Stevardo

0 views
Skip to first unread message

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 16, 2007, 12:55:15 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Cxu vi konsentas pri samsignifo por "stevardo"? En malnova PIV estas skribita "Kelnero sur la sxipoj aux aviadiloj", sed stevardo ne egalas al kelnero kaj agas pli vaste ekzemple kiam okazas akcidento por aviadilo kaj la paagxeroj devas rapide elaviadiligxi ktp. En la persa ni diras "Mehmandar" kiu pli-malpli signifas "gastigisto".
 
Sincere,
Keyhan Sayadpour

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2007, 1:37:38 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

C'u, Keyhan, vi volas ke ni trovu samsignifaj'on por "stevardo" au'
simple ke oni provus influi PIV-on por ke g'i s'ang'u la difinon?

En la itala oni diras "assistente di volo" = "flug-helpanto".

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Marcos Cramer

unread,
Nov 16, 2007, 4:09:16 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana oni diras "Flugbegleiter" = "flug-akompananto".

Tamen mi preferas la kunmetaĵon "flug-helpanto".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2007, 5:20:43 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Tamen mi preferas la kunmetaĵon "flug-helpanto".

Dankon! Ni atnedu la aliajn.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 16, 2007, 9:29:23 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama oni diras "chiêu đãi viên hàng không" (flughelpantino) aux chiêu đãi viên máy bay (flugilhelpantino).
Ne necesas cxiam adopti usondevenajn vortojn kiel stevardo.
 
Thu

 

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 16, 2007, 11:20:25 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
 Jes. Mi deziras trovi samsignifan vorton por "stevardo" sed aviadil-kelnero sxajne ne estas tauxga vorto laux difino en PIV. Cxu "flug-helpisto" tauxgas?
 
Keyhan

 
On 11/16/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Keyhan:
C'u, Keyhan, vi volas ke ni trovu samsignifaj'on por "stevardo" au'
simple ke oni provus influi PIV-on por ke g'i s'ang'u la difinon?

En la itala oni diras "assistente di volo" = "flug-helpanto".

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 4:55:48 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

> Jes. Mi deziras trovi samsignifan vorton por "stevardo" sed
> aviadil-kelnero sxajne ne estas tauxga vorto laux difino en PIV.
> Cxu "flug-helpisto" tauxgas?

Momente mi provizore registris:

stevard-o = flug-help-ant-o, flug-help-ist-o

Detlef Karthaus

unread,
Nov 17, 2007, 8:50:33 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
On Nov 17, 2007 4:55 AM, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:


Momente mi provizore registris:

stevard-o = flug-help-ant-o, flug-help-ist-o



Ankau en la angla oni nun evitas la vortojn "steward/ stewardess"  favore de "flight-attendant"  eble flug-servisto.
Mi vidas ke en nova vortaro Pons Englisch-Deutsch, oni diras  'Flugbegleiter"  flug-akompananto, en la germana.
 
Bondezirojn
Detlef K.

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 3:12:19 PM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:

>Ankau en la angla oni nun evitas la vortojn "steward/
>stewardess" favore de "flight-attendant" eble flug-servisto.

Dankon!

Pilar Otto

unread,
Nov 18, 2007, 8:23:11 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

En la norvega: Sur sxipo: "stuert" (norvegigo de "steward"), difinita kiel
"persono, kiu respondecas pri la mangxoprovizado de la sxipo, la mangxigado
de la pasagxeroj ktp. (kp. 'steward')". Sub "steward" oni legas:
"administranto de mangxoprovizo sursxipe, cxefkelnero sur sxipo". Sub
"stewardess":"kelnerino; flugmastrino". Tiu lasta vorto, "flyvertinne",
estas - aux estis antaux la klopodado trovi sekse neuxtralajn vortojn, la
normala vorto por "aviadila stevardino".

En la hispana, aviadila stevardino estas "azafata", interesa ekzemplo de
signifosxangxo. Antauxe tiu vorto signifis "cxambristino, kiu priservis la
regxinon". La vorto estas derivita de "azafate", pruntajxo el la araba
"safat" = (laux la duvoluma hispana vortaro de María Moliner) "korbeto el
palmofolioj, en kiu la virinoj tenas siajn parfumojn ktp.". La signifo de
"azafate" en la hispana sxangxigxis al "pleto", sed en la cxiutaga hispana
oni nomas pleton "bandeja". Do ordinaraj hispanlingvanoj apenaux konas la
vorton "azafate", sed "azafata" kun la signifo "aviadila stevardino" cxiuj
konas kaj uzas.

Anstatauxa Esperanta vorto? Cxu "(sxipa/aviadila) prizorgisto"?

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 18, 2007, 8:52:26 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:
> Cxu
> "flug-helpisto" tauxgas?

Laux mi nek "flughelpisto" nek "flughelpanto" tauxgas, cxar ili donas la
impreson, ke la persono helpas pri la flugado mem, kiam li/sxi fakte helpas
EN LA AVIADILO.

Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 18, 2007, 9:06:08 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Do, mi sxatas la proponon de Detlef, 'flug-servist(in)o', cxar la ideo, ke la homo servas la flugon, ne estas tiel versxajne.
 
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2007, 1:35:44 PM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto (dankon pro la norvergaj kaj hispanaj klarigoj):

>Anstatauxa Esperanta vorto? Cxu "(sxipa/aviadila) prizorgisto"?

Momente mi akceptis vian c'efan rimarkon kaj s'ang'is la linion al:

stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o, pasagxer-pri-zorg-ant-o

Kion vi pensas?

Pilar Otto

unread,
Nov 18, 2007, 3:20:40 PM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o,
> pasagxer-pri-zorg-ant-o
>
> Kion vi pensas?

Provizore en ordo, sed eble iu povos eldistili pli elegantan solvon.

Otto

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2007, 4:47:40 PM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o, pasagxer-pri-zorg-ant-o

Bone, tio pli klaras.

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages