malhomaj kondicxoj.
> Estas kurioze, ke dum Harri miras ke al "lager" oni povas doni la signifon "koncentrejo", pliagxaj kaj mezagxaj italoj miregas, ke al iu speco de biero oni povas doni la nomon "spezial Lager" (cxar tiuj italoj tute ne konas la bazan signifon "tenejo, stokejo", sed ja konas la signifon "koncentrejon").
Efektive por la italoj "lagero" estas logika kaj eĉ efika anstataŭanto.
Krome mi trovis interesa lia propono, mi do aldonas ankaŭ

- lagero --> homa ekstermejo

Eble la naziajn metodojn, tra la mondo, oni uzis ankoraŭ (ĉu en Bosnio)
kaj bedaŭrinde oni povos uzi ankoraŭ.
Krome estas advantaĝo, post eble 70 jaroj, ne kulpigi dum la ĉiamo la
germanan popolon pro la nazia konduto.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2009, 3:00:21 AM10/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontrolantoj pri "lagero" kaj ĉefe al Antonio, kiu sukcesis trovi veran uzon de tiu vorto.

Do, ŝajnas ke ni devas havi la linion.

Ĉu

lager-o --> koncentr-ej-o, eksterm-ej-o
 ?

amike

Renato

ro-esp

unread,
Oct 20, 2009, 12:31:19 PM10/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi kredas ke internacie, "lager" unuarange estas tipo de biero

germane, kiom mi scias, "Lager" origine estis la gxenerala vorto por tendaro
kiu ne nepre konsistas el tendoj.

Mi preferus ne havi linion pri gxi...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 21, 2009, 2:22:29 PM10/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp ha scritto:

> mi kredas ke internacie, "lager" unuarange estas tipo de biero
>
> germane, kiom mi scias, "Lager" origine estis la gxenerala vorto por tendaro
> kiu ne nepre konsistas el tendoj.
>
Tio certe validas pri la etimo kaj por eble la centr-eŭropaj landoj. Tamen
- en la mediteraneaj landoj neniu per "lager" pensus al biero... oni
tutsemple pensas al "lager", nome al homa ekstermejo;
- en la angla vortaro troviĝas: lager=koncentrejo.
La neologismoj ne naskas kun internacia karaterizo; ili plejofte
divastiĝas en specifaj lingvaj regionoj.

Laŭ mi estas bona regulo listigi ĉiujn neologismojn, kiuj
- aŭ aperas aŭ en almenaŭ du nacilingvajn vortarojn,
- aŭ aperas eĉ nur en PIV, kiu estas fakte grava vortaro, kiu pova
misgvidi la esperantistaron.

Ĉu estas tiu la diskrimilo por aperigi la neologismojn?

J-K Rinaldo

Cvi Solt

unread,
Oct 21, 2009, 4:32:55 PM10/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/21 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>:
>
> ro-esp ha scritto:
>> mi kredas ke internacie, "lager" unuarange estas tipo de biero
>>
>> germane, kiom mi scias, "Lager" origine estis la gxenerala vorto por tendaro
>> kiu ne nepre konsistas el tendoj.
>>
> Tio certe validas pri la etimo kaj por eble la centr-eŭropaj landoj. Tamen
> - en la mediteraneaj landoj neniu per "lager" pensus al biero... oni
> tutsemple pensas al "lager", nome al homa ekstermejo;
> - en la angla vortaro troviĝas: lager=koncentrejo.
..........
Ĉiulingvaj judoj certe komprenas ¨lager¨¨ kiel koncentrejo.

Cvi


>
> J-K Rinaldo
>
>
> >
>



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 22, 2009, 8:20:06 AM10/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Se la vorto "Lager" referencas specon de biero, oni uzu Esperantan
vorton kun la radiko "biero".
Se ghi indikas "koncentrejo" oni uzu AU la malklaran "koncentrejo" AU
vorton indikantan por kio oni koncentrigas la homojn.
Cetere la germana vorto "Lager" origine simple signifis "loko kie oni
sin kushigas (= situigas)", kaj plejofte uzatas por "armea situigo",
tiom ke en la rilata nederlanda lingvo ghi signifas nun nur "armeo"
(= leger).

Renato Corsetti

unread,
Oct 24, 2009, 3:56:50 PM10/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provizore registris:

lager·o → (hom·)koncentr·ej·o, (hom·)mort·ig·ej·o
sed tre volonte registrus ankau' la bieran signifon, se iu povas trovi uz-ekzemplojn.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 27, 2009, 4:12:02 AM10/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Postrestajxo, cxefe por Leo.

Leo De Cooman skribis:


> Se mi ne eraras la germana vorto Lager estas plursenca. En
> vendoproponoj kutime troviĝis: liverebla "ab Lager", el stoko.
> Supozeble la uzo de "Lager" por "stoki" malamikojn estis nazia
> kaŝnomo.

Apenaux! "Lager" estas parenca al "liegen" (kusxi) kaj "legen" ("kusxigi",
meti). Gxia kerna signifo do estas "kusxejo". Kiel jam klarigis iu alia, tia
kusxejo povis esti milita tendaro aux bivako. De "kusxejo" la pasxo ne estas
longa gxis "stokejo", "konservejo", "magazeno".

> Cetere alia vorto "lagro" estas teĥnike uzata.

Sendube la origino estas la sama. Mi supozas, ke la ideo malantaux tio
estas, ke lagro konsistas el diversaj eroj iel kusxantaj.

Cetere la norvega transprenis "lager" por la signifoj "stok(ej)o" kaj
"lagro", dum tendaro - kaj ankaux koncentrejo - estas "leir"
("konsentrasjonsleir"), svede "läger".

Otto

Leo De Cooman

unread,
Oct 27, 2009, 10:40:50 AM10/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, kara Otto.
Laŭ "Maŝinfaka Esperanto-vortaro" de Wüster
lagro = Lager (Zapfen~)
Ekzistas multaj specoj, interalie:
glitlagro: germane Gleitlager, nederlande glijlager.
rotacia lagro: (nederlande: wentellager), ekzemple
globlagro: Kugellager, kogellager, roulement à billes, ball bearing,
kaj multaj aliaj, laŭ la elementoj en ĝi (globetoj, cilindretoj, konusetoj,
"bareletoj", "nadloj", ...)
aŭ laŭ ĝia funkcio: laŭradia, laŭaksa, ...

Akso (foje oni diras "ŝafto" por montri la diferencon inter la teoria rekta
linio kaj la materia stango) "kuŝas" en lagroj. France akso kuŝas en
"coussinets" (nederlande: kussenblokken).

Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Pilar Otto" <pil...@online.no>
Aan: <la-bona...@googlegroups.com>
Verzonden: dinsdag 27 oktober 2009 9:12
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: lager-o
--------------------------------------------------------------------------------



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.423 / Virus Database: 270.14.32/2460 - Release Date: 10/26/09
08:10:00
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages