kibernetiko

10 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 22, 2015, 5:09:57 AM5/22/15
to ED.BLdiskutlisto
En la BL-vortaro troviĝas

kiber-

kiber- → ret·a, inter·ret·a, komputil·a

Wikipedio klarigas ke
Kibernetiko estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li prikskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn".

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu litero k ne ekzistis. Helmar Frank kaj aliaj, kiuj verkis en Esperanto pri la fako, preferis la nomon kibernetiko laŭ la helena originalo. Pro tio eĉ PIV nun preferas tiun skribon.


Miaopinie necesas pritaksi la vorton
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2015, 9:24:19 AM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:


|   Miaopinie necesas pritaksi la vorton

En kiu maniero? Vi ne volas ke ni simple aldonu linion:

cibernetiko = kibernetiko?

Amike

Renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD
Britujo, renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 22, 2015, 10:21:33 AM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
| Rinaldo: Miaopinie necesas pritaksi la vorton

Corsetti: En kiu maniero? Vi ne volas ke ni simple aldonu linion:

cibernetiko = kibernetiko?
Tutunue neniu el la du estas OR.

Tamen kio plej gravas estas ke:
- la signifo de "kiber-" ne tiom rilatas al "ret·a, inter·ret·a, komputil·a"
. "Kiber-" rilatas al al scienco pri aŭtomataj maŝinoj, kaj memregantaj mekanismoj;
- fakte la
radiko "kiber-" estas sensignifa;
- signifon havas "kibernetiko".

Tial miaopinie indus
- proponi oficialigindan radikon, eble "kibernetiko"
- elimini la radiko "kiber-" en la BL-vortaro
- aldoni en la BLvortaro "cibernetiko = kibernetiko
"
J-K Rinaldo

 En la BL-vortaro troviĝas

*kiber-*
 kiber- → ret·a, inter·ret·a, komputil·a


Wikipedio klarigas ke

*Kibernetiko* estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado
kaj regado pere de retrokuplado
<http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Retrokuplado&action=edit&redlink=1>
en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino *kibernetiko* devenas de la greka
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Greka_lingvo> *Κυβερνήτης* (*kubernites* –
kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu
termino estas August Cieszkowski
<http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Cieszkowski>, kaj li prikskribis per
ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Socialismo>. Norbert Wiener
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Norbert_Wiener> unue uzis la terminon en
sia libro *Cybernetics, or control and communication in the animal and
machine* (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la
maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn".

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina
lingvo <http://eo.wikipedia.org/wiki/Latina_lingvo>, en kiu litero k
<http://eo.wikipedia.org/wiki/K> ne ekzistis. Helmar Frank
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Helmar_Frank> kaj aliaj, kiuj verkis en
Esperanto pri la fako, preferis la nomon *kibernetiko* laŭ la helena
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Helena_lingvo> originalo. Pro tio eĉ PIV
<http://eo.wikipedia.org/wiki/PIV> nun preferas tiun skribon.


Miaopinie necesas pritaksi la vorton
J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
May 22, 2015, 11:19:59 AM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte KIBER ne estas prefikso, sed ghi ofte estas uzata kiel parto de derivajhoj rilataj al interreto kaj automatajhoj, tiel ke eble proponindas ghia ebleco almenau kiel parto de vortkunfandajxoj, kiel okazas en naciaj lingvoj. Au ne?

Leo De Cooman

unread,
May 22, 2015, 1:46:38 PM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton schreef op 22/05/2015 om 17:19:
Fakte KIBER ne estas prefikso, sed ghi ofte estas uzata kiel parto de derivajhoj rilataj al interreto kaj automatajhoj, tiel ke eble proponindas ghia ebleco almenau kiel parto de vortkunfandajxoj, kiel okazas en naciaj lingvoj. Au ne?
Ĉu ni ekuzu parton de radiko, kiel novan (neoficialan) radikon? Tio miaopinie grave difektus nian lingvon!
Amike salutas Leo

Josenilton

unread,
May 22, 2015, 2:40:41 PM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
KIBERKAFEJO estus ekzemplo de tia uzo, por kontrasti kun la angla cybercafe.

--

Leo De Cooman

unread,
May 22, 2015, 4:35:22 PM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton schreef op 22/05/2015 om 20:40:
KIBERKAFEJO estus ekzemplo de tia uzo, por kontrasti kun la angla cybercafe.

2015-05-22 14:46 GMT-03:00 Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>:
Josenilton schreef op 22/05/2015 om 17:19:
Fakte KIBER ne estas prefikso, sed ghi ofte estas uzata kiel parto de derivajhoj rilataj al interreto kaj automatajhoj, tiel ke eble proponindas ghia ebleco almenau kiel parto de vortkunfandajxoj, kiel okazas en naciaj lingvoj. Au ne?
Ĉu ni ekuzu parton de radiko, kiel novan (neoficialan) radikon? Tio miaopinie grave difektus nian lingvon!

Ĉu mi do devus antaŭ ĉio kompreni la anglan "sajberkafe" por provi kompreni "kiberkafejo"?
Mi preferus esprimon, kiaj "publika komputejo", aŭ "retalirejo".
Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 22, 2015, 5:22:19 PM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton: KIBERKAFEJO estus ekzemplo de tia uzo, por kontrasti kun la angla cybercafe.
De Cooman: Ĉu mi do devus antaŭ ĉio kompreni la anglan "sajberkafe" por provi kompreni "kiberkafejo"?
Mi preferus esprimon, kiaj "publika komputejo", aŭ "retalirejo".
Tiuj estas la retkafejoj, en Italio nomataj "internet-café".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Retkafejo
Ĉi tie <http://en.wikipedia.org/wiki/Internet_caf%C3%A9> oni klare klarigas ke "An Internet café or cybercafé is a place which provides Internet access to the public, usually for a fee. These businesses usually provide snacks and drinks, hence the café in the name. The fee for using a computer is usually charged as a time-based rate."

Sed kibernetiko (aŭ cibernetiko) ne estas informadiko aŭ komputiko, kiel ofte oni erare kredas. Ja Vikipedio bone klarigas
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kibernetiko

Tion bone klarigas ankaŭ PIV kaj Plena Vortaro (en ĉi lasta oni uzas la vorton cibernetiko).
J-K Rinaldo



Josenilton

unread,
May 22, 2015, 5:34:19 PM5/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Char tia retalirejo havas la karakterizon proponi frandajhojn kaj  trinkajhojn, chefe kafon, mi opinias bonega kaj fundamenteca la solvon RETKAFEJO-n, proponinda anstatauige al KIBERKAFEJO.

Leo De Cooman

unread,
May 23, 2015, 5:33:48 AM5/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo schreef op 22/05/2015 om 23:22:

Josenilton: KIBERKAFEJO estus ekzemplo de tia uzo, por kontrasti kun la angla cybercafe.
De Cooman: Ĉu mi do devus antaŭ ĉio kompreni la anglan "sajberkafe" por provi kompreni "kiberkafejo"?
Mi preferus esprimon, kiaj "publika komputejo", aŭ "retalirejo".
Tiuj estas la retkafejoj, en Italio nomataj "internet-café".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Retkafejo
La vorto "retumejo" povas kontentigi min, ankaŭ "retkafejo", se vere temas pri kafejo (kial ne trinkejo aŭ drinkejo, se oni trinkas ne nur kafon?). Sed mi evitus "kiberkafejo", kiu efektive neniom rilatas al kibernetiko.

Ĉi tie <http://en.wikipedia.org/wiki/Internet_caf%C3%A9> oni klare klarigas ke "An Internet café or cybercafé is a place which provides Internet access to the public, usually for a fee. These businesses usually provide snacks and drinks, hence the café in the name. The fee for using a computer is usually charged as a time-based rate."
Rimarku, ke la litero "é" sajne ankaŭ apartenas al la angla alfabeto    :-)


Sed kibernetiko (aŭ cibernetiko) ne estas informadiko aŭ komputiko, kiel ofte oni erare kredas. Ja Vikipedio bone klarigas
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kibernetiko
Bone.

Tion bone klarigas ankaŭ PIV kaj Plena Vortaro (en ĉi lasta oni uzas la vorton cibernetiko).
J-K Rinaldo
Bone. Kio do estas la propono?
Mi supozas, ke temas pri anstataŭigo de la nuna linio en SSV:

kiber- → ret·a, inter·ret·a, komputil·a
per:
kiber- (se temas pri ejo, kie la publiko povas uzi komputilojn por retumi)
→ ret·um·ej·o
    (se temas pri scienco kaj teĥniko pri retrokuplaj [neoficiala vorto] reguligaj sistemoj) → kibernetik·o

Miaopinie ni samtempe devus:
kaj
1.  aŭ fortraduki la vorton "kibernetiko", aŭ aldoni ĝin al la listo Radikoj oficialigindaj
kaj
2.  aŭ fortraduki la vorton "retrokupli", aŭ aldoni "retro" kaj/aŭ "kupli" al la listo Radikoj oficialigindaj

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
May 23, 2015, 5:41:20 AM5/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton schreef op 22/05/2015 om 23:34:
> Char tia retalirejo havas la karakterizon proponi frandajhojn kaj
> trinkajhojn, chefe kafon, mi opinias bonega kaj fundamenteca la solvon
> RETKAFEJO-n, proponinda anstatauige al KIBERKAFEJO.
Kvankam ne necese temas pri kafo, mi ne tre kontraŭus tiun vorton. Mi
tamen emas preferi "retumejo", ĉar la kafumado ne estas la esenca agado
en tiu ejo.
Ĉu indas la antaŭmeto de "inter-": interretumejo?

Amike salutas Leo

Josenilton

unread,
May 23, 2015, 8:10:14 AM5/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
RETUMEJO povas esti genre chia komerca retalirejo. RETKAFEJO povas esti necesa, char ghi specifigas, ke temas pri vendejo de retaliro kaj ankau de kafo kaj aliaj gustumajhoj.

Leo De Cooman

unread,
May 23, 2015, 4:23:26 PM5/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton schreef op 23/05/2015 om 14:10:
> RETUMEJO povas esti genre chia komerca retalirejo. RETKAFEJO povas
> esti necesa, char ghi specifigas, ke temas pri vendejo de retaliro kaj
> ankau de kafo kaj aliaj gustumajhoj.

Retumbutiko, retumrestoracio ...

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
May 23, 2015, 5:31:09 PM5/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sekvas kun intereso la debaton pri 'kiber-' kaj 'kibernetik'. Baldaŭ mi komenco fari resumajn proponojn. 

Renato


--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages