palafito

1 view
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 14, 2026, 12:35:27 PM (14 days ago) Feb 14
to la bona lingvo
Mi proponas:
"Palisdomo" estas en ReVo, sed kun nur unu ekzemplo de uzo, kaj la ligilo ne plu funkcias. (Palafito havas latinidan devenon.)

Tamen "palisdomo" similas al vortoj en multaj aliaj lingvoj, kiel:
  • angle "stilt house"
  • ruse "Дом на сваях/Свайное жилище"
  • germane "Pfahlbau"
  • hebree "בית על כלונסאות"
  • arabe "بيت على ركائز"
  • islande "hús á stólpum"
  • nederlande "paalwoning"
Oni povas preferi ankaŭ alian similajn vortojn, kiel "pilierodomo", "stangodomo", "apogilodomo". Aŭ oni povas preferi multvortan formon, kiel "domo sur palisoj/pilieroj/stangoj/apogiloj..."

Aliaj ideoj, laŭ aliaj lingvoj:
  • altkrura domo (ĉine 高腳屋)
  • altplanka domo (japane 高床式住宅)
  • levita domo (arabe بيوت مرفوعة) (pli komunuza ol la supra arĥitektura vorto)
  • podidomo (malaje "rumah panggung")
  • scenodomo (propono de Arya Bhaskara Ferduzi en Fejsbuko, eble celanta "scenejo" laŭ la malaja "podio")
Ĉu vi havas preferojn (aŭ aliajn ideojn) inter ili?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages