Lingva demando

1 view
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2009, 8:06:59 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj amikoj,
ĉu mi rajtas starigi demandon? Se jes, mi volus demandi, ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.
 
Amike kaj antaŭdanke salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2009, 8:11:09 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo demandis:

ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.

Certe "malantaŭ" estas bona Esperanto. Ankaŭ "ekde" laŭ mi estas rekomendinda. Pri kiu ekzemplo vi pensis?

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2009, 10:59:27 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> Leo demandis:
        ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.
Certe "malantaŭ" estas bona Esperanto. Ankaŭ "ekde" laŭ mi estas rekomendinda. Pri kiu ekzemplo vi pensis?
Mi pensis pri "krom". Antaŭ nelonge mi vidis "malkrom".
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2009, 11:12:20 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi pensis pri "krom". Antaŭ nelonge mi vidis "malkrom".
Ĉu vi memoras la kuntekston kaj la celatan signifon?

Renato


Pilar Otto

unread,
Jul 5, 2009, 11:19:22 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> ĉu mi rajtas starigi demandon? Se jes, mi volus demandi, ĉu
> bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.

Mi konsideras "maltrans" ege pli bonlingva ol "cis". Pri "malantaux",
"malsuper", "disde" kaj "ekde" oni hodiaux ne miras. Mi ne scias, cxu mi
kuragxas doni respondon same gxeneralan kiel via demando. Tamen mi diru, ke
en cxi tio - kiel en cxio lingva - oni devas zorgi, ke cxiuj eroj, kiujn oni
kunigas, estu inter si koheraj signife.

Otto

Pilar Otto

unread,
Jul 5, 2009, 11:36:57 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Mi pensis pri "krom". Antaŭ nelonge mi vidis "malkrom".

Gxi devus signifi "inkluzive de". Laux Lingva Respondo 136 (Waringhiena
numerado), "La prepozicio 'krom' antaux iu vorto signifas, ke tiu vorto
staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas gxin kiel ion apartan;
tial gxi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono,
depende de la cirkonstancoj, en kiuj gxi estas uzata. [...]"

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2009, 11:46:37 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Gxi devus signifi "inkluzive de".
Bone, kaj ni ne bezonas linion pri tio, ĉu ne?

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jul 5, 2009, 2:46:10 PM7/5/09
to la bona lingvo


On 5 Jul., 17:19, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Leo:
>
> > ĉu mi rajtas starigi demandon? Se jes, mi volus demandi, ĉu
> > bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.
>
> Mi konsideras "maltrans" ege pli bonlingva ol "cis".

Ankau mi. Krome pri "cis": Mi emas rigardi ghin ne kiel novan vorton,
sed ech kiel ne-aprobitan (sed aprobon postulantan) formon novan al
"chi-flanke de", "maltrans".

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2009, 4:34:22 PM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Leo:  Mi pensis pri "krom". Antaŭ nelonge mi vidis "malkrom".
>Ĉu vi memoras la kuntekston kaj la celatan signifon?

Ne laŭvorte, sed mi notis, ke la aŭtoro uzis ĝin en la signifo de "escepte de".
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2009, 11:28:32 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
mi notis, ke la aŭtoro uzis ĝin en la signifo de "escepte de".
Mi pensas, ke li eraris.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 15, 2009, 8:36:02 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/7/5, Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
Karaj amikoj,
ĉu mi rajtas starigi demandon? Se jes, mi volus demandi, ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.
 
     Principe jes !
     Ekzemple, "mal/antau" estas Zamenhofa kaj tre ofta.
 
     El tio ne sekvas, ke chia ajn kunmetajho el prefikso kaj prepozicio nepre estos rekomendinda.

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages