Da vortoj kunmetitaj per –um estas multaj (krom tiuj menciitaj en PIV, ekzemple prokrastumi, vortumi), sed –um (simile al “je”) estas uzenda nur kiam ne tauxgas la ordinaraj, specifaj rimedoj.
Mi ne vidas kialon por diri “timuma”, cxar tauxgas kaj suficxas “timema” (aux la zamenhofa “nekuragxa”).
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: giovedì 15 gennaio 2015 20:18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: timida
Mi konas nur unu kunmetitan vorton konstruita pere de verba radiko sur la bazo : umi, tiu estas pend'um'i.
Plie pend'i estas netransira verbo same kiel tim'i, konsekvence mi opinias, ke pri tim'um'a oni verŝajne komprenos pli facile tim'ind'a ol tim'em'a, ĉar um' tiuokaze agas transire . Oni faras, ke iu pendas kaj same oni agas por ke iu timas, sed persono povas esti timema sen ago de iu alia.
Konklude, malgraù ke ankaù mi unue miris, ke neniu antaùe pensis pri tio, la propono de Pablo laù mi estas malkonsilinda.
Amike, Pjer.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.